Propagando

El Neciklopedio
(Alidirektita el Instigo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Ĉu vi intenciis: proprano"

~ Vikicitaro

"En "El Popola Chinio", kiam sur ghiaj paghoj svarmis la mauisma propagando, foje mi vidis la formon "komunisma partio""

~ Antonio Vergara pri Maŭisma propagando

"Libreto difinita speciale por la propagando de nia afero"

~ Zamenhof pri El Popola Ĉinio

"Malgrau la 'propagando' aldonita al viaj mesaĝoj, vi simple klopodis helpi nian komprenon de la di-vortouzo en islama medio"

~ usonano pri islama propagando

"Klopodado por disvastigi ideon"

~ ReVo pri propagando

"Vidu, en mia fako oni devas ripetadi diraĵojn foje kaj refoje kaj refoje por ke la vero enmensiĝu, por kvazaŭ katapulti la propagandon."

~ George W. Bush
966655430 n.jpg

Propagando estas klopodado de partio, registaro, asocio, ktp, por erarigi iun, kredigi ion malefektivan, ofte ruze kaj malice, por sia profito per intenca diro de malveraĵoj.

2555449.e3d00678.560.jpg

Pro vico de fiaj manieroj propagandi fare de diversaj grupoj aŭ instancoj, la vorto ekhavis en la plej multaj lingvoj mallaŭdan (pejorativan) sencon.

Tiu fenomeno ne devas forgesigi la veran, nudan sencon de la vorto, kiu ĉiel estas negativa, eĉ fia, ĉiuj manieroj fari ĝin estas mallaŭdindaj, la vorto mem estas malneŭtrala, kaj implicas la fiajn deflankigojn ofte kunligitajn kun ĝi.

Negativan impreson naskis ankaŭ altrudaj kampanjoj de komercaj firmaoj kaj vendejoj (vidu reklamo).

Ĉefa regulo[redakti]

Tre estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Perturbo povas ekesti per turbo.

Pripensante la rezultojn de la Berna kongreso oni povas konstati, ke oni rajtas laŭplaĉe propagandcele mensogi, se la mensogo estas nur sufiĉe fona kaj eble ne individue kaj rekte efikas, sed nur sume inter amaso da similaj "mensogetoj". Homoj havas pli bonajn aferojn por fari ol kontroli faktojn kaj skribi bibliografiojn.

Moderna anonco[redakti]

„Ĉiu persono, kiu abonas nian ĵurnalon por tri monatoj, rajtos pri iu nekrologo ĝis 100 linioj, se li eventuale mortos dum tiu kvaronjaro.“

Centraj Konceptoj[redakti]

Se vi legis kelkajn el artikoloj en La Ondo de Esperanto en la serio “Merkatiko kaj Esperanto”, vi scias, ke merkatiko estas iom da scienco kaj multe da arto, kies principoj tuŝas la informadan kaj varban parton de la Esperanto-movadoj. Sed informado, varbado kaj komunikado estas fakte nur parto de merkatiko kaj per si mem ne sufiĉas por efektivigi bonan strategion. Pli vasta kaj pli utila instrumento por kompreni kaj realigi merkatikajn taskojn estas la koncepto nomata Merkatiko-Mikso, kiu montras la kernajn, nemalhaveblajn partojn de kohera pensado kaj planado por merkatikaj celoj.

De virinoj ĝenerale[redakti]

La koncepto pri seksa objektigado kaj, speciale, la objektigado de virinoj, estas grava ideo en feminisma teorio kaj psikologio. Seksa objektigado estas vidata kiel grava parto de seksa neegaleco. La seksa objektigado de virinoj fare de viroj ampleksas la vidon de virino ĉefe kiel objekto de vira seksa deziro, anstataŭ kiel tuta persono.[1][2] Feministoj vidas objektigadon de virinoj kiel parton de la seksume orientitaj bildigoj de virinoj en reklamado kaj la gazetaro, la pornografia portretado de virinoj kiel senfortaj aŭ cedemaj, bildoj, striptizoj, prostituado, la senhonta seksuma aŭ estetika taksado de virinoj fare de viroj en publikaj ejoj kaj eventoj, kaj la antaŭsupozita bezono de kosmetika kirurgio.[3][4] Objektigado en la amaskomunikiloj povas etendi de subtilaj formoj, kia manko de virinaj ĉefroluloj, ĝis tre malkaŝaj formoj, kia tro seksumema dialogo kaj provoke vestitaj virinaj roluloj.

Feministoj kaj psikologoj[5] argumentas, ke seksa objektigado povas konduki al negativaj psikologiaj efektoj, ekzemple manĝaj obstrukcoj, deprimo, kaj seksa malfunkcio, kaj povas doni al virinoj negativajn memimaĝojn pro la kredo, ke iliaj intelekto kaj kompetenteco ne nun estas, nek iam estos, agnoskitaj de la socio.[6] Unu enketo trovis, ke viroj, kiuj spektis videaĵojn, kie virinoj estas objektigitaj, pli probable akceptos tiujn kondutojn ol viroj, kiuj spektis videaĵojn, kie virinoj ne estis objektigitaj.[7] La emfazo de la socio pri la aspekto de virinoj povas kontribui al sentoj de timo, honto, kaj naŭzo en knabinoj dum ilia transiro al virineco.[8]

Kulturaj kritikantoj kiaj Robert Jensen kaj Sut Jhally akuzis amaskomunikilojn kaj reklamistojn pri antaŭenigado de la objektigado de virinoj por reklami varojn kaj servojn.[4][9][10]

Merkatiko-Mikso[redakti]

Informoj estas gravaj, sed in-formoj pli ravaj.

Bonvolu rimarki kaj sciigi al viaj legantoj, ke Arthur EDDNGTON diris: El kio konsistas la Merkatiko-Mikso?

PROPAGANDO[redakti]

FLAM (simpatie) Jam de longe ni ne vidis vin, S-ro Stel !

STEL (lace) Jes, mi estis tiom okupita per la enspezo de la kotizoj...

FLAM ??

