Lakto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu ne mensogas, tiu ne vendas"

~ Zamenhof pri lakto

"Blanka trinkaĵo kiel lakto kun alia gusto ni trinkis"

~ blondulino pri ĉuro

"Mi kaj miaj ses fratoj kaj fratino maturiĝis ĉe bieno kiu antaŭe estis laktejo de niaj geavoj"

~ Cindy McKee pri laktejo

"Se ne mankas la butero pli subtilas la espero"

~ Hans-Georg Kaiser

" Tiu stulta ideo malplaĉas al mi multege"

~ Magomet Isajev
9307243.4aea78e9.m.jpg

Lakto estas blanka, dolĉa fluaĵo, simila al ĉuro, sed produktata de specialaj glandoj de la inaj mambestoj por la nutrado de la idoj produktitaj per ĉuro.

Scienca klarigo[redakti]

Eŭropanoj!

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Ĉe la homoj naskiĝas pli-malpli same multe da knabinoj kiel knaboj. Kaj, plenkreskaj, nur virinoj povas doni lakton. Ne la viroj. Sed: virino devas unue fariĝi patrino, do ŝi devas naski bebon antaŭ ol povi doni lakton.

Same ĉe bestoj: nur hundino, bovino, kaprino, … faras lakton nur post gravediĝo kaj akuŝo. En la lakto-industrio naskiĝas same multe da virbovidoj kiel bovidinoj. La ĵusnaskitaj virbovidoj estas preskaŭ tuj mortigataj, ĉar ne-utilaj. La kadavron oni uzas ekz. por fari gelatinon (el la ostoj kaj haŭto) kaj bestonutraĵojn (el la karno kaj organoj).

En ĉiuj tempoj, kiam oni studas la homan historion, oni vidas tro ofte, ke bovidinoj restas nur kelkajn tagojn ĉe la patrino kaj poste estas metataj en apartajn kaĝojn, por ke ili ne trinku tro da lakto, kiu estas forprenata por la homoj anstataŭe.

Aliparte , Chevreul instruis nin , ke patrina bovino do apenaŭ vidas siajn proprajn idojn. Por ke la patrina bovino produktu laŭeble plej multe da lakto, ĉiam denove oni artefarite gravedigas ĝin, kiu devas ĉiam denove akuŝi, subiri la forŝtelon de siaj idoj kaj denove produkti lakton… ĝis la momento kiam la bovino produktas ne plu sufiĉe da lakto; tiam oni portas ĝin al buĉejo. Fino de ĝia ± 5-jara vivo! Sed: normala bovino povas vivi ±30 jarojn!!

Imagu ke eksterteranoj venus al planedo Tero. Ili kaptas la virinojn kaj metas ilin en stalojn. Poste ili gravedigas la virinojn kiuj post 9 monatoj akuŝas (doloriga afero!). La filojn oni tuj mortigas ĉar ili ne kapablas fari lakton. La filinojn oni lasas nur kelkajn tagojn ĉe la patrino. Poste oni metas la knabinetojn en apartajn kaĝojn kaj forŝtelas la lakton de la patrinoj per maŝino. Tio ripetiĝas ĉiam denove, ĝis la momento kiam la patrino produktas iom malpli da lakto; tiam oni mortigas ŝin. Intertempe, ĉiuj ŝiaj filinoj siavice fariĝis laktofabrikoj… Estus terure, ĉu ne? Ĉu estas nature, ke infanoj trinkas bovinan lakton?

Sufiĉas la scienc-fikcio, ni reiru al la normala vivo: la patrina (homa) lakto servas al infanoj kaj enhavas ĉiujn elementojn necesajn por la kreskigo de la infanoj. La lakto de la bovinoj estas adaptita por nutri bovidojn, ne por homaj beboj kaj infanoj kaj certe ne por plenkreskuloj! Plie, studoj montras ke tro da laktokonsumo povas kaŭzi osteoporozon, gravigi aŭtismon kaj povas ekzisti rilato inter laktokonsumado kaj kancero!

