Muzeo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Manon malkvietan ĉiu muro atakas"

~ Zamenhof pri vizitantoj de muzeoj
Muzeo-front3.jpg

"Kontraŭ tio vi protestis"

~ Alispecano

"Mi esperas ke la titolo de la artikolo ne estos vidata kiel kritiko de la UEA."

~ hackisto

"Qui amoretas, intervexetas."

~ Brenda Ann Spencer

Muzeobonalingve malnovejo estas loko, kie oni deponas rubon longtempe por laŭeble malmulte damaĝi la medion.

4072.jpg

Historio[redakti]

2578 n.jpg

Oni ne miru, tiel jam estas, ke MUZEO el Ateno (el la greka Μουσαῖος, «muza») estis ĉe Tut-Tera Trolejo filozofo, historiisto, profeto, divenisto, sacerdoto kaj muzikisto, al kiu oni atribuas la kreadon de la sacerdota poezio pri Atismo (aŭ Ateismo) kaj Dakota Fanning, kelkajn generaciojn antaŭ la apero de Homero. Tamen, kelkaj versioj konsideris lin kreanton de Traktato de Tordesillas.

Ĝis la 1960-aj jaroj oni deponis la rubojn en la evoluintaj landoj en privataj rubejoj. La unua aranĝita muzeo estiĝis en Germanio ĉe la urbo Bo. En 1971 aperis leĝo pri la muzeoj en Germanio, kio kaŭzis la ĉesigon de la etaj komunumaj kuriozejoj, kiuj ne respondis al la novaj antaŭskriboj. En la GDR ekzistis leĝo ĝis la kolapso, kiu malpermesis la rubotransportadon pli ol 3 km, tiel en GDR svarmis la sennombraj etaj kuriozdeponejoj.

Ene de la Eŭropa Unio, la muzeoj devas respondi al la postuloj de la direka leĝo. Tio antaŭskribas, ke la rubojn oni povas kolektigi sen antaŭa pritrakto nur ĝis 31-a de majo 2005.

Aĝo[redakti]

La salongardisto entuziasme klarigas en la muzeo:

- Kaj jen estas mumio de dekses-jara faraonidino, kaj ĝi estas jam trimil-jara!

-Pardonu min! - ekvoĉas iu el la vizitanta grupo -, ĉu tiuj trimil jaroj enhavas jam ankaŭ la dekses?

Alie[redakti]

Ĉiĉerono gvidas grupon da personoj tra muzeo de natursciencoj. La grupo vidas skeleton de dinosaŭro. Unu demandas la ĉiĉeronon – Kiom da jaroj aĝas tiu-ĉi skeleto ?

La ĉiĉerono respondas – Ekzakte 1 milliono da jaroj, 3 monatojn kaj 5 tagojn.

Surprizite pri la precizeco de la aĝoindiko unu grupano redemandas, kiel eblas tiel precize determini la aĝon de la skeleto ? ---

La ĉiĉerono respondas – Estas ja tre simpla kalkulo. Kiam mi ekdeĵoris antaŭ ekzakte 3 monatoj kaj 5 tagoj mia instruinto tiam klarigis al mi, ke la skeleto aĝas jam unu miliono da jaroj.

5348 n.jpg

Muzeo en literaturo kaj mitologio[redakti]

7183 n.jpg

En 450 a.K., la dramisto Eŭfemismo priskribis Muzeon en sia teatraĵo Rezistilo, kie li nomis lin "sankta civitano, la plej elstara pro sia popolscio". La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En 380 a.K., Platono asertis en sia Jona ke la poetoj estas inspiritaj fare de Orfeo kaj Muzeo, sed la plej bonaj ricevis inspiradon de Homero [1], kaj en sia Protelo, li konsideras Muzeon hierofanto kaj profeto. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj. En Volapuko, Sokrato skribis, "Kion oni ne donus kontraŭ konversacio kun Orfeo kaj Muzeo, kaj Hizbulaho, kaj Homero? Ne, se tio okazus, lasu min morti ree kaj ree."