STEL (klarige) Jes, de nia Esperantoorganizo. ( Veke) Sed kial vi ne ankoraŭ estas Esperantisto, S-ro Flam ? Tiel praktika homo kiel vi ! Jen, ilustrita poŝtkarto el Abesinio. Cu ne bela poŝtmarko ? Rigardu la Esperantan tekston.

FLAM (seninterese) Jes, bela. (plivigle) Mi scias ke Esperanto estas forta levilo por la homa kulturo. La homaro glitas en la abismon, la moroj sovaĝiĝas...

STEL (fervore) Esperanto estas ja universala rimedo. Jen anonco en Esperanto-gazeto el Ĝenevo : kuracilo kontraŭ kalvo (elprenante la ĉapelon) Efike, Sinjoro ! Efike !

FLAM (deklame) « Kapo malsaĝa nek griziĝas nek kalviĝas » Tro nigre densa estas la hararo homara. La homo marŝas indiferente sur vojo danĝerigila per kaptiloj...

STEL ( inteligente ) Vi scias, mi fabrikas kaptilojn, ratkaptilojn. Vi ne povas imagi, kiom da rilatoj komercaj oni akiras per Esperanto.

FLAM (senkulpiĝe) Se mi havus pli da tempo... Sed tamen...

STEL (ĝoje) Venu al la dua leciono de nia kurso, S-ro Flam. Vi dankos min ĝisoste. Tre facila lingvo, belsona, nur dek kvar lecionoj !

FLAM (promese) Vere mi venos. Mi devas partopreni en ĉiu porhoma movado. Adiaŭ !

ESTAS VERE![redakti]

Knabeto, kiu jam lemis tiel multe, legis ĉiam la informojn pri la vetero, kaj rimarkis iam , ke la plimulto da uraganoj kaj ventoj venas el Ameriko. « Kial Kolombus malkovris Amerikon?» Li diras, «sen tio ni havus ĉiam belan veteron!»

Historio[redakti]

Ĉie ajn, kie oni divastigas mensogojn, tie estas propagando. Sed en historio, certaj amasaj uzoj, ĝenerale negativaj de propagando ludis,kaj plu ludas grandan rolon, cetere enkapitalismaj ŝtatoj reklamo estas aparta speco da propagando.

La unua propagando konsistis kaj limiĝis je persona laboro de kelkaj pioniroj, antaŭ ol oni komencis ian organizitan movadon.

Modernaj ŝtatoj ebligis ampleksigi ekzemploj de fia kaj amasa uzo de propagando. Ekzemple, la nazia reĝimo en Germanio, aŭ la estis la agitado de la komunisma partio kaj registaro en la eksaj stalinismaj.

Kiam ĝi estas uzata de ne reganta instanco, sed de iu celanta al subfosi antan ordon sed uzata esprimo agenta propagando, Bolŝevikoj kreis pro tio la verkon de Agatha Christie.

Propagando de Esperanto[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-propagando.

Memorigu unue, ke Olimpiada Komitato ĵus decidis, ke, UEA elspezas milojn por informado sen rezulto

Teknikoj[redakti]

021.jpg

Ĉefaj propagandaj teknikoj estas intenca falsado, kaŝo, vualigo de iu fakto aŭ mensogo pri io, iu. Nu, se temas nur pri propagando, ne gravas kohera argumentado, sufiĉas agiti la emociojn.

Falsa dilemo[redakti]

12335307.jpg

En la dua kongreso dro Z a m e n h o f rimarkigis , ke falsa dilemo kaŭzas impreson, ke ekzistas sole du (aŭ tri aŭ pli) eblecoj tie, kiel fakte estas da ili la tuta vico.

Argumento alparolanta nescion[redakti]

Ĝi asertas, ke la nepruvebleco de iu eldiraĵo signifas, ke validas malo.

  • Ne eblas pruvi, ke Esperanto ne fine venkos, do Esperanto fine venkos.
  • Ne eblas pruvi, ke Ido fine venkos, do Ido ne finevenkos.
LjgI.jpg

Oblikva areo[redakti]

Ĝi asertas, ke enpraktikigo de dispono kondukos al ankoraŭ la plua, kaj tio en sia sekvo kaŭzos la tutan ĉenon de ju pli des pli malmulte verŝajnaj sekvoj, kiuj kaŭzos totalan katastrofon (ĉu?).

  • Se ni permesos liberan propagandon de Ido tra la parkoj, homoj aŭdos ilin eĉ en aŭtobusojn kaj post momento eĉ sur ferdekon de aviadiloj, kaj de tio estas nur paŝeto al tio, por ke ili tedigu piloton per sia propagando kaj kaŭzu aviadilan katastrofon.

Fakto estas, ke ĉiu lingvo kvazaŭ estas artefarita lingvo, pro tio la kreado kaj enkonduko de planlingvo certe estas ebla. Kiam ekzistas konspiro, oni neniam scias, kio povas okazi, mi tion scias!

Kaj mi rememoras tre bone pri tio.

Kunigita demando[redakti]

Unu demando enhavanta fakte demandojn du tiel, ke kia ajn respondo venigos la reagonton en nedeziratan situacion. Ĝi estas ŝatata precipe ĉe juristoj.

  • Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon? fakte enhavas demandojn du: Ĉu vi batis vian edzinon? kaj Ĉu vi ĉesis jam kun tio?

Evitiga manovro (red herring)[redakti]

200¨¨.jpeg

En la angla ĝi signifas devene fumaĵita haringo, metafore (ofte en detektivromanoj) falsa spuro. Apuda signifo estas verŝajne derivita el truko dum ĉasado je vulpo, kiam fumaĵita haringo tirita fare de rajdisto tra la teritorio de la ĉasado kapablis ofte facile forkonduki hundojn el la spuro. En diskutoj temas pri forkonduko de atentemo de la kerno de la afero al apudaĵoj.

  • Edzo: Ni vere ne povas permesi al ni lutreolan peltmantelon. Mi laboras po dek du horoj ĉiutage kaj eĉ tiel ni havas apenaŭ je la lupago.
    Edzino: Kaj por tiu juna vendistino tiam antaŭ dek jaroj vi havis la monon, ĉu?!