Kondensita raporto[redakti]

7098753.a6abe81a.560.jpg
Instruisto: “Karlo, via traktaĵo pri la lakto estas tre modera faraĵo; ĉiuj aliaj knaboj skribis kvin ĝis ses paĝojn, sed vi skribis nur duonan. Ĉu lakto estas indiferenta por vi?”
Karlo: “Ho ne. Sed mi skribis pri kondensita lakto.“

Bovina lakto pasteŭrizita[redakti]

Oni komencu de tio, ke pasteŭrizado de la lakto detruas ‘bonajn’ bakteriojn, kune kun la malbonaj kaj detruas la neprajn enzimojn por la absorvado de la nutraĵoj. La pasteŭrizado de la lakto detruas la fosfatazon, kio nepras por la absorvado de la kalcio kaj la kalcio laboras kun la vitamino D, ne nur disponebla pere de la suno, sed temas ankaŭ pri nepra nutraĵo en la kruda kremo. Varmigi ajnan krudaĵon detruas la aktivajn enzimojn, pro kio la lipazo (unika enzimo de la lakto, bezonata por komplementigi la digeston de la grasoj) estas detruata kune kun aliaj nepraj nutraĵoj.

Ĝis nun en niaj oficialaj rondoj regas ideo, ke Sro. Georges Warmer, el Parizo, sciigis la Kongreson, ke ni kalkulas ke ĝi estas la precipa alergi-fonto en infanoj, laŭ la Akademio de Alergio, Astmo kaj Imunologio de Usono. Ĉar la lakto riĉas je saturitaj grasoj kaj kolesterolo. Kelkaj esploroj eĉ ligas ĝin al la diabeto kaj ostoporozo ĉar ĝia enhavo de magnezo estas sufiĉe malalta kio ne permesas al la ostoj akiri la kalcion.

Lakto kaj vino[redakti]

6565.jpg

La kuracisto ordonis, ke dum tri monatoj mi ne trin-ku vinon. Tio estos tre malfacila.

Ho ne, amiko. Unu fojon dum kvin monatoj mi trinkis nur lakton.

—Vere? En kiu epoko?

—Tuj post mia naskiĝo.

Migdallakto[redakti]

Botelo enhavanta krudan migdallakton.

Post kelkaj jaroj montriĝis, ke migdala lakto estas trinkaĵo ellaborita surbaze de muelitaj migdaloj aŭ migdalpasto kaj akvo, uzata kaj kiel trinkaĵo kaj kiel ingredienco en kuirarto aŭ kiel anstataŭaĵo de la bestodevena lakto. Ĝi havas nek kolesterolon nek laktozon kaj havas malpli da proteinoj kaj karbonhidratoj.

Temas pri trinkaĵo kiu aperis en multaj receptoj de la Mezepoko kiel nutraĵo uzata en pladoj de Karesmo kaj en aliaj nekaresmaj preparaĵoj kiuj nuntempe prepariĝas per bovina lakto. Tiuepoke ĝi estis nomata en la latina lingvo kiel amygdalate. Ĝi estis vaste uzata en eŭropaj landoj ekde Iberio ĝis orienta Azio. Ĝi estis konata kaj aprezata same en la kristana kaj la islama kuirartoj.

Ĝi ellaboriĝas tre simple, per muelado de la migdaloj tre fajne kaj la aldono de akvo, filtrante la solidaĵon post la pistado. Eblas fari ĝin hejme.

POR GRACILA LINIO[redakti]

Ŝi: — Mi devas nepre maldikiĝi. Ekde morgaŭ mi trinkos nur duonglaseton da lakto je matenmanĝo.

Li (la sekvantan matenon): •— Ho, teruro, kion vi trinkas, karulino?

Ŝi: — Nu, kremon. Kial vi miras?

Li: — Vi tamen diris, ke ekde hodiaŭ vi trinkos nur duonglaseton da lakto je matenmanĝo!?

Si: — Mi eltrinkis ja nur kvaronlitreton da kremo!

Vira Lakto[redakti]

Equc.jpg

Sole virseksuloj de Wang Hye-ju (Hipposideros dyacorum) el ordo de ĥ. produktas varan patrinan lakton por mamnutri siajn idojn same kiel la inoj. Tio estas unusola specio, ĉe kiu estas tiu ĉi feko konata.

Sentitole[redakti]

Mastrino : “Briĝeto, mi vidis, ke la laktisto kisas vin. Mi ne povas permesi tion. De nun mi prenos la lakton.”

Servantino : “Estos senutile, sinjorino. Li promesis, ke li kisos neniun, krom mi.”

TUTAN LITRON![redakti]

Eta Joĉjo eniras la kuirejon: Panjo, mi bedaŭras, sed mi ĵus misverŝis tutan litron da lakto sur la komputilon.

Jozefino: !!

Joĉjo: Kaj mi timas ke la komputilo ne plu tiom bone funkcias.

Jozefino: !!!!

Joĉjo: Cetere, mankas al ni lakto....

