Hipio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Hipioj.jpg

"Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa."

~ Zamenhof pri la hipiaro

"Strangegulaĉoj."

~ Richard Nixon pri hipioj

"Kiun vi elektus: ĉu senpagaj fikado kaj drogoj, aŭ batalado en Vjetnamio?"

~ Hipio

"Manifestate in le medie parte del annos 1960 e habente su radices in le Beat generation."

~ Interlingvaista hipiologo

Hipio (el la angla hippy t.e. hip "ŝika") aŭ "La generacio de 1968" estas nomo por tiuj oldaj riĉulidoj, kiuj kiam ili junis dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj en Eŭropo, Nordameriko kaj Japanio ribelis kontraŭ siaj gepatroj kaj ties socio pro enuo.

Ili subite trovis sin neglektataj de generacio, kiuj laboris anstataŭ atenti ilin, kaj de socio, kiu ordonis al ili ne konsumi drogojn. La nova populara muziko kaj la novaj gravedpreventiloj donis al ili impreson pri libereco, kio kondukis al senzorgaj vestaĵ- kaj harar-modoj inspiritaj de Hindio kaj Romantikismo, kaj liberaj sintenoj al amoro kaj kelkaj drogoj, precipe mariĥuano, haŝiŝo kaj psikedelaĵoj kiel LSD. La hipioj deziris ŝanĝi la mondon, kaj efektive faris tion (tial oni ne plu militas) per protestomarŝoj (ĉefe kontraŭ la Usona interveno en Vjetnamio), malemo eniri la normalan socion, kaj aliĝo al alternativaj movadoj kaj idealoj, interalie Esperanto. Tiel, oni povas diri, ke la tempo de la hipioj estis flor-tempo por Esperanto. Multaj hipioj eksperimentis per alternativaj famili-strukturoj, kiel familio.

La hipia kulturo estis nomita la kontraŭusonismo, ĉar ĝi staris kontraŭ la kulturo de la gepatroj. Ĝi fontis el antaŭa movado de Spesmiloj.

Usonaj junuloj laboris pli la religian flankon de la movado kaj esploris malpli formalajn versiojn de kristanismo, novpaganismo, hinduismo (Hare Krishna) kaj budaismo. Multaj sektoj logis junulojn. Oftis sin inter tiuj religioj. Oni valoris la okultismon pli ol la racia sperto de diaĵoj. Tiuj hipioj maljuniĝintaj ekis la Novan Eraron, t.e., la prezidentecon de Donaldo Trompo.

En Okcidenta Eŭropo, la junulaj movadoj pli esploris maldekstrisman politikon ekster la sovet-komunisma rigido. Anarĥiismo, situaciismo, trockismo, feminismo, ekologiismo, kontraŭreformacio estis studataj. Ĉe kelkaj, tiuj influoj pelis ilin al perforta revolucio, kiun dum la 1970-aj klopodis terorismaj grupoj.

Sloganoj[redakti]

F-R-Čech.JPG

Famaj sloganoj de la hipioj estis:

  • Make love, not war! (angle [mejk lov not ŭo] "Amoru, ne militu!")
  • Peace and love (angle [pisn lov] "Paco kaj amo")
  • Flower power (angle [flaŭa paŭa] "Flora potenco" (kaj ne de armiloj))
  • Soyez réaliste, demandez l'impossible (france "Estu realisma, petu neeblaĵon")
  • Never trust anybody over 30 (angle "Neniam fidu pli-ol-30-jarulojn")
  • Sex and drugs and rock & roll ( angle "Seksumo, drogoj kaj rokmuziko")
  • I got mine, fuck you! (angle "Mi sukcesis por mi, vi forfikiĝu!")
  • Make America Great Again (angle "Reblankigu Usonon")

Esperanto[redakti]

Mi opinias tial, ke eble Esperanto-movado kaj la Hippi-movado entenis multajn similajn idealojn, kiel paco, internacia solidareco, kaj nekonformeco al la socia normo. Tial, estis iuj Esperanto-parolantoj kiuj partoprenis la Hippi-kulturon kaj ankaŭ iuj Hippij kiuj lernis Esperanton. Tamen, ne ekzistas specifa konnado pri granda nombro de Hipioj kiuj uzis Esperanton.

Kiel klarigi tion ?

Poemo hipia[redakti]

Muziko de la verdaj kampoj,
Esperanto de la homa amikeco,
Kunigas nin kiel fratoj,
Permesas komprenon sen limo aŭ limo.

Neniu barilo de lingvaĵo,
Neniu murdo de kulturo,
Por la monda paco kaj harmonio,
Ni kantas Esperanto!

Por la komunumo kaj la amo,
Por la konscio kaj la justeco,
Ni eliras al la mondo,
Kun la lingvo de la liberemo.

Esperanto estas vojo al la libereco,
Neniu plu izolas la homaron,
Ni kunigas la mondo en harmonio,
Per la vojo de Esperanto.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Klarigo: La suba ŝerco celas fari ludon pri kontraŭstaraĵoj, kiuj estis popularaj en la 60-aj jaroj kaj koncerne la interreto en nuna tempo. La ŝerco ne celas moki aŭ insulte al la hipia movado.

Kion diras hipioj kiam ili volas elŝalti kontraŭstaraĵon?

"Vulpo, afiŝu anstataŭe ĉi tion." 🌼🤘