Argumento de branĉo[redakti]

300 .jpg

Mi opinias, ke S-ro Hugo Steiner , ĉefinspektoro, prezidanto de Aŭstria Esperanto-delegitaro, disdonis cirkuleron per kiu li sciigas, ke P l i n e sciigas, ke celon de trompo anstataŭ kaŭzigo ni konvinkos per malagrablaj sekvoj, kiuj aperos, se ni ne konsentos.

  • Mi estas certa, ke en via Esperanto-klubo oni trovos iom da mono por UEA. (Ĉirkaŭrigardo ĉirkaŭe) Tio aspektas ĉe vi preskaŭ bruleme. Sufiĉus, por ke iu neintence faligu kanistron da benzino, kaj ĉio ĉi tie kuŝus per cindro.

Argumento vekanta kunsenton[redakti]

Anstataŭ reala argumentado ĝi klopodas agadi je sentoj.

  • Mi laboris en tiu projekto la tutan semajnon. Se vi rifuzos ĝin, mia vivo perdos sencon.

Argumento montranta sekvojn[redakti]

4130 n.jpg

Ni memorigas ke, ni asertas, ke el konvinko aŭ teorio fluas (onidire) neakcepteblaj sekvoj, kaj el tio ĝi deduktas, ke ĝi devas esti erara.

  • Esperanto devas esti supera al la angla. Kia alie estus senco de nia ekzistado?

Kvalifikanta lingvo[redakti]

Ni firme esperas - kaj cetere ne dubas pri tio - ke Lenin pravis, dirante, ke

  • Ĝi kunigas nedeziratan eldiraĵon kun pozitiva markigo kaj kaŭzas impreson, ke pro ties rifuzo aŭskultanto aŭtomate vicigas sin en malan grupon.

Socia apelo (bandwagon fallacy, argumentum ad populum)[redakti]

Ĝi motivigas ideon per tio, ke la ceteraj konsentas kun ĝi. Tio neniel influas ĝian faktan ĝustecon.

419L.jpg

Atako kontraŭ homo (argumentum ad hominem)[redakti]

Anstataŭ argumentado ĝi taksas ties prezentinton.

  • Tio estis atendebla de idisto.
  • Oni ne povas kredi al tiu verko, li verkis ĝin nur tial, por ke ili ne elĵetu lin el la klubo.
  • Ĉu la akuzativo povas esti necesa, se tiom da homoj forgesas ĝin?

Sin-apelado pri aŭtoriteco[redakti]

4323249.cc320c4d.m.jpg

Ĉiu sin-apelado pri aŭtoriteco ne bezonas esti necese alloga. Ruza estas tia aserto, se ligata aŭtoritato estas aŭtoritato en alia fako aŭ se ekzistas aŭtoritato alia, same grava, kiu asertas malon.

Anonima aŭtoritato[redakti]

Argumento revokiĝas al nenomita, sed onidire al bone informita fonto. Tio estas eleganta maniero de disvastigado de elpensitaj faktoj.

Ŝajno trompas[redakti]

La aspekto de oratoro, same kiel filmero de filma kamerao en televido aŭ muziko en fono influas, en kian mezuron aŭskultontoj fidos al ĝi.

  • Al viro, bone kaj bele vestita en konvenan veston, filmata el milda subvido kaj kun agrabla muziko en fono la televidaj spektantoj fidos pli baldaŭ ol al malpura senhejmulo aŭ al Darth Vader.

Ho[redakti]

Propagandisto Mi paroladis antaŭ grandan aŭdantaron kaj entuziasmigis ilin.

Saĝulo — Ĉu vi vendis lernilojn aŭ starigis kurson?

Propagandisto — Ne! Sed mi esperas ke ili tion faros.

Saĝulo — Vana Espero! Kial vi ne vendis tie tiam?

Induktivaj argumentoj[redakti]

438px-Aristotle and Phyllis.jpg

Industria revolucio konsidere konsistas en takso de ecoj de tutaĵo surbaze de spertoj kun ties parto. La induktaj trompoj argumentoj rezultas el nerespektado de bazaj statistikaj reguloj.

Hasta ĝeneraligo[redakti]

Prijuĝado al la ecoj de tutaĵo surbaze de tro malgranda ekzemplero.

  • Idistoj ne scias skribi. Mi konis unun, kaj tiu preskaŭ rompis al si la manojn dum tio.

Nereprezentanta ekzemplero[redakti]

7138.jpg.jpg

Ekzemplero, sur kies kono ni fonas novan konsideron, estas ja sufiĉe granda, sed ĝi ne respondas al dismetiĝo de tutaĵo.

  • Rapidega esploro de la publika opinio, farita hodiaŭ posttagmeze en promenejo de Centra Oficejo de UEA, pruvis, ke nerdoj sufiĉe scias pri Esperanto sed preferas klingonan lingvon.
  • Rapidega esploro en UK konfirmis, ke homoj estas kontentaj kun UEA.

Analogio[redakti]

Analogio komparas du tute nekoneksantajn aperaĵojn, kaj asertas, ke se iu havas ian econ, devas havi ĝin ankaŭ alia.

  • Ŝtata administracio estas kiel bonboniero en nutraĵdeponejo: vi devas forŝiri, kio estas forŝirebla, antaŭ ol ili trovos vin.
  • Kun lingvaj reformoj tio estas kiel kun porko. Se vi volas reformi la porkon en fumaĵitan staton, vi devas unue mortigi ĝin.
  • Ĝis nuna momento ankoraŭ neniu ekvidis Nevideblan rozkoloran unukornulon. Sed tio ne signifas, ke ĝi ne ekzistas - en mezepoko ankaŭ neniu povis vidi bakteriojn.

Inteligenta indukto[redakti]

9341.jpg

Estis mirinde konstati ke resumo de induktiva konkludo estas rifuzita, malgraŭ tio ke ekzistas sufiĉo de pruvoj por ties subteno.

