Informadiko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Programo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1329983774683.jpg

"Min ne petas pri programo,
aŭ pro mono, aŭ pro amo.
Mi ne estas komputisto;
estas mi esperantisto."

~ Julio Bagio

"Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas"

~ Zamenhof, kiu ne sciis tion, kio estas 'programisto'
Ordinara studento de informadiko

"Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. "

~ Zamenhof, kiu ne sciis, kio estas "informadiko"

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

Informadiko (bonalingve kalkulila scio) estas la scienco de komputiloj. Ĝi estas tre grava fako, ĉar sen komputiloj, vi estus leganta Neciklopedion forme de libro, kion vi eble tralegus kaj eĉ ĝuus kun via edzino kaj familio, anstataŭ malprofunde kaj sole legi ĝin antaŭ masturbado.

Multaj parolantoj de Esperanto estas informadikistoj, sed oni nur malfacile povas spekulacii kial. Tial en la interreto ekzistas almenaŭ du plenaj vortaroj da komputilaj vortoj en Esperanto.

Historio[redakti]

La unua nerdo, Zoroastro, fondis Informadikon la 1-an de Januaro 1980. La unua informo estis dubita sistemo de bono (1) kaj malbono (0).

WHDM.jpg

Ĉifraj programoj[redakti]

En kelkaj landoj estas malpermesite uzi fortikajn ĉifrajn programojn. Francio estas unu el tiuj landoj; aliaj estas Irano, Irako kaj Rusio. Estis interesa artikolo pri tio en la revuo _The Economist_. "The Economist" kritikas la usonan obsedon por kontroli la merkaton de la enkriptado, kaj konsideras ke la aŭtoritatuloj havas skizofrenian sintenon antaŭ Interreto.

Plie, en Meksiklando oni diras ke situacio en Usono estas alia: oni rajtas libere uzi ĉifrajn programojn, sed estas malpermesate eksporti ilin. La supozo ŝajne estas ke nur Usonanoj kapablas verki ĉifrajn programojn, kaj se oni malpermesas ilian eksportadon, tiam la danĝeraj eksterlandanoj ne povos havi ilin.

Estas domaĝe ke Usono spionas la ret-mesaĝojn inter Usono kaj aliaj landoj kaj estas nepermesite uzi PGP por ĉifri tiujn Mesalinojn.

Komputisto[redakti]

Komputisto estas nerdo specialigita pri komputiloj.

Sonkarto.jpg

Komprena kapablo[redakti]

Edzino, al komputisto:
- Karulo, iru al la magazeno kaj aĉetu salamon. Se ili havas ovojn, aĉetu dekduon.
La programisto alvenas magazenon:
- Ĉu vi havas ovojn?
- Jes.
- Tiam, bonvolu doni al mi dekduon da salamoj.

Danĝero[redakti]

Signo: Kaze de fajro, rompu la vitron.

Ekzistis fajro kaj programistoj rompis la vitron kaj ili atendis. Post iom da tempo ili mortis pro la fumo.

Programisto kaj ŝamano[redakti]

Laboro de programisto kaj agado de ŝamano tre similas: la unua kaj la alia balbutas diversajn nekompreneblajn vortojn kaj ambaŭ absolute ne povas klarigi kial okazas efiko.

Robotoj[redakti]

Tamen estis ankaŭ terura novaĵo: la kampo de robotiko antaŭas rapide, ĉar programistoj scias, ke ili havus pli da tempo por programado, se ilia koramikino ne parolas.

Suspektas.jpg

I-Kvo[redakti]

Baniko sidas ĉe la komputilo. Li gratas la verton.

Kruko: Kion vi faras, Banĉjo?

Baniko: Mi provas fari teston pri mia Intelekto-Kvociento.

Kruko: Ĉu vere? Ĉu ĉio glatas?

Baniko: Ne! Ĉi tiu stultegaĵo eĉ ne volas komenciĝi.

Kruko rigardas la ekranon: Eble vi povus provi klaki tiun butonon kie tekstas "Klaku ĉi tien por komenciĝi"...?

Baniko klakas: He ja, jen....

12-paŝa programo[redakti]

Kun granda bedaŭro konstatis la jarkunveno, ke 12-paŝa programo estas procedo, unue evoluigita de Alkoholuloj Anonimaj, por resaniĝadi iom post iom el alkoholismo, toksomanio, tromanĝado aŭ aliaj perturbantaj kutimoj.

