Parenco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
0334 n.jpg

"Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj"

~ Zamenhof pri parencoj

"Tion mi eĉ ne ignoras"

~ filozofo pri la supra diraĵo

"Комментарии, отзывы и оценки к Neciklopedio.org"

~ Ruso pri komentoj en Neciklopedio

"Miaj parencoj estas malkleraj, stultaj, maldiligentaj kaj senlaboraj"

~ Tatoeba

"tennuSwI' ghaH vavwI' loDnIe'."

~ Klingono pri parenco

Karaj kanibaloj,

Parenco estas iu ajn, kiu aperas en la suba tabelo:

Parenctabelo[redakti]

prageavoj

          ↑                                   ↑               ↑                         ↑ 
         avo                                 avino           avo                     avino 
        pastra                               pastra         patrina                 patrina
           |___________________________________|             |________________________|
            |         |                        |                   |         |        |
          onklo    onklino                pastro          patrino  onklo    onklino 
          pastra     pastra                    |                   |      patrina   patrina
           _|_____                   __________|___________________|________________
          |       |                |                |                               |
       Gejkuzoj Fikuzino       frato        persono ∞ aliseksa partnero      fratino 
                              _____|____           _________|_________           ____|_____ 
                             |          |         |                   |         |          |
                           nevo     nevino      filo          filino     nevo     nevino 
                          frata     frata         |                   |       fratina   fratina
                                      ____________|_                 _|____________
                                     |              |               |              |
                                   nepo          nepino           nepo          nepino 
                                     ↓              ↓               ↓              ↓

                                                      pragenepoj

Ĉiuj ili estas tre eviteblaj homoj.

Incesto estas seksumado kun familianoparenco, kiel partnero aperis en la supra tabelo, seksumado kun edzo, edzino, fianĉo, fianĉino aŭ eĉ koramik(in)o estas incesto!

Falsa Parenco[redakti]

Al sinjoro Louis Bastien, prezidanto de IEL,

Välot reidedas sökon, e pamobos, das vöds Volapükik pareidons laodiko.

Estas tre grave memori, ke _parenceco_ neniel rilatas al _simileco_ filoj povas esti tre malsimilaj al siaj patroj (vidu artikolon adulto).

"Falsa parenco" estas vorto kiu havas similajn formon kaj signifon, sed ne devenas el la sama vorto (ekzemple "donna" en la Itala kaj "onna" en la Japana kiuj ambaŭ signifas virinon).

Parenceco estas nur historia fakto.

Seksneŭtraleco[redakti]

Tradicie en Esperanto parencovortoj kiel patro, patrino, avo, avino, nepo, nepino, fianĉo, fianĉino ktp indikas la sekson de la priparolata persono. Por tiaj parencorilatoj ne ekzistas tradiciaj esprimoj, kiuj estas seksneŭtralaj, do kiuj ne indikas la sekson de la priparolata persono. Notu, ke la formoj kun ge-, ekzemple gepatroj, geavoj, genepoj kaj gefianĉoj, estas tradicie uzataj nur por grupo de miksita aŭ nekonata seksa konsisto, do nek por unuopa persono nek por grupo de konata unuseksa konsisto.

Geamikoj[redakti]

Dum la pasintaj jaroj kreskis la kvanto de publikaj opiniesprimoj de esperantistoj, kiuj sentas bezonon por seksneŭtralaj parenco-esprimoj, interalie ĉar sekso en la nuntempa socio estas malpli grava kategorio ol antaŭe kaj sekve pli ofte nemenciinda, kaj krome ĉar la tradiciaj seks-indikaj esprimoj ne estas aplikeblaj al neduumaj personoj. Aperis diversaj proponoj por specifaj esprimoj por esprimi parenco-rilatojn en seksneŭtrala maniero. Lige al tio ankaŭ vigliĝis la esperantologia diskuto pri tio, kiuj el tiuj proponoj estas preferindaj aŭ almenaŭ akcepteblaj laŭ esperantologiaj kriterioj kiel komunika klareco kaj konformeco kun la Fundamento, kun la jama lingvouzo kaj kun la ĝenerala lingva sistemo.

Sajnas, ke entute ekzistas dek proponoj por tio, kiel oni povus en sistemeca maniero enkonduki seksneŭtralajn parencovortojn en Esperanton.