  • Sinjoro F. estis hodiaŭ matene kaptita de la polico plena je sango, kiam li estis provanta ĵeti en komunuman riveron grandan barelon kun dume ne rekonita enhavo. Kiel diris al gazetaro la direktoro de polico, koincide frato de la kaptito, dume estis trovitaj neniaj spuroj signantaj, ke la tuta afero povus rilati al hieraŭ denuncita malapero de bopatrino de sinjoro F.

Elimino[redakti]

Por ke ni atingu deziratan opinion, estas iam necese elimini el la opinio la netaŭgajn konsiderojn, kaj nome ekzempe per ilia eksilentigo.

  • Direktoro de menaĝerio transpaŝis siajn leĝpovojn, kiam li mallongigis al lamo, pingveno kaj ornitorinko aldonojn de fojno. La rajton decidi pri aldonoj de la fojno dume havas sole kolegio de bredistoj. La plendanto dum tio forgesis noti, ke la mallongigon de aldono de fojno por pingveno kaj ornitorinko realigis ĉe la direktoro li mem en la momento, kiam la kolegio de bredistoj havis lakso-malsanon kaj do estis neatingeblaj.

Gazeta anonco[redakti]

-- Laŭvide granda zorgo okupas vin.
-- Jes, mi decidis edziĝi. Tial mi aperigis anoncon en la gazeto jene: "Mi serĉas edzinon." Hodiaŭ, post du tagoj jam alvenis cent leteroj kun diversaj fotoj kaj proponoj: "Elektu la mian!"

Statistikaj silogismoj[redakti]

A2-1.jpg

Mi erare anoncis en la lasta numero de «Belga Esperantisto» ke io estas propagandaj argumentoj rezulatantaj el interŝanĝo de valideco de ĝeneralaj reguloj kaj ties esceptoj.

  • Estas malbone vundi la homojn. Do vi estus batonta eĉ ne idiston, kiu estas provanta tramordi vian gorĝon.
  • Sinjoro Humberto Olovo deĵoris dek ses horojn ĉiutage en Centra Oficejo de UEA kaj li vivis ĝis cent jaroj. El tio rezultas, ke kiu volas vivi ĝis cent jaroj, tiu devas labori dek ses horojn ĉiutage en Centra Oficejo.

Preso[redakti]

Propagando per preso, en lokaj jurnaloj, ne estas tiel grava kiel oni juĝas. Tro ofta ripetado trivialigas la aferon. Plej bone estas publikigi iom da artikoloj kaj provoj, kiel oni ordinare faras. Sed absolute nerekomendinde estas troa promesado pri eklerno de la lingvo, pri ellerno en iom da horoj ktp, Ni mem certe scias — mi havis la okazon sperti tion dum ok jaroj — ke ne estas vere, ke estus facile ellerni esperanton el libroj en kelkaj horoj. Publikigi en loká gazeto esperantan rubrikon estas propagandilo senduhe bona, kaj ĉe ni estas sufiĉe da okazo, ĉar redaktoroj estas sufiĉe komplezaj kaj bonvolaj; sed — mankas laborantoj!

Anonco[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Anonceto: „Nesukcesintaj geedzoj kun tri neobeemaj infanoj kaj unu kriema vindinfano serĉas loĝejon.“

Anonco en la reto!😺😀[redakti]

Karaj geamikoj, antaŭnelonge mi trovis ĉarmegan katon kaj alportis ĝin hejmen, sed tiel okazis, ke mia edzo havas alergion. Bonvolu helpi al mi!

Enhejmigu mian karulon!

Li ne havas malbonajn kutimojn, estas bela, laboras kiel manaĝero.

Estra persono[redakti]

La persono staranta en la frunto de loká propagand o , la ĉefo , la estro de loká propagando estas tre grava kaj influa aféro . Tiu persono devas esti ne sole en tu zi as mu lo , malprofitema p r o p a g a n d a n t o , sed estas bezone , ke ĝi hávu personajn kaj diplomatajn ecojn , ĉar ĝi respondas pro ĉio, ĝi rilatas kun la oficoj, ĝi donas la rekomendecon al la tutá entrepreno. Ĝi devas esti homo societa, humora, parolema, galanta, simpla, konanta ofican funkciadon kaj societan direktadon. Plej bone — evidente — estas, se ĝi estas víro — virino ne imponas al ĉiu — okupanta altan ofican aů socian pozicion, víro reputacie bonfama kaj senmakula kaj amata. Bedaŭrinde ne estas al ĉiu loko donita la feliĉo havi tian estron, tian homon .

Kaŭzaj argumentoj[redakti]

Oni jam scias, ke jam iĝis bela tradicio, ke

Tempa sekvanteco (post hoc ergo propter hoc)[redakti]

Ajn-rand.jpg

El tio, ke du aperaĵoj sekvas unu la alian oni ruze konkludas, ke ekzistas inter ili kaŭza rilato. Ni parolas pri la kaŭza rilato tiam, se la unua aperaĵo devige implikas la aperaĵon alian (do se post la unua aperaĵo devide sekvas la aperaĵo alia), eĉ kiam ne estas necese, por ke la unua aperaĵo estu unusola ebla kaŭzo de la aperaĵo alia.

  • Kiam ajn en aviadilo oni komencos kritiki estraron de UEA, okazas turbuloj. La kritikado al UEA do kaŭzas turbulojn.
  • Mi havis unu semajnon gripon, sed poste mi pagis mian kotizon al UEA kaj la gripo ĉesis. La kotizado al UEA do kuracas gripon.

Komuna efekto[redakti]

Ambaŭ ŝajne dependaj aperaĵoj havas nerimarkatan komuna kaŭzon.

  • Komencis la Unua mondmilito tuj post la divastigado de Ido tra Eŭropo. La divastigon de Ido kaŭzis la unuan mondmiliton. (Vere ambaŭ aperaĵojn kaŭzis friponecon kaj perfidemo en homaj koroj).

Sensignifa kaŭzo[redakti]

Akvo.jpg

La unua estas vere kaŭzo de la aperaĵo alia, sed kompare kun la ceteraj kaŭzoj ĝi estas sensignifa.