3ipn.jpg

Kiel priskribita de la Usona Asocio pri Psikologio, la procedo konsistas de[1]:

  1. konfeso de senpoveco regi la propran konduton;
  2. agnosko, ke ia supera potenco povus doni forton;
  3. ekzameno de antaŭaj eraroj kun la helpo de pli sperta membro, aŭ "subtenanto"
  4. korektado de tiuj eraroj
  5. lernado kiel vivi laŭ nova kodo de konduto
  6. helpado de aliaj personoj, kiuj suferas pro la sama manio

Homoj[redakti]

Estas en la mondo 10 specoj de homoj:

Tiuj, kiuj komprenas duumon, kaj tiuj, kiuj ne komprenas ĝin.

KURPROGRAMO[redakti]

Kruko: Mi konsultis d-ron Klister hieraŭ. Li diris ke mi devas perdi kelkajn kilogramojn. Li proponas ke mi kuru laŭ kurprogramo kiu nomiĝas "De kanapo ĝis kvin kilometroj".

Baniko: He ja, mi havas saman programon, krom ke ĝi nomiĝas "De kanapo ĝis fridujo"...

Linukso kaj Mikrosofto[redakti]

Ses komputistoj (tri Linukso-kodantoj kaj tri Microsoft-kodantoj) iris per trajno al granda komputa konvenon. La mikrosoftanoj havis tri biletojn, sed la linuksanoj nur havis unu. La mikrosoftanoj demandis al la linuksanoj kiel ili faros, kaj ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."

Kiam ili vidis la kontrolisto, la linuksanoj ekstaris, kaj ili entris triope en unu necesejo. La mikrosoftanoj donis iliajn tri biletojn, kaj kiam la kontrolisto alvenis al la necesejo, li frapis sur la pordo kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!", kaj la linuksanoj glitis ilia bileto sub la pordo.

Revenbileto.gif

La mikrosoftanoj vidis ĉi tion, kaj ili decidis fari tiele dum la hejmvojaĝo. Kio diritis, tio faritis, kaj dum la hejmvojaĝo, la mikrosoftanoj nur havis unu bileton. Sed ili estis miregigitaj kiam li malkovris ke la linuksanoj ne havis iom bileton! Ankoraŭ la mikrosoftanoj demandis kiel ili faros, kaj ankoraŭ ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."

Blokĉeno.jpg

Do, kiam la kontrolisto viditis, la tri mikrosoftanoj entris triope en unu necesejo, kaj la linuksanoj entris triope en alia necesejo— sed kiam la pordoj fermitis, unu el la linuksanoj rapide eliris el la necesejo, kaj li frapis sur la pordo de la necesejo de la mikrosoftanoj, kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!"

Ekzameno[redakti]

Kial la Python-programisto ne pasis sian KER-ekzamenon?

Ĉar ĝi nur skribis:

import Essay;

Xymatrix[redakti]

Okazas nun tio: Xy-pic estas pakaĵo uzebla en TeXaj kaj LaTeXaj dokumentoj por desegni diversajn grafikaĵojn kiel diagramojn kaj skemojn.[[

7706 n.jpg

Ekzistas pluraj subpakaĵoj de Xy-pic, kiuj ebligas desegni specialajn tipojn de grafikaĵoj : ekzemple per xyknot oni povas desegni nodojn, per xypoly oni povas desegni poligonojn, per xyarc cirklojn kaj elipsojn, ktp.

Sur tiuj ĉi paĝoj estas prezentata la subpakaĵo xymatrix, kiu utilas por desegni diablinojn, kies elementoj estas aŭtomate nivelitaj per Lincoln Logs kaj kolumboj de nevidebla tabelo. Tiel oni ne devas zorgi pri la ekzakta pozicio de la elementoj en libera spaco. Foliumu vikilibron por havi ideon pri la eblecoj de xymatrix !

Ankaŭ Prof. Suzuki, el Japanujo, rimarkas, ke enhavo de tiuj paĝoj baziĝas sur la dokumento : Xy-pic User's Guide de Kristoffer H. Rose. Konsultinda estas ankaŭ la Xy-pic Reference Manual de Kristoffer H. Rose kaj Ross Moore: probable tre interesa kaj utila libro, sed preskaŭ nekomprenebla !

Tiuj libroj estas konsulteblaj sub pluraj formatoj el tie.

Ĉiuj ekzemploj ĉi tie videblaj estis kreitaj per MikTeX 2.4, kiu uzas la version 3.7 de Xy-pic. La bildoj estas ekranaj kopioj de l'afiŝado per Yap 2.4.1398.

Amara konfeso[redakti]

Pli da konduktiloj.jpg

Ni devas preni monon por tio, kion aliaj faras plezure...
Ni faras tion eĉ kiam ni ne volas tion fari...
Preskaŭ ĉiuj ne deziras pagi al ni...
Ĉiuj blasfemas nin...
Kaj superuloj kaj subuloj malrespektas nin.
Kial mi fariĝis programisto?