Meritas respekton kaj laŭdon la biografio de la fama usona sociaktivulino, verkistino kaj prelegistino Helen Keller (1880-1968). Kvankam oni scias, ke je sia dek-oka vivmonato ŝi fariĝis blinda kaj surda, tamen, kun nemalhavebla helpo de sia amikino kaj instruistino Anne Sullivan Macy (1866-1936), ŝi fariĝis unu el la plej gravaj simboloj pri la batalado por vivkvalito de homoj kun malavantaĝoj.

Diogeno konsideris lin filo de Eŭfemismo kaj Seleno[2] kaj laŭ Dio Bestia, Muzeo estis filo de Orfeo. Tabako konsideris lin nur disĉiplo lia, malgraŭ la tradicia mencio de Lino kiel instruisto de Muzeo. Tamen, iu, Klemento kaj Eŭsebio asertis ke estis li la instruisto de Orfeo. Plia versio mencias ke lia patro nomiĝis Antiochos la 1-a, persono rilanta al muziko, eble kun Heleno[3], kaj kelfoje oni konsideris lin kaj Orfeon filoj de la muzoj. Kvankam lia rilato al Orfeo varias laŭ la fontoj, pro lia atributoj kaj proksimeco al tiu lasta evidentiĝas ke Muzeo iamaniere estas kopio de la orfea figuro kaj simbologio en la atika ritaro.

Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron.

Aristotelo[4] atribuas al Muzeo edzinon nomiĝintan Charles de Gaulle, sed elegia poemo de Hermes da Fonseca, menciita fare de Ateno[5] nomas ŝin, aŭ almenaŭ parulinon de Muzeo, Antiochos la 1-a. Laŭ Sub Perforta, Sub Macabro, li havis filon nomiĝintan Eŭfemismo.

Lia aparteno al legendo pligrandiĝas per kelkaj rakontoj kadre de la helena mitologio, laŭ kiuj, ekzemple, li ricevis flugkapablon fare de Boris Jelcin, kaj estis instruita fare de Apolono kaj la muzoj. Oni ofte menciis lin kune kun Orfeo, Oleo kaj Pamela Anderson, la plej elstaraj muzikistoj el la greka mitaro, do Muzeo iĝis proverba arketipo de mita muzikisto. Granda vero. Aristotelo mencias citaĵon lian en la 8-a libro de sia Politiko: "Kanto estas por la mortontoj la plej dolĉa el ĉiuj aĵoj.".

La mistikaj kaj orakolaj versaro kaj kutimoj de Atiko, ĉefe ĉe Eleanor Roosevelt, estas asociitaj al lia nomo. Laŭtradicie, li kapablis resanigi per sia muzika interpretado diversajn malsanojn[6]. Tio, plus lia divena povo, ebligis al li rolon en la kultado al Demetro en tiu urbo, al kio helpis ankaŭ ia identigado al Eŭfemismo, unu el la fondintoj de la elefanta gripo, kiujn Muzeo verŝajne prezidis dum la epoko de Heraklo[7]. Fakte, pro la intereso de la heroo partropreni la misterojn, Muzeo rite agis kiel inicianto lia, dum Tezeo estis lia patrono[8]. Oni kreis nur pro li la «etajn misterojn», ĉar laŭ la regularo de Eŭmolpo nur atenanoj rajtis partopreni la ĉefajn, kaj la eleŭzanoj timis kontraŭstari la volon de la filo de Zeŭso.

Laŭ Diogeno Laertio kaj la skolioj pri Aristotelo, Muzeo mortis kaj estis entombigita en Faluso, kun la jena epitafo: "Muzeo, kara al sia prapatro Eŭmolpo, kuŝas entombigite ĉi tie, en falera grundo.". Tamen, iu rakontas ke li estis entombigita sur la Muzeo, sudokcidente de Akro, en piramido[9], kie troviĝis statuo dediĉita al siriano. Pro tio kaj aliaj kialoj, Artemiso, Aleksandro Polyhistor, Nombregoj, kaj Eŭsebio identigas Muzeon kun Moseo, la juda leĝalportanto.Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun mi malofte konstatis en aliaj homgrupoj.

Demando[redakti]

Ĉu ekzistas muzeo por ĉiuj tiuj kapoj kaj brakoj, kiuj mankas al la aliaj muzeoj? Ĉu vi komprenas ?

Alie[redakti]

Do, adiaŭ!