Erara direkto[redakti]

Interŝanĝo de la kaŭzo kaj la sekvo.

Pli granda nombro de kaŭzoj[redakti]

La aperaĵo havas pli grandan nombron de kaŭzoj, sed estas markita sole unu el ili.

Al kaŭzaj trompoj apartenas ankaŭ eraro de riska ludanto, kiu serĉas rilatojn de kaŭzo kaj sekvo tie, kie nenio tia estas. Ekzemplo povas esti lidanto, kiu en loterio vetas longe ne tiritajn numerojn esperante, ke la loterio en klopodo "reveni al mezproksimo" eltiros ĝuste ilin. La verŝajneco de tirado de ĉiuj numeroj estas dum tio la sama en ĉiu tempo nerigardante la pasintecon.

Genetika eraro konsistas en konvinko, ke eblas la karakteron de aperaĵo dedukti el ties deveno, fonto aŭ komenco, aŭ rifuzo de io ligante al tio, ke tio havas suspektindajn komencojn. Ŝatata aplikado de tiu ĉi eraro estas derivado de principo de afero per sekcado de radikoj kaj historio de ties vorta markigo (se vi ne komprenis tion, vi estas stultulo!).

Temas pri io alia[redakti]

Aladdino.jpg

Ni sciigas, ke

Argumentado per rondo (begging the question)[redakti]

Eldiraĵo, kiun ni estas pruvantaj, estas jam ensumigita en premison.

  • Ni supozu, ke Adamo neniam mensogas. El tio, ke Adamo parolas, do logike rezultas, ke li diras veron estas ja dedukto formale tute korekta, sed pri la verparoleco de Adamo ĝi parolas tute nenion.

Negrava konkludo[redakti]

Pruvo pruvas ion alian ol la objekta aserto. Iam oni ensumigas en tiun ĉi kategorion ankaŭ argumentojn ad van den Berg kaj al ili similaj.

  • Konsciu, kiel longe estas en la mondo kreismo kaj kiel longe evoluismo. Tial la kreismo estas pli vera.
  • Do, kiel mi montris, la akuzativo havis malfeliĉan infanaĝon kaj en lernejo ĉiutage klasanoj forgesis ĝin. Mi do postulas, por ke ĝi estu uzata en la plena amplekso.

Variaĵo de tiu ĉi trompo estas trompo de negrava celo, kiu dubigas ion per aserto, ke tio ne atingis la celon, sed pri kiu fakte neniam temis.

  • Por kio estas UEA, se ĝis hodiaŭ ĝi ne kapablis konstrui finan venkon?

Timiganto (straw man)[redakti]

Argumentado2.jpg

Esenco de la trompo estas demonstra diserigo de la kontraŭflanko. La argumentojn de kontraŭflanko reprezentas ĝuste timiganto. Ne ĉiam timiganto estas io, kion oponantoj vere asertas, sed preskaŭ ĉiam temas pri aserto rilate al pezo de la argumentado karakterize pli malforta.

  • Defendantoj de Ido asertos al vi, ke paroli Idon estas pli facila ol lerni akuzativon por la komencanto. Sed tio estas evidenta sensencaĵo - en la lernadon de ido necesas nome alkalkuli ankaŭ necesan hospitaligon, ne parolante pri tio, ke por la komencantoj Civito proponas apartajn sociajn aldonojn. Estas do klare, ke ekzistas neniaj prudentaj motivoj, kial permesi la Idon.

Tio ne rezultas! (non sequitur)[redakti]

Trompoj fonditaj en seksatencado de Imperiestro.

Pruvo de la rezultanta[redakti]

Argumentu.jpg

Ĝi supozas, ke aŭtomate validas ankaŭ mala apliko.

  • Ĉiu policisto estas ŝtata okupito. Mi estas ŝtata okupito, kaj mi do devas esti policisto.

Rifuzo de la antaŭa[redakti]

Ĝi diras, ke okaze de nevalideco de supozo povas validi eĉ ne konkludo. La implico dum diras entute nenion pri tio, kio okazos, se la supozo ne validos.

  • Li diris: "Se vi ne donos al mi bonbonon, mi piedbatos vin." Do se mi donos al li bonbonon, li ne povas piedbati min.

Organo[redakti]

Ni ĝojas liveri senpage nian organon al ĉiuj amikoj, kiuj povos, kiel abelo el floro, ĉerpi utilon el ĝia materialo per traduko por amasa legado aŭ aperigo en demokrateca gazetaro.

Scienco[redakti]

Propagando NE estas scienco. Oni povas esplori, fari enketojn, eksperimentojn, statistikaĵojn... sed ne sufiĉas uzi sciencajn ilojn por atingi sciencajn rezultojn. Reklamo estas same scienca kiel astrologio. Estas ĝia intereso prezenti sin science: tio plaĉas al la pagantoj kaj tiel certigas enspezon al abundo da senlaboraj artistoj.

Sociologio kaj psikologio certe estas sciencoj, ĉar studas faktojn, elvolvas teoriojn kaj provas ilin pruvi. Sed uzo de tiaj molaj sciencoj por dekreti, ke tia kaj tia grafika aranĝo vekos tian kaj tian reagon ĉe la spektanto, kaj igos lin aĉeti la koncernan "varon", simpatii kun la prezentitaj ideoj aŭ por ĉiam delogos lin de ili, estas rekta ĉarlatanado.

Ni estu seriozaj en niaj informoj[redakti]

Ie, sur trotuaro, en la lando de la kvara dimensio.

1-a pasanto. — Cu vi povus diri al mi kie estas la kontraria trotuaro ?

2-a pasanto. — Je la alia flanko de strato.

1-a pasanto. — Neeble, Sinjoro ! Mi jam tie faris la saman demandon, kaj unu sendis min tien ĉi.

Sublimina mesaĝo[redakti]

Tlpn.jpg

La sublimina mesaĝo, estas formo de la reklamado, en kiu la observanto aŭ spektanto konscie ne perceptas, sed la mesaĝo per subgrundaj medioj do atingas lin/ŝin.