  1. Neŭtraligo-sistemo: Uzado de la tradiciaj sen-afiksaj formoj kiel “patro”, “avo”, “nepo” kaj “fianĉo” kun seks-neŭtrala interpreto
  2. Pruntvorto-sistemo: Uzado de novaj seksneŭtralaj parencrilataj radikoj bazitaj je seksneŭtrale aŭ ambaŭsekse uzeblaj radikoj el aliaj lingvoj, ekzemple “parento” por “patr(in)o”, “avuo” por “av(in)o”, “nepoto” por “nep(in)o” kaj “fianceo” por “fianc(in)o”
  3. J-sistemo: Uzado de novaj seksneŭtralaj parencrilataj radikoj formitaj per modifado de la tradiciaj virseksaj radikoj per aldono de “j” post la unua vokalo (kaj eventuala ŝanĝo de tiu vokalo de “i” al “e”), ekzemple “pajtro” por “patr(in)o”, “ajvo” por “av(in)o”, “nejpo” por “nep(in)o” kaj “fejanĉo” por “fianĉ(in)o”
  4. Kunmetosistemo: Uzado de sekse neŭtralaj parencovortoj kreitaj per kunmetado de malmultaj afiksecaj elementoj por la plej bazaj parencorilatoj, ekzemple “abo” por “patr(in)o”, “ababo” por “av(in)o” kaj “idido” por “nep(in)o”
  5. Ge-sistemo: Uzado de la prefikso “ge-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “gepatro” por “patr(in)o”, “geavo” por “av(in)o”, “genepo” por “nep(in)o” kaj “gefianĉo” por “fianĉ(in)o”
  6. Ri-sistemo: Prefikseca uzado de “ri-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “ripatro” por “patr(in)o”, “riavo” por “av(in)o”, “rinepo” por “nep(in)o” kaj “rifianĉo” por “fianĉ(in)o”
  7. Ul-sistemo: Uzado de la sufikso “-ul-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “patrulo” por “patr(in)o”, “avulo” por “av(in)o”, “nepulo” por “nep(in)o” kaj “fianĉulo” por “fianĉ(in)o”
  8. Um-sistemo: Uzado de la sufikso “-um-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “patrumo” por “patr(in)o”, “avumo” por “av(in)o”, “nepumo” por “nep(in)o” kaj “fianĉumo” por “fianĉ(in)o”
  9. Go-sistemo: Uzado de la prefikso “go-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “gopatro” por “patr(in)o”, “goavo” por “av(in)o”, “gonepo” por “nep(in)o” kaj “gofianĉo” por “fianĉ(in)o”
  10. E-sistemo: Uzado de la sufikso “-e-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “patreo” por “patr(in)o”, “aveo” por “av(in)o”, “nepeo” por “nep(in)o” kaj “fianĉeo” por “fianĉ(in)o”

Grava parenco[redakti]

Tri infanoj priparolas pri siaj parencoj por scii, kiu havas la plej influhavan parencon.

- Mia onklo estas pastro, diras la unua. - li estas tiel bona, ke ĉiuj nomas lin sanktulo.
- Tio estas nenio, defias la dua. - Mia onklo estas episkopo. Li estas tiel bona, ke oni diras, ke li iĝos papo.
- Ankoraŭ tio estas nenio, - diras la tria. - Mia onklo havas tiel grandan kacon, ke kiam oni ekvidas ĝin diras: "Ho, mia Dio!".

Tre interesa sekve estas studado de aplikado de la modernaj metodoj de reklamo al Esperanto ; kaj tiu studado apartenas al la programo de nia Asocio, ĉar reklamado nun fariĝas tre grava teknika fako en ĉiuj landoj.

Onklo[redakti]

La onklo de la Báb estis mirigita, aŭdinte ke la Promesito de Islamo estis sia propra nevo. Kiam li aŭdis, ke tio estis la sama protesto de la onklo de la profeto de Islamo, li maltrankviliĝis kaj decidis traesplori la aferon. La demandoj, kiujn li sendis, rilatis al la pruvoj de la apero de la promesito.

Oni povus malesperi !

Okazaĵo[redakti]

_Kio okazis al avino, kiam ŝi mortis avo?
_Ŝi silentiĝis.