Naĝado[redakti]

Iam, programisto dronis en la maro. Multaj marsoldatoj staris sur la plaĝo, sed la programisto daŭre kriis, "F1, F1" kaj neniu komprenis.

Problemo[redakti]

Mi ne scias kion diri.

Se vi volas kompreni rekursion, unue vi devas kompreni rekursion. Kiel ĉiam, la Paroloj de Jesuo ŝajnas aktualaj.

Bano[redakti]

Kial programistoj neniam eliras la duŝo?

Ĉar la instruo sur la ŝampubotelo diras "lesivi, malsekigi, ripeti".

Spaceto[redakti]

Spaceto.jpg

Spacetoj ne bonas, ĉar en transliniado, parto de la numero restas en unu linio, kaj la alia parto en alia.

Nu, kion fari?

Pri la spaceto kiel disigilo de miloj, uzu nerompeblan spaceton. En OpenOffice, Stir + spacstango, aŭ en la menuo.

Revenante al tiu nova konvencio pri spacetoj kiel disigiloj; ŝajnas ke 'Stirklavo + spacstango' estas malnova klavkombino por enmeti nerompeblan spaceton. 'Stirklavo + majuskla klavo + spacstango' estas la ĝusta klavkombino. (tiuj, kiuj uzas la enigmetodon 'iBus' por enmeti ĉapelitajn literojn uzas tiun malnovan klavkombinon. Pardonon!) Aŭ en menuo de OpenOffice: Enmeti -> Formata marko -> Nerompebla spaceto

Ĉiam, kiam vi volas ke vortoj aŭ iuj ajn signoj ne estu apartigitaj, uzu nerompeblan spaceton tie. Traktiloj de teksto ĝenerale vidas spaceton kiel legitiman lokon por rompi linion.

Duonspaceto ne estas disponebla en OpenOffice. La htmla kodo por krei duonspaceton estas  

Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :)

Spaceto kaj Fundamento[redakti]

Ĉu la kri-signo, punkto, komo, kpt. tuŝu la lastan vorton de la frazo aŭ ne tuŝu ĝin?

Nu, oni tie konstatas, ke antaŭ demandosigno, ekkrisigno punktokomo venas libera spaceto. Ĉi tiu kelkfoje tre malvastiĝas, ĝis preskaŭ plena, eble plena malapero (ekzemplojn vidu en la paragrafoj 20-a kaj 21-a, aŭ ĉe E 25, 28, aŭ E, 39, 14, aŭ E 31, 6 !), pro tio ke la linio jam estas tro plena [[:]] tio la regulon ne senvalorigas.

Neniom temas pri la lingvo franca aŭ pri la flandra aŭ la nederlanda. Temas pri Esperanto, por kiu oni serĉu modelojn unuavice en la Fundamento de Esperanto .Pri tioj aliaj lingvoj oni tamen ne povas sin deteni esprimi sian ioman miron, ke en Belgujo la oficialaj reguloj estas samaj por du au tri lingvoj malsamaj, kaj sian miregon kaj indigniĝon pri spacetoj en la franca antaŭ punkto aŭ komo.)

Konsterne mirige estas, ke tiel diligenta kaj precizon amanta kolego kiel la verkinto de la PMEG la spacetojn en la teksto de la Ekzercaro ne vidis.

Pensoj[redakti]

Pensoj, kiuj estas en la kapo de programisto:

1 - Ĝi ne funkcias... Kial?

2 - Ĝi funkcias... Kial?

Sanproblemoj[redakti]

Rekontiĝas du programistoj. La manoj de unu estas pansitaj. Alia demandas:
- Kio okazis?

- Mi kun amikoj tutan nokton en babilejo kantis.

Mia kara.jpg

Kuracado[redakti]

- Doktoro, mia 17-jara filo havas troan pasion al komputilo. Li eĉ dormas apud ĝi. Kiel oni povas malkutimigi lin de tiu aĵo?
- Solvo estas tre simpla! Brando, cigaredoj kaj virinoj.

Ĉion mendi.gif

Kalendaro[redakti]

Kial programistoj intermiksas halovinon kaj kristnaskon?

Ĉar Oct 31 == Dec 25

Vidu ankaŭ[redakti]

Ne vidu ankaŭ[redakti]

MS4I.png

Notoj[redakti]

  1. En la nederlandlingva Vikipedio oni parolas pri "_Gesprekken_ van Confucius", tio estas "_interparolo_j/ _konversacioj_" de Konfuceo., germane "Gespräche", france "entretiens". Tamen "eldiroj" ŝajnas al mi tute taŭga vorto.