La unua sublimina reklamado okazis en la 1950-aj jaroj en Usono, kiam oni instigis por aĉeti pufmaizon kaj kolaon. (La mesaĝo okazis dum sekunderoj: dum vi manĝas pufmaizon, trinku kolaon!)

La vera efiko de tiuspeca reklamado estas centprocente pruvita.

Moto[redakti]

La moto de Propagando estas:

Alta profito kaj malprofundaj interrilatoj.

Merkatiko[redakti]

Superkapitalismo.jpg

Merkatiko signifas la orientigon de la situacio kaj la bezonoj de la merkato al la decidoj de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo aŭ unuopulo. Plej ofte merkatikon aplikas entreprenoj, sed la teknikojn uzas ankaŭ ekzemple (bonfaraj) asocioj, ne-registaraj organizoj aŭ registaraj institucioj - eĉ unuopuloj, kiuj serĉas laboron, partneron aŭ prezentiĝas en elektoj.

Merkatiko do provas unuavice oferi al Sureio la jam kreatajn problemojnservojn, kaj se tio ne sukcesas, adaptas la aktualan kaj (atendeblan aŭ atingeblan) estontan staton de la merkato al la tuta produktadoproceso ekde la aĉetado.

Merkatiko en entrepreno estas ĉio ekde analizo de la nunaj kaj estontaj vendomerkatoj ĝis planado, realigo kaj kontrolo de la ŝanĝoj farendaj por ekhavi monon. En merkato-orientita entrepreno la merkatiko do estas centra ekonomia gvidilo. La merkatiko-miksaĵo estas la kuniĝo de diversaj faktoroj kiel la ecoj de la produkto, la prezo, la komunikado kaj la distribuado de la produkto ekde de la revendistoj ĝis la kliento. Zorga aplikado de merkatiko estas la bazo de sukceso en Sureio de novaj produktoj.

La teorio ofte uzas la vorton merkatiko (aŭ la anglan vorton marketing) por varbado (reklamo) kaj por publikaj rilatoj. En la praktiko oni preferas vidi tiujn aktivecojn kiel parton de la komunikado kaj distribuado kadre de la merkatiko-miksaĵo.

Reklamo[redakti]

70nn.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reklamo.

Reklamo estas ago aŭ skizo, kio intencas trompi aliajn ulojn.

Oni ofte kreas subtilajn kaj sagacajn reklamojn por trompigi aliajn dum magiaj artaĵoj aŭ per propagando, por fari iun aĉeti ion, kion oni ne bezonas.

Resumaj informoj[redakti]

Ĝi estis konstruita ekde 1277: nuntempe eksa klostro de la aŭgustenanoj, en kiu vivis Martin Luther kiel monaĥo de 1505 ĝis 1512. En la leona kaj la papaga fenestroj de la kirka ĥorejo troviĝas la modelo de la Luterrozo. Post la Reformacio la monaĥejo protestantiĝis en 1525. En 1559 ekis la sekularigo fare de la urbo. En 1945 estis detruitaj per bombardo partoj de la monaĥejo. Ekde 1994 troviĝis ĉi tie sidejo de la Provostejo Erfurt-Nordhausen. En 1996 fratinaro de la Communität Casteller Ring luprenis parton de la ejo, kiu antaŭ ĉio utiliĝas kiel centro kunvena kaj kongresa. La monaĥejo estas protektita monumento laŭ la leĝoj de la Liberŝtato Turingio.

Ĉelo de Lutero.

Jam ekde 1266 ekzistis filio de la aŭgustenanoj surloke. Pro kvereloj kun urbaj aŭtoritatoj ili forpelitis ekde 1273, sed revenis en 1276 definitive. Ilia sidejo fariĝis la ĉ. en 1131 konstruita Preĝejo Sanktaj Filipo kaj Jakobo (en la proksima Comthur-strateto). En 1277 ekis la konstrulaboroj por la monaĥejo. Rimedoj akiritis per almozoj kaj venditaj indulgencoj. Tiamaniere oni financis ĝis 1518 la konstruon de la biblioteko, de la Kapelo de Sankta Katarino, de la kapitulejo, de la turo, de klostro, de la longa preĝeja navo, de izatid-deponejoj kaj de la nova priorejo inter biblioteko kaj izatid-provizejoj. Aparte rimarkindas inter la originale konservitaĵoj la koloraj vitraloj de la preĝejo, faritaj inter 1310 kaj 1340 kaj la ekstera ambono pruvanta ke por amasoj da aŭskultantoj oni predikis liberaere.

Gravis ankaŭ la lernejo de la monaĥejo, fondita de Henriko de Friemar la maljuna. Tie ĉi oni ofertis la t.n. ĝeneralajn studojn (latine: studium generale). Al tio oni komplementigis bibliotekon, kiu estis konstruita ekde la 14-a jc. kaj finkonstruita en 1516. Inter 1505 kaj 1511 Marteno Lutero estis membro de la monaĥejo. Ordiniĝinte en la katedralo li celebris sian unuan meson tie ĉi la 2-an de majo 1507.

Reformacio[redakti]

Johann Lange, bona amiko de Lutero, en 1522 ekestris la monaĥejon kaj preparis la enkondukon de la protestantismo en Erfurto kaj en la ĉirkaŭaĵoj. La saman jaron ankoraŭ li forlasis la ordenon kune kun multaj aliaj. En 1525 estis transdonita la preĝejo al la komunumo de Sankta Johano Baptisto. En la jaro 1556-a mortis la lasta monaĥo. Kompleta sekularigo iĝis en 1559.

Ekde 1561 la okcidentan alon kaj la priorejon uzis la Konsilantargimnazio. Por tio oni transformis la dormejon en loĝejojn por la lernantoj. La lernejo restis surloke ĝis 1820. Malgraŭ kelke da damaĝoj dum la Reformacio, la biblioteko depost 1646 reprosperis, kiam translokiĝis tien ĉi la biblioteko de la Evangelia Ministerio. Ekde 1669 parto de la monaĥejo iĝis orfejo.