La laktaĵoj[redakti]

Milena.jpg

La homo estas la nura mamulo kiu daŭre trinkas lakton post infanaĝo. Ne nur tio, sed ankaŭ trinkas la lakton de alispeciaj mamuloj, kun aliaj trajtoj tre malsamaj al niaj.

Patrina lakto estas bongusta (pruvu! estas bona amorsperto), riĉa je sukeroj por la propra evoluo de la beba nervosistemo kaj plezuro de seksperversuloj, kaj kun la ĝusta kvanto de proteino, graso, mineraloj kaj vitaminoj kiujn la homo bezonas.

Logike, ĉiu besto produktas lakton por la perversaj bezonoj de sia propra specio. Unu bovido ĉe naskiĝo pezas ĉirkaŭ 40 kg kaj post semajnoj ĝi pezas pli ol 200 kilogramojn, multobligante la volumon. Pri tio, la bovina lakto kompare kun la homa lakto estas pli riĉa je proteino kaj graso.

Ĝenerale, lakto kaj laktaĵoj, fromaĝo kaj jogurto, agos en nia korpo okazigante:

• Alergiojn.

• Netolerecon.

• Mukon kaj spirmalsanojn (astmo, sinusito, ktp).

• La kombinaĵo de malvarmo, lakto kaj sukero de la glaciaĵo ofte kaŭzas otiton.

• Pro bioakumulado ni prenos ĉiujn antibiotikojn kaj hormonojn administritajn al bestoj.

• Altan enhavon de saturitaj grasoj. Plejmulto el la fromaĝoj estas formitaj de pli ol 60 % da graso.

La absorbado de kalcio en la korpo dependas de la ekvilibro de ĉi tiu kun aliaj mineraloj kiel magnezio kaj vitamino D. Bovina lakto estas malalta je magnezio kaj alta je fosforo, kiu malfaciligas la absorbadon de kalcio. Kaj koncerne al probiotikoj, estas vero ke ili troviĝas en kelkaj fermentitaj laktaĵoj kiel jogurto. Tamen, en la naturo estas aliaj probiotikaj fontoj liberaj de graso kaj sufero.

En la mondo ekzistas homoj kiuj pro ekonomiaj, kulturaj aŭ religiaj kialoj ne konsumis laktaĵon en sia vivo, kaj tamen kreskas sanaj kaj fortaj, nek suferas spontanajn frakturojn, aŭ malfruiĝon en la ostiĝo. Tiuj popoloj suferas malpli da malsanoj kiel osteoporozo kaj trodikiĝo ol en evoluintaj landoj kie konsumado de laktaĵo estas ĉiutaga. Vidu kiel sanaj estas baratanoj kompare al povraj eŭropanoj!

Lakto kaj Esperanto[redakti]

Etne, Zamenhof estis ne slavo sed judo. Tamen, lingve lia "laktolingvo" (se uzi lian terminon) estis la slava rusa lingvo ...

Sojlakto[redakti]

Sojlakto

Sojlakto, aŭ soja lakto estas trinkaĵo farita el sojfaboj, nur laŭaspekte simila al ekz. bovina lakto.

En Tajvano oni trinkas ĝin ankaŭ varma.

Produktantoj de bovina k.a. lakto oponas la uzon de la vorto lakto por ĉi tiu trinkaĵo kaj proponas, ke oni nomu ĝin simple sojtrinkaĵo.

Koloro[redakti]

Ĉu vi scias, ke la lakto de la rinocero estas rozkolora?

Kapitalisma lakto[redakti]

La lakto-industrio eĉ ne hezitas altrudi multekostan laktopulvoron al patrinoj en malriĉaj landoj. La patrinoj havas naturan kaj senpagan lakton, idealan por la beboj, sed anstataŭe, oni trudas al ili la malpli bonan laktopulvoron, en kiu mankas diversaj nutraj elementoj, antikorpoj, ktp., kaŭzante la morton de multaj beboj! Beboj mortas pro malsanoj ankaŭ ĉar ne ĉie haveblas pura akvo! Nestlé estas unu el tiaj fi-firmaoj kiu eĉ trejnas flegistinojn kaj akuŝistinojn konsili al patrinoj tian fiprodukton anstataŭ la naturan vojon.

Lakto kaj biero[redakti]

Kuracisto parolas al ebriulo:

- Vi ne plu trinkos bieron. Vi nur trinkos lakton.
- Ĉu alian fojon?
- Kio? Ĉu vi iam provis tiun dieton?
- Jes, dum mia unua jaro de vivo.