Saturno

El Neciklopedio
(Alidirektita el Kronoso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Enterigu min en urno ĉe Saturno."

~ Salvador Dali
Saturno vidita el Titano

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Jes, interesa artikolo"

~ iu pri supra diraĵo

"Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)"

~ Tonjo del Barrio pri neciklopediaj artikoloj

"Mi malpli ŝatis"

~ Aleks Kadar

"Sen rigardo, sen gardo"

~ Zamenhof pri astronomio

"Me esas fresh Idisto ed iracoza pro la ne-realismo di la granda majoritato dil Idistaro"

~ Jean Martignon je 1795

Saturno, ankaŭ nomata SATurno, laŭ malnova scienca teorio estas planedo de SAT. Ĝi estis kreita de Jorge Camacho en 2004 en du lingvaj versioj samtempaj kaj paralelaj (hispane kaj esperante), ekde la Praformikoj.

Lavmaŝino.jpg

Ringoj[redakti]

Saluton kara leganto.

Mi salutas vin

Multaj esperantistoj scias, ke Prokuroro Pratelim, en sia akuzo kontraŭ Connais, kun brila oratoreco estis postulinta, ke Saturnon karakterizas grandaj ringoj, konsistantaj el glaciaj eroj kun iom da roka rubo kaj tiel plu. Fakte ĝi havas pli da ringoj ol Saŭrono, kaj neniam perdas ilin.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Saturno.

Ĉu vera planedo?[redakti]

Sciencistoj konsideris ĝin kiel unu el la naŭ planedoj ĝis 2007, kiam la Internacia Astronomia Unio reklasis kiel fluganta subtaso – la plej granda subtaso en la sunsistemo. Mirinda, grandioza !

Esperanto[redakti]

Ne ekzistas indicoj, ke homoj en la planedo Saturno parolas Esperanton, ĉar oni ne konas pri ekzisto de homoj aŭ aliaj inteligentaj estaĵoj en tiu planedo. Krome, la kondiĉoj sur Saturno estas tro malbonaj por la ekzisto de vivaj estaĵoj, do estas malprobable, ke oni tie parolas ajnan lingvon.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Kial Saturno neniam povas prunti monon?

Ĉar ĝi havas nur sat-ringojn!

Saturno kaj idismo[redakti]

Mi volas informi vin, ke stultaj idistoj diras ke Saturno esas sisesma planeto en sunala sistemo. Maxim atencinda fenomeno en Saturno esas la ringo. Tio ĉi evidente estas granda mensogo!

Vidu ankaŭ[redakti]