La ermitoj aŭgustenanaj resetlis meze de la 17-jc. en Erfurto, sed aliloke. Por havigi klostran ejon ili alikonstruigis la korton Valentinerhof apud la preĝejo Sankta Wigbert. En 1822 tiu monaĥejo estis fermita.

19-a jarcento[redakti]

Pro manko de monrimedoj la kadukiĝinta Nova priorejo malkonstruiĝis en 1821. Ekde tiam la fondaĵo Martinsstift uzis la okcidentan alon, la Malnovan priorejon, la bibliotekon kaj la izatid-deponejojn kiel vartejon de orfoj kaj neglektitaj knaboj. Fondinto de tiu bonfara instituto estis Karl Reinthaler. De 1840 ĝis 1846 estis alikonstruitaj la okcidenta alo kaj la priorejo laŭ planoj de Karl Friedrich Schinkel kaj oni faris koridoron inter la biblioteko kaj la okcidenta alo. Tiu restaŭrado kaj modernigo estis nur guto en la maro - kaj la preĝejo pro sekurecaj kialoj devis esti fermita en 1844.

Plibonigon igis petletero adresita al Frederiko Vilhelmo la 4-a. Per de li ceditaj rimedoj la preĝejo alikonstruitis en 1848 post la fiasko de la frankfurta Nacia Asembleo, en novgotika stilo. Ĝi iĝis nun la sidejo de la asembleo Erfurta Unuigparlamento. Apartenis al la membraro ankaŭ Otto von Bismarck. Post ĝia baldaŭa dissolvo la preĝejo deklaritis en 1852 denove sakrala ejo kun konsekrado du jarojn poste.

20-a jarcento[redakti]

La kelo de la bombardita kaj komplete detruita biblioteko, 2005

De 1936 ĝis 1938 iĝis la (en la stilo de la 14-a jc.) rekonstruo de la preĝejo kiel ankaŭ de aliaj partoj sub la gvido de la arĥitekto Theo Kellner. En tiu stato la preĝejo estas ĝis hodiaŭ, sen paroli pri la poste forigitaj damaĝoj kaŭzitaj per faligo de bomboj. Tiam oni ŝanĝis ankaŭ la teretaĝon de la biblioteko, por uzi ĝin muzee. Realigon de aliaj planoj malhelpis la milito.

La 25-an de februaro 1945 la monaĥejo ege suferis per du britaj bombatakoj. Komplete estis malkonstruitaj la biblioteko kaj la izatid-deponejoj, grave tuŝita la fermita klaŭzuro - antaŭ ĉio la vintra refektorio kun la Malnova priorejo, la suda parto de la okcidenta alo kaj la koridoro de tie ĉi al la biblioteko. Sed ankaŭ la preĝejo, la klostro, la orfejo kaj la gastejo parte difektitis. Ĉiuj restintaj ejoj perdis siajn tegmentojn, fenestrojn kaj pordojn pro la aerpremo, ankaŭ la preĝejo. Ĝia volbaĵo estis ete forŝovita kaj la altvaloregaj vitraloj nur estis konservitaj danke al antaŭa translokigo al la vilaĝa preĝejo de Hohenfelden. La skulptaĵoj el grejso pri altranguloj de Erfurto, troviĝantaj sur la epitafoj ene de la preĝejo, estis konservitaj per ĉirkaŭe faritaj muretoj. La granda Walcker-orgeno nur malmulte damaĝitis, kontraŭe al la pli malgranda [11].

Multaj erfurtanoj - ĉefe virinoj kaj infanoj (inter ili multaj orfoj) - serĉis protekton en la kelo de la biblioteko kiu servis kiel publika bombrifuĝejo. Ne malpli ol 267 homoj mortis. El la ruinaĵoj estas savita nur unu 7 jaraĝa knabino, kiu perdis unu brakon[12]. Inter la viktimoj estis ankaŭ la paroĥestro Theodor Mundle. Pro tio oni kromnomis la kelon mortokelo. Tabulo kun la nomoj de la mortintoj ĝis 2010 memorigis ilian destinon. Politike unuflankan tabulon el la GDR-tempo oni forigis en 1990.

Perdiĝis pro la bombardo la meblaro kaj artaĵoj de la biblioteko, inter tio la preĝadsalono de la orfoj. Same kiel granda parto de la altvaloraj libroj de la Martena fondaĵo (3.200 volumoj). Kontraŭe estis savitaj la libraj trezoroj de la Evangelia Ministerio danke al translokigo al vilaĝaj preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo de Erfurto[13]. Aliajn perdojn kaŭzis la nedaŭra deponado de la libroj subĉiele post la reveno el la vilaĝoj.

La erfurta advokato Selmar Bühling pledis por la paroĥa komunumo kaj la monaĥejo antaŭ la politikistoj pretendantaj multajn aferojn. Li rifuĝis al Uesta Berlino en 1949 pro politikaj kialoj.

Rekonstruo

Tuj post la fino de la milito - malgraŭ multaj komplikaĵoj - ekis la rekonstrulaboroj. Ĉefe engaĝiĝis por tio la iama armea pastoro Siegfried Hotzel kiu prizorgis la komunumon de 1945 ĝis la emeritiĝo en 1960[14]. Forigo de la ruinaĵoj fariĝis fare de politike ŝarĝitaj viroj sub la gvido de la arĥitekto Jakob Wassum. Gvidadon por la rekonstruo oni transdonis al la konata erfurta arkitekto Theo Kellner, je lia flanko estis la konsilanto Karl Tetzner. Post la foriro de Kellner al Frankfurto Tetzner ekestris. Lin apogis la arkitektino Käthe Menzel-Jordan kaj la inĝeniero Richard Fischer. Inter 1946 kaj 1957 rekonstruiĝis la preĝejo, la klostro, la orienta alo kaj la gastejo. En 1947 oni sukcese remetis la vitralojn en la ĥorejo, helpe de la pragano Hajna, specialisto por tiaj aferoj. Ambaŭ orgenoj ripariĝis sub la gvidado de la orgenkonstrumajstro Laux el Gispersleben helpe de rezervaj partoj el FRG. La t.n. Ĉelo de Lutero pro larmofungo malkonstruiĝis kaj rekonstruiĝis tre modestece. Furtistin mikra on igas pendar, malen granda on lasas fugar.