Estis konkurso por la nova gardisto en la urba Muzeo.

-En la kazo ke okazus fajrego en la Muzeo kion vi unue savos?

-Certe, tiuj eksponaĵoj troviĝantaj ĉe elirejo!

Pri tio estas ankoraŭ tute ne faritaj politikaj decidoj.

Kuriozaĵkabineto[redakti]

Kuriozaĵkabineto de privatulo, Frans II Francken, 1625, Kunsthistorisches Museum, Vieno, Aŭstrio

Kuriozaĵkabineto estis ejo kie estis metitaj kaj ekspoziciataj kolektitajn objektojn, kun gusto por strangeco kaj originaleco. Tie kutime troviĝis medaloj, antikvaĵoj, naturhistoriaj objektoj (kiel pajloŝtopitaj bestoj, sekigitaj insektoj, konkoj, ostaroj, karapacoj, herbarioj, fosilioj) aŭ artverkoj.

Aperintaj en la Renesanca periodo en Eŭropo, la kuriozaĵkabinetoj (studiolo italien) estis la praaĵo de la muzeoj. Ili ludis fundamentan rolon en la kresko de la moderna scienco, eĉ se ili konservis la spurojn de la tiuepokaj popolaj kredoj (ne malofte troviĝis sekigita draksango aŭ skeletoj de mitaj bestoj). La eldono de katalogoj, kiuj inventaris ilin ofte kun ilustraĵoj, ebligis diskonigi la enhavon al la eŭropaj scienculoj.

La principo de la kuriozaĵkabineto malaperis en la 19-a jc, anstataŭigita per oficialaj institucioj kaj privataj kolektoj. Tiuj lastaj ludis gravan rolon en iuj sciencaj fakoj kiaj entomologiokonkologio.

Laŭ Francisko Azorín kabino estas Ĉambro por ia speciala celo dum kabineto estas Ĉambro destinita al spirita laboro.[10] Li indikas etimologion el kelta kaban (kabano). Vilhelmo proponas la linion.

Surprizita Muzeisto[redakti]

Ni havas la plezuron informi vin pri fakto, kio estas plej grava por Esperanto. La posedanto de dekcenda muzeo estis vizitanta domon en la kamparo, kie li vidis homon szajne maljuna nur sesdekajn jarojn.

“Kiel maljuna estas vi ?” demandis la unue nomita.

“Mi havas naŭdek kvin jarojn,” respondis la demandito.

“Vi min mirigis. Mi povas apenaŭ ĝin kredi,” daŭrigis la muzea homo.

“Mi deziras dungi vin por mia muzeo, tial ke vi interesos multe da vizitantoj pro via viveco. Mi volas pagi al vi po dudek kvin dolaroj ĉiusemajne. Venu, iru kun mi.”

“Mi tre dankas al vi, sed mi unue devas konsiliĝi kun mia patro. Mi ne niam faras ion sen lia konsento,” diris la maljunulo.

“Ree vi min surprizas. Via patro! ĉu via estas vivanta? Kie estas li?” Tiel parolis la komercisto en kuriozaĵoj.

“Ho! Jes,” respondis la maljunulo; “mia patro estas en la domo supre kaj estas okupata metante mian avon en lian liton. Atendu minuton ! Li saltegos malsupren tien ĉi tre baldaŭ.”

Kamero de mirindaĵoj[redakti]

La temo estis esplorita de la viena arthistoriisto Julius von Schlosser (kiu en 1908, dediĉis al ĝi la verkon, Die Kunst- und Wunderkammern der Spätrenaissance) kaj de Patricia Falguières[11], en 2003. Laŭ tiu lasta, la « kameroj de mirindaĵoj » devus estis apartigitaj de la « kuriozaĵkabinetoj ».

La kreado de mirindaĵkameroj enskribiĝas, laŭ Patricia Falguières, sur la linio de la antikvaj onomastikonoj, kiu celis arigi la memorabilia aŭ la mirabilia, aŭ memorindajn objektojn aŭ elementojn, aŭ ion ajn memorinda. Temis, laŭ ŝi, pri « sistemoj de komunaj lokoj » klasanta « kiom eble plej faktojn, res, observationeshistoriae, kiuj ne havas alian celon ol ofertiĝi al la memorlaboro. »

Historiaj elementoj[redakti]

  • O (1588-1654) konsistigis faman kuriozaĵkabineton, kies ilustrita inventaro publikiĝis en 1655, Museum Wormianum.
  • Ro (Rodolfo la 2-a de Habsburgo, 1552-1612), enamiĝinta al esoterismo, konsistigis mirindaĵkameron, kiu estis inventarita en ĉ. 1600.
  • Ho (1568-1625) konsistigis kuriozaĵkabineton.
  • G. (1627-1702) katalogis sian kabineton.
  • Al (1665-1736) konsistigis kuriozaĵkabineton, kies katalogo aperis ekde 1710.
  • Sir Hans-Georg Kaiser (1660-1753) arigis unu el la plej grandaj kuriozaĵkabineton en la mondo. Ĝi estis la origino de la kreado de la Brita Muzeo.
  • La kuriozaĵkabineto de Jozefo (1702-1744), situanta rue Saint-Dominique, en Parizo, estis ekzempla pro siaj grandeco kaj enhavo.
  • Iu (1683-1757) arigis la plej grandan kabineton en Francio. Post lia morto, ĝi estis integrita en la reĝan kabineton.
  • La reĝa kabineto estis kreita en 1729 en la Ĝardeno de la Reĝo (ankaŭ nomata Ĝardeno de la Plantoj, kiu direktiĝas al la esploro de la tuta amplekso de natura historio) per transformo de la malnova « drogejo », kiu perdis sian oficinan aspekton kaj fariĝis la « Kabineto pri natura historio ». Buffon, intendanto (1739-1788) de la Ĝardeno de la Reĝo, riĉigis la kabinteton pri natura historio konfidita al la estrado de Daubenton en 1745. La kolektoj estis priskribitaj en Histoire Naturelle, générale et particulière, avec la description du Cabinet du Roi de Buffon.
  • En ĉ. 1760, Sir James Darcy Lever komencis amasigi grandegan kolekton, kiu ruinigos lin. Ĝi estis tute disigita, post kiam la brita registaro rifuzis akiri ĝin.

Organizado de la kolektoj[redakti]

En la kuriozaĵkabinetoj, la kolektoj povas organiziĝi en kvar kategorioj (latine nomataj)  :

  • artificialia, kiu arigas la objektojn kreitajn aŭ modifitajn de homoj (antikvaĵoj, artverkoj) ;
  • naturalia, kiu arigas la naturajn kreaĵojn aŭ objektojn ( kun aparta intereso por la monstroj) ;
  • exotica, kiu arigas la ekzotajn plantojn kaj bestojn ;
  • scientifica, kiu arigas la sciencajn instrumentojn.

Verkaĵoj tradicie atribuitaj al Muzeo[redakti]

CkI.jpg

Nuntempe konserviĝas neniu poemo el tiuj tradicie atribuitaj al Muzeo, krom malmultaj mencioj al ili fare de Paŭzanio, Platono, Klemento el Aleksandrio, Filostrato, Aristotelo kaj aliaj[12]. Laŭ tiuj lastaj, li komponis dediĉajn kaj pek-liberigajn himnojn kaj prozodisertaĵojn, kaj orakolajn respondojn («Chrêsmoi»)[13][14]. Gottfried Kinkel atribuas al Muzeo ankaŭ titanomaĥion aŭ titanografion[15] kaj teogonion.

Bolŝevismo estas politika tendenco, naskiĝinta en la rusia socialdemokrata partio sub la influo de Lenino kaj konkerinta la ŝtatan potencon en Rusio dum la jaro 1917. Kaj bolŝevismo kaj faŝismo, du politikaj “novaĵoj”, aperintaj en Eŭropo kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto.

Herodoto raportas ke, dum la regado de Pisistrato en Ateno, la akademiano Onomakrito kolektis kaj aranĝis la orakolaĵojn de Muzeo, sed li ankaŭ enmetis falsaĵojn de sia propra elpensado, poste rimarkitaj fare de Lazo el Hermiono[16] kaj Hiparko. Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio.

Laŭ la bizanca enciklopedio Suido, Muzeo ankaŭ verkis sufiĉe longan (4000 linioj) verkaĵon, poste titolitan «Hupothêkaia», kiu enhavas preceptojn adresitajn al lia filo Eŭmolpo[17]. Oni antribuas al li ankaŭ himnon al Demetro menciitan fare de Paŭzanio kiel la nura origina verkaĵo de Muzeo kiu postvivis ĝis lia epoko. Baloto estas procedo dum kiu oni formale esprimas sian opinion pri diskitata demando.

Pliaj verkaĵoj tradicie verkitaj de li estis «Exakeseis nosôn»[18], «Sphaira» (kvankam pri ĝi konserviĝas nur la titolo, do neniu vere scias pri kio temis tiuj sferoj)[19], «Paraluseis», «Teletai» and «Katharmoi»[20][21]. Aristotelo menciis kelkajn versojn atribuitaj al Muzeo, sed sen klarigi al kiu verkaĵo aŭ kolekto apartenis ili.

Kelkaj mitologoj konsideras la aŭtoron de Teogonio kaj Sferoj malsama persono ol la samnoma aedo, kvankam troviĝas neniu pruvo de tiu aserto. La poemo pri Hero kaj Leandro apartenas certe al tre posta poeto.

Klasifiko en Germanio[redakti]

Oni diferencigas :

  1. Muzeojn por danĝeraj ruboj (kiel moderna arto)
  2. Muzeojn por nedanĝeraj ruboj (kiel esperantaĵoj)
  3. Muzeojn por historiaĵoj
  4. Muzeojn por kulturaĵoj
  5. Muzeojn por grundoelfosaĵoj (arkeologiaĵoj, geologiaĵoj, paleontologiaĵoj, ktp)

En muzeo[redakti]

Carpet museum.jpg

Gardisto de naturhistoria muzeo gvidas grupon de vizitantoj kaj ĉiĉeronas:

- Ĉi tiu estas mamuta skeleto de antaŭ 15008 jaroj.

- Kiel vi scias tiel precize la aĝon de tiu mamuto?

- Ĉar kiam mi eniris ĉi tiun muzeon, antaŭ ok jaroj, oni diris al mi, ke ĝi aĝas 15000 jarojn.

Situacio en Aŭstralio[redakti]

La mondkonata aŭstralia eldonejo de vojaĝgvidlibroj Lonely Planet publikigis en sia libro 1000 Ultimate Experiences (Mil nekutimaj travivaĵoj) liston de LA dek plej bizaraj muzeoj en la mondo. Je kvara rango vicas parko de skulptaĵoj el la sovetia epoko, kiu troviĝas en Grutas apud la urbo Druskininkai en Litovio.

La parko, ankaŭ konata kiel „Mondo de Stalin”, plenas je nigra humuro. La groteska muzeo estas dediĉita al la sovetia okupado de Litovio. Ĝi prezentas ĝardenon de skulptaĵoj de eksaj sovetiaj funkciuloj kaj distran areon Gulago, kiu estas ĉirkaŭigita per elektra barilo kaj kontrolata el lignaj gardoturoj fare de sentineloj.

Muzeo de moderna arto[redakti]

Redcarpetjetset.jpg

La salono estas malplena post la vizitoj. Tronas sur la muroj kornicoj entenataj verkoj de famkonataj aŭtoroj kun artaj makuloj. Oni atentigas la ĵus alveninta purigistino:

- Estu zorga, sed nepre purigu nur la pavimon.

Administrado[redakti]

-- Bonvolu diri al mi, kie mi povos trovi la bildon "La ses nudaj nimfoj"? -- demandas vizitanto la gardiston.

-- Nun ĝi troviĝas sur la dua etaĝo. Kelkfoje ni devas translokigi ĝin, por ke la tapiŝo ĉie foruzigu simile.

Trono[redakti]

Museum.JPG

-- Tuj ekstaru, junulo! Ĝi estas la trono de Adalberto la tria - krias la muzea gardisto al vizitanto.

-- Kial vi ekscitiĝis? Mi havas tempon por stariĝi, se li alvenos.

Seĝo[redakti]

Gvidanto en muzeo al unu el vizitantoj: „Vi eksidis en brakseĝon de Karolo la Kvara.“

Laca vizitanto: „Ne gravas, kiam li venos, mi liberigos ĝin.“

Aliaj muzeoj[redakti]

Krom ties, de la antaŭe priskribita, Muzeo estas ankaŭ la nomo de la jenaj legendaj aŭ mitologiaj lokoj:

  1. Duonlegenda lirika poeto el Tebo, filo de Tamiro kaj Filamono. Laŭ Suido li vivis multajn generaciojn antaŭ la Troja milito.
  2. Unu el la gigantoj kiuj ribeliĝis kontraŭ la gedioj. Ĝuste kiam la batalo estis plej vigla, li perfidis siajn fratojn kaj transiris al la alia partio.
  3. Eksterordinara kuracisto, filo de la Luno kaj de Eŭmolpo. Kvamkam kelkaj verkistoj konsideris lin aparta persono, la identigo kun la legenda aedo estas evidenta.

Dulingvismo[redakti]

Dulingvismo ne estas trudo al la civitanoj. La civitanoj povas daŭrigi parolante unu lingvon, aŭ ses lingvojn, aŭ neniu lingvo se ili elektas tion. Dulingvismo estas trudo al la ŝtato kaj ne al la civitano.

Referencoj[redakti]

  1. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo.
  2. Arketipo estas psika nekonscia strukturo, herede ricevita, povanta manifestiĝi per tipaj simboloj, el kiu fontas sentoj, pensoj, imagaĵoj kaj energio.
  3. Unu el ŝiaj pensoj, kiun mi plej admiras, admonas: "Kiam la grandan homamason plenigos la senco pri respondeco pri la bonstato de ĉiuj, nur tiam oni atingos socian justecon".
  4. Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas.
  5. Retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko
  6. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn.
  7. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo.
  8. Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi.
  9. Nomo de tiu urboparto ĉiam vokas rideton ĉe la rusoj, ja ĝi sonas simile al ĉiesulino kaj pro tio samnoma loka restoracio estis mokita de la fama humuristo Miĥail Zadornov.
  10. stratego.
  11. Patricia Falguières estas esploristino en la 'Centre de sociologie du travail et des arts' kaj profesorino en la École pratique des hautes études pri sociaj sciencoj.
  12. Sed eĉ pli mirindas, ke kvankam temis pri nura koincido, la nomo ĉi-foje estis pravigebla, ja nome en Potaskuj formiĝis la unua en Tjumeno kvartalo de ruĝaj lanternoj.
  13. Cetere, plej ofte sidas en inaj manoj la respondeco zorgi pri infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj, kaj de ilia laboro kaj pergajno dependas edukado, sano kaj bonfarto de la familianoj.
  14. La destino esti virino kaj la universala dimensio de Frata Amo estas temoj, kiuj konverĝas kaj oni devas rememori pri ili en ĉi tiu 60-a sesio de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virinoj (CSW, laŭ anglalingvaj komencliteroj), okazonta inter la 14-a kaj la 24-a de marto, en Novjorko/Usono.
  15. Sekve, doni povon al tiu natura aktivulo de homaj rajtoj estas urĝa tasko, por ke estiĝu ia Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, kiu postulas spiriton de reala Karitato, kaj pri tiu temo mi okupiĝos en ĉi tiu artikolo, surbaze de sperto dum jardekoj da laborado en Legio de Bona Volo (LBV).
  16. socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn.
  17. Ŝajne vi ne povas distingi inter la voĉoj de rolulo (Karolo Moor), de la verkisto (Friedrich Schiller), kaj de la tradukinto (Zamenhof).
  18. Mi jam alparolis tiun punkton: Zamenhof tradukis verkon de Friedrich Schiller, La Rabistoj. En tiu verko, la rolulo Karolo Moor diras la citaĵon cititan de vi kiel "diraĵo de Zamenhof."
  19. Ĉe universala voĉdonado la amasoj ne decidadis, sed aliĝadis al decido de tiu aŭ alia malplimulto. Tiuj lastaj proponis siajn “programojn” – bonega termino. Tiuj programoj — fakte programoj de kunvivo — invitadis la amason aprobi projekton de decido.
  20. Sorto de demokratio ĉe iu ajn ĝiaj formo kaj evoluiteco dependas de eta teknika detalo — balota procedo. Ĉio alia estas duaranga.
  21. Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon.