Oceano

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
365'.jpg

"Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Aliflanke ni estas nur guto en marego (anstatau' oceano)"

~ Renato Corsetti pri bonalingvismo

" Manuo lavas manuo"

~ idisto

""Det indiske hav" (la Hinda Oceano), kiun oni nun tamen preferas nomi "Indiahavet""

~ Otto Prytz pri Hinda Oceano

"Ĉiu el la ĉefaj partoj de la mondoceano"

~ ReVo pri Oceano

" Peza celo postrestus ĉirkaŭ horo en enprofundigi ĉirkaŭ 10 Km. En la plej profunda parto de la oceano"

~ aŭtomata tradukilo pri io rilate al Oceano
Blue flip flops on a beach.jpg


Sube vi, ho akuzativulo, povos trovi pensojn pri virinoj, amo ktp, kiuj eble ŝokos vin. Sed ne rapidu juĝi kaj alglui etikedojn. Oni ja rajtas libere pensi kaj paroli, ĉu ne?


Oceano estas marego en la bonalingvo. Maro (je la barbo de Bofronto!) estas granda aro da akvo tro sala, sekve, en la pli bona lingvo oni diru "grandatrosalakvaron" por maro kaj "grandatrosalakvarego" anstataŭ "Oceno", ĉar ĉinoj tute ne povas kompreni nin alie. Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

Amoceano[redakti]

Oceano de amo.

Mi komprenas vin frate kaj perfekte, kaj mi estas certa ke je la komenco estis malsimpla afero, sed intertempe amoceano estas natura unuiĝo de amgutoj. Sed kion vi konkludas el la tuta afero ?

Nerdaĵo[redakti]

Laŭ nia informinto, la plej profunda loko de ĉiuj oceanoj de la mondo troviĝas en la Foso de la Marianoj, en la Pacifiko, kaj ĝi havas profundon de 10 924 m.

Kial ĉiuj esperantistaj grupoj belgaj ne sekvus tiun ekzemplon? Jen la temo de la proksima oratora konkurso por niaj gejunuloj.

Ekspliko[redakti]

Kion ĉi tiu anaso faras tie ĉi? Ĉu iu komprenas?

Tre interesa sekve estas studado de aplikado de la modernaj metodoj de reklamo al Esperanto ; kaj tiu studado apartenas al la programo de nia Asocio, ĉar reklamado nun fariĝas tre grava teknika fako en ĉiuj landoj. Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato (nu, kaj?).

Literaturo[redakti]

  • Trans la Fabeloceano. Novelo originale varkitaj de F. Szilágyi, 1931, I36 p. „Fabeloj modernecaj, por maturuloj, kie klasika porinfana formo servas al nuntempaj temoj kaj aludoj, kie delikata ironio miksiĝas kun spicita spriteco. Stilo mirinde fleksebla.“ (G. S. E, 1932 p. 165.)