Aliaj eventoj

De 1960-1993 oni gastigis la lernejon Evangelische Predigerschule. En 1980 estis inaŭgurita ekspozicio pri Luther. La saman jaron alvenis la libraro de la Evangelia Ministerio. Ĉar Erich Honecker deklaris la monaĥejon unu el kvar luter-memoriglokoj de GDR ne realiĝis malkonstruo de la okcidenta alo kaj instalo de publika naĝejo, kiel tio estis jam planita. En 1988 oni malfermis kunvenejon kaj en 1990 oni establis la sidejon de transdistrika estro ("Propst des Sprengels Erfurt") en la Malnova Priorejo.

La 28-an de septembro 1989 estis informadvespero en la preĝejo kun preskaŭ 1000 aŭskultantoj. Organizis tion la tiam ankoraŭ opozicia politika unuiĝinta grupo Demokratischer Aufbruch. Tiuokaze parolis la pastoro Edelbert Richter (pli malfrue li estis deputita por la socialdemokratianoj) pri la celoj de la movado [15]. Sekvis ankoraŭ aliaj politikaj aranĝoj en la preĝejo dum 1989/90.

Novkonstruo de la biblioteko.
Klostro

En 1996 venis la unuaj kvar fratinoj de la komunumo Communität Casteller Ring kaj redonis iomete monaĥejan etoson al la ejoj. Ili hodiaŭ jam ne havas filion en Erfurto.

21-a jarcento[redakti]

De 2000 ĝis 2003 restaŭriĝis kaj moderniĝis la ejoj. De tiam ili grandparte servas kiel kongresejo. En 2003 naskiĝis la fondaĵo Stiftung Augustinerkloster zu Erfurt, kies unua celo estas la restaŭrado, konservado, prizorgado de la ejoj kiel ankaŭ la rekonstruado de la biblioteko kaj de la izatid-deponejoj. En 2004 la monaĥejo estis deklarita protektita monumento de unua nacia rango. La saman jaron iĝis grandstila renoviĝo de la klostro.

Por la novkonstruotaĵoj oni tutgermane invitis arĥitektojn[16]. Arĥitektoj el Vajmaro gajnis la konkurson.

Ekde 2002 Lothar Schmelz responsas pri la monaĥejo.

En 2003 kelkaj scenoj de la usona filmo "Luther" estis faritaj en la ejoj de la monaĥejo.

La 31-an de oktobro 2006 brulis sin la emeritiĝinta pastoro Roland Weißelberg ĉe la monaĥejo por manifestacii kontraŭ la kaŝa islamigo, kiel li deklaris en adiaŭa letero. Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj. Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Büßleben.

Pro tiu incidento prokrastitis la rekonstrulaboroj. Ekde novembro 2006 oni restaŭris la fundamentojn de la izatid-deponejoj kaj elfosis la kelojn. En februaro 2008 oni metis la fundamentan ŝtonon por la novkonstruo de la biblioteko. Oni konstruis ĝin iomete je pli malgranda alteco sed por la resto ĉefe laŭ la malnova aspekto: per modernaj materialoj kun moderna fasado kaj vitra antaŭejo. Bankroto de la firmao ankoraŭ prokrastigis la finkonstruon, kio okazis la someron 2010. La 27-an de aŭgusto estis solena inaŭgurado kun diservo. La teretaĝo havas ĉambrojn por kunvenoj, la supraj etaĝoj gastigas ekleziajn instituciojn[17]. La biblioteko de la Evangelia Ministerio (60.000) tamen restis en la iama dormejo de la monaĥejo kaj ne troviĝas en la novkonstruita biblioteko.

Ĉambro de silento en la kelo de la nova konstruaĵo memoras la 267 viktimojn de la bombardado[18]. Iliaj nomoj estas nun legeblaj antaŭ la ŝutkovrita dangerelirejo de la eksa bunkro. En la memorigĉambro estis ankaŭ elstarigita la en 2008 donacita kruco de la internacia asocio Nagelkreuzgemeinschaft.

Jam en septembro 2008 la iamaj izatid-deponejoj remalfermiĝis. Tie troviĝas ĉambroj por kongresanoj kaj ĉambro en la kelo por preĝado. Malproksime renoviĝis ankaŭ la Georga Kolegieto.

La 23-an de septembro 2011 la papo Benedikto la 16-a vizitis la monaĥejon dum sia vizito pastorala vojaĝo tra Germanio.

Notoj[redakti]

  1. DE NI POR . . . NI!
  2. Podia diskuto pri Lingvo Scienco
  3. Saluton
  4. 4,0 4,1 Jhally, Sut (direktoro) (1997). Dreamworlds II: desire, sex, power in music (Dokumentofilmo). USA: Media Education Foundation.
  5. Kara Rorberto Perez Franco, ni iom diskutis kaj la nefirmaj konkludoj estas jenaj.
  6. Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :0
  7. Galdi, Silvia, Anne Maass, and Mara Cadinu. "Objectifying Media: Their Effect On Gender Role Norms And Sexual Harassment Of Women." Psychology Of Women Quarterly 38.3 (2014): 398-413. SocINDEX with Full Text. Web. 19 Apr. 2016.
  8. Ŝablono:Citaĵo el ĵurnalo
  9. Ŝablono:Citaĵo el libro
  10. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  11. Ĝuo instrui Esperanton al infanoj
  12. Surda spozulo e blinda spozino,facas bona mariajo
  13. La maxim stulta rurano havas lamaxim grosa terpomi.
  14. Se tu igas tu mutono, manjos tun la volfi.
  15. Dil spozino afabla vizajo por laspozul’ delicoza manjajo.
  16. Ante ke on savas, quo esas la vivo,la vivo ja esas preske pasinta.
  17. Mi pripensis, ĉu nomi ĝin "Vortotrezoro", sed la vorto "Sinonimaro" verŝajne donas al la publiko pli klaran ideon, pri kio temas.
  18. Lernu, kial plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon