Orko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
30aa.jpg

"Li estas la Sara Palin de nia forumo."

~ Usonano pri orko

"Via nivelo estas tro infaneca kaj mi ege malŝatas reagi je tio."

~ Orko pri la supra diraĵo


Ni deziras al vi bonan legadon!

Orko estas ano de malica specio de sovaĝulo. Ili estis breditaj el kaptitaj elfoj. Ilia karaktero ne estas nepre malica, sed ili estas vole-nevole servantoj de la malbono.

Orkoj malbone eltenas plenan sunlumon kaj tial aktivas precipe dum nokto.

Urugvajo estas tribo da tre fortaj orkoj, kiuj ankaŭ pli bone eltenas sunlumon, tamen ne ŝatas ĝin. Ili kutime servas kiel batalistoj.

Multaj fantastaj noveloj kaj ludoj transprenis la orkan specion, kun pli aŭ malpli grandaj modifoj. Preskaŭ ĉiam tiaj orkoj estas servantoj de la malbono.

Etimologio[redakti]

Oni krias, ke Orko iel rilatas al infero. Kredeble tiu vorto deriviĝas de la romia dio de la infero, Orko.

Estro[redakti]

Estro de orkoj estas orkestro.