Moskvo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Selante ĉevalon, oni ĝin karesas"

~ Zamenhof pri ĉevaloj

"Moskvo estas tria Romo :)"

~ Usonano ironie pri Moskvo
Moskvo estas en la varma parto de Ruslando

"Bona konsilo ne venas tro malfrue"

~ Lutero pri Moskvo

"Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas la Kremlaj turoj"

~ Edmond Privat pri Moskvo

"Haĥĥ ! F... !"

~ Arno Lagrange

"En Moskvo mi faru do kion, se ĵus
la despero min hantas malhele?
Mi iras tra pluvo ĝis la trolebus',
al la lasta, al blua."

~ Bulat Okudshava

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

Moksvo estas finnida vorto kiu signifas "moka svo". Ofte oni mistajpas ĝin "Moskvo", kiu neniu signifas.

SVO estas gramatikaĵo kiu signifas "subjekto-verbo-objekto", en kelkaj lingvoj, ekzemple en la finna lingvo, tiu vortordo estas ridinda, sekve "moksvo". Oni diras ofte finnlingve: Víðir að moka svo liðið komist inn á Bíldudal, t. e.: "Vidu kia moka SVO estas dirita de la komikisto en la Bildo". Ankaŭ finnoj ofte diras frá og ýta svo meira og moka svo meira og ýta svo meira og svo framvegis (frogita SVO miras pri moka SVO kiu miras pri eta SVO kiu miras kiam SVO framegis).

Hodiaŭ rusa mafio kontrolas la urbon

Aliaj citaĵoj:

  • ófært en Bjössi er búinn að moka svo að mjólkurbíllinn komist í fyrramálið.
  • Klárast í næstu viku pottþétt en þetta er búið að vera heljarinnar vinna því það þurfti að moka svo sjúklega miklu í burtu!
  • Sem þýðir að steypa plötu, koma niður rotþró, leiðslur hingað og þangað og moka svo yfir.
Bildoj tabla zam.jpg

Geografio[redakti]

Kial la eŭropa vidpunkto estas absolute vera?

Historio[redakti]

Al la Savintoj de Aŭstrio!

Moskvo 1880BB .jpg

Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, S-ro Gourlay, direktoro de la gazetoj Le Cuir, komunikis al ni leteron, kiun li ricevis de S-ro Philaretos, direktoro de la greka revuo « Lrga », tre grava teknika gazeto ; en tiu letero tiu ĉi diras, ke sovetia ĉefurbo Moskvo havas longan kaj riĉan historion, en ĝi multas historiaj monumentoj, konstruaĵoj, lokoj — kvankam certa kvanto da ili malaperis pro diversaj kaŭzoj — plilarĝigoj de stratoj kaj placoj, rekonstruoj, nova konstruado ktp.

Unu el la plej memorindaj konstruaĵoj estas la domo, kie loĝis la kreinto de Esperanto Zamenhof, estante studento de medicina fakultato de Moskvo en la jaroj 18791881. La domo, nun situanta sur la strato Nejdanova, 21, bone konserviĝis (nun ĝin okupas Ŝtata Komitato pri Scienco kaj Tekniko).

Niaj kolegoj legis en la komenco de la bulteno , ke Zamenhof loĝis en Moskvo ĝuste en la periodo inter kreo de la "Lingwe uniwersala" (1878) kaj apero de la Unua Libro (1887). Sendube, dum restado en Moskvo juna studento Ludoviko pripensadis sian amatan revon pri chies komuna lingvo.

Lingvaj aspektoj[redakti]

Moskvaj esperantistoj profunde esploru kaj pripensu, ĉu la kondiĉoj en sia certe interesa hejmurbo estas sufiĉe konvenaj. La esperantistoj devas esti kapablaj moviĝi, prizorgi sin mem kaj trovi tranokton ankaŭ sen interveno de la registraro aŭ de UEA fronte al hotel-posedantoj, gastej-estroj kaj taksi-ŝoforoj.

En 1923 kelkaj Moskvaj fervoruloj, G. Demidjuk, N. Futerfas, S Aajdovski, N. Nekrasov eldonantaj revuon „La Nova Epoko“, kies enhavo montris ideologian parencecon al SAT, konsentis rezigni pri ties aperigo kaj redakti Lit. Sciencan aldonon de S. R. Ĉi tiu aldono aperis unu jaron. Tiem montriĝis, ke ĉi ambaŭ organoj ne sufiĉis.

EPCo1 500.jpg

Ordonoj[redakti]

Multaj en la okcidento suspektis, ke orienteŭropaj Esperanto-asocioj funkcias laŭ instrukcioj de Moskvo. Laŭ Tonkin Blanke iam diris al li, ke tiuj instrukcioj tamen “bedaŭrinde neniam venis”. Sovetio ja rilatis al la esperantistoj pli suspekteme ol multaj aliaj orienteŭropaj landoj, laŭ diversaj kriterioj.

Rilato al Zamenhof[redakti]

(`・ω・´)

Mi ne dubas, ke Ludoviko Zamenhof loĝis en Moskvo dum 18791881 sdudante medicinon en universitato. Ĝis nuntempo restis nemulte da informo pri adresoj de Ludoviko Zamenhof en Moskvo. En 1929 en revuo La Nova Epoko aperis artikolo "Zamenhof en Moskvo" verkita de Nikolao Nekrasov, tie li rakontis pri kolektita de li informo. Laŭ informo trovita de Nikolao Zamenhof luis ĉambron en domo de Miklaŝevskij (li okupis ĉambron № 49). Esperantisto Ergard Budagjan esplorinte dokumentojn konkludis ke Zamenhof ekloĝis tie ne pli frue ol en 1881 post sia reveno el Varsovio[1]. Antaŭaj adresoj de Zamenhof ne estas ĝuste konataj.

En libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker la domo estis nomata unu el plej memorindaj lokoj[2]

Esperanto[redakti]

Jes, en Moskvo ekzistas Esperanto-Asocio kaj ankaŭ estas grupoj da esperantistoj, kiuj parolas la lingvon. Ekzistas ankaŭ renkontiĝoj kaj eventoj, kiuj estas organizataj por la esperantistoj en la urbo.

Ekonomio[redakti]

Riveretoj faras riveregojn.

Ni estas duoble fieraj, kiam ni pripensas ke direktoro de I. C. K. en Genevo ĵus informis nin jene: Novjorka instruisto gajnas pli monon ol moskva instruisto, sed en Moskvo li ne povas vivi kun tia salajro.

Kostoj[redakti]

Laŭ artikolo en la Weekly Herald, Moskvo estas ne nur "relative kosta", sed laŭdire la plej kosta urbo de la mondo, kiel ajn la statistikistoj tion ankaŭ definas.

Kulturo[redakti]

Moskva Instituto de Tempo estas loko ĉe strateto Sivcev Vraĵek.

En Moskva Instituto de Tempo oni laboras je kreaĵo de diversaj tipoj de tempomaŝinoj kaj proksimaj al ili aparatoj, ankaŭ esploras historio. Meze de eltrovaĵoj de la Instituto estas Epoko de Legendoj, malgranda tempa periodo inter tria kaj kvara periodoj de Glaciepoko, kiam reale ekzistis uloj, kiaj oni opiniis fikciaj: drakoj, grandeguloj, gnomoj, k.t.p. Uloj, alportitaj el Epoko de Legendoj, estis lokitaj en Rezervejo de Fabeloj, kie ili povas loĝi, ne antaŭtimante venon de Glaciepoko, ankaŭ amuzante knabojn.

Laboruloj de Moskva Instituto de Tempo:

059592.jpg
  • Akademiano Petrov – ĉefo de la Instituto, unu de inventistoj de tempomaŝino;
  • Riĉard Tempest;
  • Pirat Silver.

ankaŭ kunlaboras:

  • Arno Lagrange, specialisto en 20-a jarcento;
  • Ivan Sergeevic, specialisto en antikva historio;
  • profesoro Gogi, fakulo en 18-a jarcento;
  • Maria, specialisto en Palestinio;
  • roboto Verter, servisto, sekretario en akceptejo, poste estas aŭtoro de verkoj;

Transporto[redakti]

Ekzistas du kaŭzoj pro kiuj moskvaj ŝoforoj malŝatas trafik-inspektistojn: unue pro subkonscia subjektiveca psikologia maltoleremeco bazita sur sociaj superstiĉoj. Due ĉar ĉiuj t-inspektististoj estas kaprokanajloj.

Fervojoj[redakti]

Konsideru la frazon:

"Li akompanis min ĝis la fervoja stacio, kaj montris la trajnon al Moskvo".

Antaŭ "Moskvo" estas la prepozicio "al". Ĝi devas ion esprimi. Ĝi esprimas la direkton. En la frazo estas la verbo "montri", kiu nature implicas direkton kaj sin prezentas kiel kandidaton por la (erara) Interlingvao (li indikis la direkton al Moskvo -- aŭ eble Moskvo estis tio, al kio li montris la trajnon).

Taksioj[redakti]

Be1501.gif

Foje en Moskvo taksisto demandis kamparanon:
- Kiu estas filo de mia patrino sed ne mia frato?
- Tamen mi ne scias.
- Mi mem.
Kamparano revenis hejmen kaj rakontas la enigmon:
- Kiu estas filo de mia patrino sed ne mia frato?
- Ni ne scias.
- Moskva taksisto tamen!

Urbaj servoj[redakti]

2743 n.jpg

Rompiĝas vitro en la fenestro de la hejmo de moskvano. Li telefonas al la ŝtataj servoj por peti asistadon. "Ni sendos al Vi rebonigiston post 3 jaroj!" estas la respondo. La moskvano demandas: "Jes, sed... ĉu matene aŭ vespere?" "Kial Vi demandas tion?" La moskvano: "ĉar matene venos la tubisto......"

Entombigo ĉe Kremlo[redakti]

LA FARSO DAŬRAS

Bopatrino diras al Ivano:

-- Ivano, karega mia bofilo! Se mi mortos, entombigu min en la muro de Kremlo!
-- Sed panjo -- konsterniĝas Ivano --, tie oni entombigas nur gravulojn!

La bopatrino ne trankviliĝas, ŝi ĉiutage ripetas sian peton. Fine Ivano forkuras ne eltenante plu. Li revenas post du horoj kaj entuziasme komunikas al la bopatrino:

-- Nu! Mi aranĝis: vi estos entombigita en la muro de Kremlo. La entombigo okazos je la kvina horo hodiaǔ posttagmeze!

Vidindaĵoj[redakti]

Brjus-strateto (vido de Tverskaja); domo 21 videblas dekstre

Domo № 21 laŭ Brjus-strateto estas unu el malnovaj konstruaĵoj de Moskvo (Rusio), situas laŭ Brjus-strateto proksime al strato Tverskaja en centro de Moskvo. En eko de 19-a jarcento ĝin posedis filoj de grafo Gudoviĉ. Ĝis nun restis nur parto de granda konstruaĵo; nun ĝin okupas Ministerio pri edukado kaj scienco de Rusio.

Tie dum nelonga tempo loĝis kreinto de lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof estante studanto de Moskva Universitato kaj kelkaj aliaj vaste konataj homoj.

Moskva Geja Parado[redakti]

Internacia Gejparado en Moskvo 2011

La Moskva Geja Parado (ruse Московский Гей-Прайд, angle Moscow Gay Pride) estas manifestacio de lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Ĝi intencis okazi en majo ĉiujare ekde 2006 en la rusia ĉefurbo Moskvo, sed estis regule malpermesita de la Moskva registaro, estrita de urbestro Jurij Luĵkov ĝis 2010. La manifestacioj en 2006, 2007 kaj 2008 estis ĉiuj akompanitaj de homofobaj atakoj, kio estis evitita en 2009 per ŝanĝo de la loko de la manifestacio je la lasta minuto. La organizantoj de ĉiuj manifestacioj estis Nikolaj Alekseev kaj la rusia homrajta GLAT-projekto Gayrussia.ru. En junio 2012, moskvaj tribunaloj realigis centjaran malpermeson de defiladoj de gejoj.

Grava kaj rimarkinda aféro estas: Ni ne laciĝu! Ni laboru kaj esperu! Ni iru antaůen! Kaj ni venkos.

Bestoj[redakti]

3c8 s.jpg

Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.

Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: «Tio estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!»

Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, ŝi tuj ekkriis kolere: «Ho, tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo

Politiko[redakti]

Kiam la turo Ostankino ekbrulis, oni volis malŝalti la elektron al la turo por malhelpi la fajron. La vic-urbestro de Moskvo estis tie, sed ne volis decidi pri tio. Li vokis la urbestron, kiu ankau ne volis decidi. La urbestro vokis la prezidanton, kiu ja permesis ke oni malŝatu la elektron, sed tio estis post tri horoj da atentado.

Krimoj[redakti]

En Moskvo ne estas tro granda krimeco; ĝi ŝajnas granda kompare kun soveta periodo; sed nun vi povas tute trankvile vivi kaj labori tie.

La situacio en Moskvo iom rememorigas la novelon de la lamentinde forpasinta brita verkisto John Brunner, laŭnome "The Era of Mrs. Bedonebyasyoudid" (Esperante: "La epoko de s-ino Vinsamekielvi"), verkitan dum la epoko de la Vjetnamia Milito, en kiu kelkaj vjetnamaj, arabaj kaj aliaj "teroristoj" (efektive, veteranoj de diversaj usonaj militoj aŭ "intervenoj" tra la mondo) trovas la vojon al Novjorko kaj, okaze de la antaŭkristnaska tago, lanĉas amason da terorataketoj sur la stratoj de Novjorko, uzante metanon kaj armilojn, kiujn Usono ĉiutage uzadis en Vjetnamio (kaj aliaj intervenoj).

Notoj[redakti]

Ĉiuj Esperantistoj sendube rimarkis tuj, ke troviĝas en ĉi tiu bone dokumentita artikoleto kelkaj eraretoj.

  1. Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.
  2. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj.