Laboro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Salajro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Laboro liberigas."

~ Germana proverbo pri laboro
Perfekta laborejo

"Laboro estas sankta, ne tuŝu ĝin!"

~ Jesuo pri Laboro

" Ne faru kalkulon sen la mastro"

~ Zamenhof

"Se vi laboras diligente kun ridetanta vizaĝo, ĉiuj viaj revoj efektiviĝos."

~ Usonano pri laboro

"Estas du specoj de laboroj : la unua konsistas el translokigi iun dozon da materio sur la tersurfaco ; la dua el diri al iu alia tion fari. La unua speco de laboro estas malagrabla kaj malbonpagita ; la dua estas agrabla kaj tre bone pagita"

~ Bertrand Russell pri Laboro

"Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo"

~ Zamenhof pri laboro

"Ho, bona ideo, Sinjoro Estro!"

~ Homer Simpson al sia laborestro

"Mi ŝatas tiun ĉi malfacilan okupon dio donis al la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi."

~ Roboto pri laboro

"Se ŝajnas, ke laboro estas facila, do tiu estos malfacila. Se oni trovas ĝin malfacila, ĝi estos nepre nefarebla"

~ Leĝo de Murphy pri laboro

"La homo estas naskita por labori
kiel la birdo por flugi"

~ Lutero pri pingvenoj

"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"

~ Thomas Jefferson pri laboro

"Pravas, ke la laboro ankoraŭ neniam iun mortigis. Sed kial riski ĝin?"

~ Ronald Reagan pri laboro

"Post la streĉa laboro dum la tigo, mi ĉiam havas mapdolaron kaj tial mi ne povas rasti trankvile en la mito"

~ preseraro pri laboro

"Demando plej stulta: 'Kial vi deziras tiun ĉi postenon?' Mi ĉiam sentis la volon krie repliki 'Por manĝi, anusulo!'"

~ Feĉjo Cesarano pri laboro

Laboro estas stranga afero, ĝi estas lasta vana provo kiel akiri monon. La homo ne estas farita por labori: pruvo estas, ke tio lin lacigas.

Metaforo2.jpg
Pod.jpg
366o.jpg
409t.jpg
4qry.jpg

Labora regularo[redakti]

Do, ŝajnas nature ke ni ofte diras, ke

Kiuj ne scias uzi la akuzativon havas la plej malbonajn laborojn
  1. Laboro ne estas drinkejo, tiel ne estu tie tutatage.
  2. Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu por morgaŭ sed por postmorgaŭ kaj vi havos 2 liberajn tagojn.
  3. Kio ne fariĝas mem dum 1 monato tion ne faru.
  4. Se via kolego (granda kolo) eklaboras vi ne devas imiti sklave.
  5. Kiu ne laboras ne eraras kaj senerarulojn oni rekompencos.
  6. Rilakso neniam mortigis, laboro jes.
  7. Ne volu morton de via estro, helpu, ke li volu ĝin.
  8. Ne hontu pri laboro kaj trankvile kuŝu ĉe ĝi.
  9. Laboremo kontentigas estontece. Pigreco kontentigas nun.

Infanlaboro[redakti]

Babilaĉas du amikinoj:

-Kiel vi sukcesis persvadis viajn infanojn falĉi la herbejon antaŭ via domo?

-Ho , simple , mi diris ke mi perdis monaron en herbejon.

Zamenhof kaj laboro[redakti]

La 1-a Universala Esperanto-Kongreso en Edinburgh montris, ke direktoro de I. C. K. en Ĝenevo ĵus informis nin laŭjene:

Kion, tio signifas ?

Sed ĉi tie kuŝas stranga afero antaŭ ni: Oni facile konkludas, ke Zamenhof uzis dividostrekon en "pseŭdo-laboro" kaj per tio chi igis evidenta tion, ke en "pseŭdo-laboro" li vidis du apartajn vortojn "pseŭdo'" kaj "labor'" anstataŭ la unuradikajhon "pseudolabor'". Kio tio signifas? Mi ne scias.

Ekskuzo[redakti]

— Kial vi ne venis en la oficejon hodiaŭ matene, sinjoro Muknaz ?

— Mi petas pardonon, sinjoro direktoro, sed mi ne povis; oni enterigis mian kuzon.

— Sciu, sinjoro Muknaz, ke tio ne estas senkulpigo !

— Eble ne senkulpigo, sinjoro direktoro, sed certe... ekskuzo !

Graveco[redakti]

Gesamideanoj!

Laboro nobeligas.

Ankaŭ d-ro Yakawa diradis: Laboro estas la titolo de unu el la enciklikoj de la papoj.

Bela profesio[redakti]

„Kiun profesion havas tiu sinjoro?“

„Li estas inventisto.“

„Kion li inventas?“

„Mensogojn, por ne pagi siajn ŝuldojn.“

Klasbatalo[redakti]

Laboristo — Mi reprezentas la dignon de laboro.

Kapitalisto —Jes, vi povas labori sen vesto, povas paroli libere kaj povas ĉesigi la laboron je la fino de la labortago. Mi, male, devas porti cilindran ĉapelon, devas esti zorgema pri ĉiu vorto, kiun mi parolas, kaj devas esti okupata dekses horojn ĉiutage. Mi reprezentas la laboron de digno.

LABOREMULO[redakti]

Cefo: Kion mi vidas? Eĉ dum la laboro vi manĝadas! Vi vere estas manĝegemulo.

Laboristo: Kontraŭe, ĉefo! Mi laboradas eĉ dum la manĝtempo! Tia laboremulo mi estas!

La najlo de la teksisto[redakti]

Antaŭ kvardek jaroj estis ankoraŭ, en Flandrolando, multe da teksistoj. Tiuj ĉi estis tre malriĉaj kaj malfeliĉaj, ĉar por longa laboro ili estis nur tre malmulte pagataj. En la flandra vilaĝo Loenhont oni rakontis pri la teksistoj :

Kiam oni krucumis Kriston, mankis najlo. Oni serĉis, oni serĉis, sed oni trovis neniun. Alvenis teksisto. Vidante ke la ekzekutisto ne povis fini sian laboron, li rapidis al sia hejmo, tiregis dikan najlon el sia stablo, kaj alportis ĝin al la Hebreoj. Kaj Jesuo, najlita sur la kruco, turninte sin al la teksisto, diris al li .* — 'Teksisto !... teksisto ! kion vi faris ! Mi antaŭdiras tion al vi : vi estos neniam feliĉa sur la tero... neniam !

De tiu tempo, la teksisto estas la plej mizera el ĉiuj homoj.

ELMONTRI AMEMON[redakti]

4254.jpg

En la laborejo, la sekretariino Lio parolas kun kolego Miĉjo Mojosa.

Lio: Diru, Miĉjo, ĉu vi daŭre kunumas kun tiu virino...?

Miĉjo: Ĉu Janjo? Ne, ni ne plu kunumas.

Lio: Kial ne?

Miĉjo: Ŝi tro ŝatas publike elmontri sian amemon.

Lio: Kaj vi ne ŝatas tion?

Miĉjo: Ne kiam estas kun alia viro!

Oficistoj[redakti]

300ox

Iu vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun kies oficejestro estas Kruko kaj Baniko. Li demandas: "Kiom da homoj laboras en via oficejo?" Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."

PROMOCIO[redakti]

Kruko hejmenvenas kun granda rideto: Mi ricevis novan promocion ĉe la laborejo.

Jozefino: Bonege, karuĉjo!

Kruko: Nun estas dudeko da homoj kiuj laboras sub mi.

Jozefino: Ĉu sub vi?

Kruko: Jes. De nun, mi laboras sur la unua etaĝo!

Brila sukceso![redakti]

Kruko kaj Baniko babilas en la laborejo.

Baniko: Sciu ke mi neniam atendis riĉiĝi, laborante ĉi tie.

Kruko: Do?

Baniko: Nu, ĝis nun, tio brile sukcesis!

Junaĝo[redakti]

3246 n.jpg

Kiam Kruko estis juna, li laboris kiel kampara laboristo. Li eklaboris ĉe farmo, kaj tiu laboro multe plaĉis al li. Sed la farmisto maldungis lin post tri monatoj. "Tamen," protestis Kruko, "mi tre bone laboris dum mi estis ĉe vi! Mi riparis la rikoltomaŝinon, mi renovigis la motoron de la traktoro, mi ordigis ĉiujn barilojn. Ho, kaj ankaŭ la ĉiumonatajn sangoperdojn de via filino, mi sukcesis komplete haltigi ilin...."

KONFUZITA[redakti]

Baniko eniras la laborejon kaj demandas: Sed kiu tago estas hodiaŭ?

Kruko: Mardo.

Kruko turniĝas al Lio, la sekretariino: Foje Baniko estas tro konfuzita.

Lio: Ho, ne estu tro severa. Fakte, estas tute normale ne memori la tagon...

Baniko revenas: Kaj kiu monato?

TAŬGA LABORLOKO[redakti]

Etaj Joĉjo kaj Toĉjo kune faras siajn lerntaskojn... antaŭ la funkcianta televidilo.

Kruko rimarkas: Ĉu estas bona ideo studi antaŭ la televidilo?

Joĉjo: Ni provis studi en la apuda ĉambro, sed ne taŭgis.

Kruko: Kial ne?

Toĉjo: Ni ne povis vidi la televidon!

MEMESTIMO[redakti]

1wpn.jpg

Baniko memfide iras en la laborejon.

Kruko rimarkas tion: Kiel ĉe vi?

Baniko: Mi finfine sukcesis pliigi mian memestimon.

Kruko: Ĉu?

Baniko: Ja. Mi simple diras al mi mem, "Mi vere ne estas tiom malbonaspekta!"

Kruko: He ja. Ĉu ne plu estas speguloj en via domo?

ĈU LI DENOVE MALFRUAS?[redakti]

Baniko plendas en la laborejo: La ĉefo skoldegis min ĉar mi denove alvenis malfrue ĉimatene.

Kruko: Ja, vi scias, ĉu ne, ke vi vere devus alveni ĝustahore?

Baniko: Ja; sed tio igas la tagojn tiom longaj....

PERFEKTA PROFESIO[redakti]

3717.jpg

Baniko plendas: En bazlernejo, miaj instruistoj diris al mi ke mi vivas en fantazia mondo. Ili vois ke mi estu realisma pri miaj profesiaj eblecoj.

Kruko: Ĉu? Kion vi volis fari?

Baniko: Mi volis esti Darth Vader.

RESTARTIGU![redakti]

En la laborejo, Baniko subite ekkrias: Ho, katastrofo!

Kruko: Kio okazas ĉe vi, Banĉjo?

Baniko: Mia komputilo komplete ekblokiĝis. Mi perdos horojn da laboro!

Kruko: Ne panikiĝu. Plej ofte oni povas ripari tian problemon per restartigo.

Baniko: Kiel mi faru tion?

Kruko: Simple premu la stirklavon, la altklavon, kaj la forigklavon samtempe.

Baniko faras tion, kaj la komputilo restartas.

Baniko suspiras: He ja, se mi povus simple premi stir+alt+forigon por la tuta vivo!

KAPJESI, KAPNEI[redakti]

4091.jpg

En la laborejo, la telefono sonas. Baniko respondas. Poste, Kruko rimarkigas: Ĉu vi konscias ke vi kapjesas kiam vi konsentas kun iu ĉe telefono?

Baniko: Jes, mi konscias.

Kruko: Kaj ĉu vi konscias ke neniu povas vidi vin kiam vi faras tion!?

Baniko: Nu, ja. Cetere, mi ankaŭ kapneas kiam mi ne konsentas. Kaj same, oni ne povas vidi.

Kruko: Tamen jes! Oni povas aŭdi la klakadon de via cerbo!

MALFRUE[redakti]

Baniko ofte alvenas malfrue al la laborejo.

S-ro Sklavig, la estro, rimarkas tion: Baniko! Hodiaŭ estas la kvara fojo ke vi malfruas ĉi-semajne!

Baniko: Ĉu?

Sklavig: Ĉu vi scias kion tio signifas?

Baniko: Jes. Signifas ke estas ĵaŭdo...

Unua labortago[redakti]

Baniko: Kiam mi vekiĝis ĉi-matene, mi memoris ke estas la unua labortago de la nova jaro!

Kruko: Do?

Baniko: Mi ĵuris al mi ke aferoj estos malsamaj por mi ĉi-jare, ke ĉio iros pli glate, kaj ke mi sukcesos je ĉio. Kaj... tiam okazis...

Kruko: Kio okazis, Banĉjo?

Baniko suspiras: Mi... ellitiĝis.

Peniga Profesio[redakti]

— Vi diras, ke vi estas impostpaganto. Sed, tio ne estas profesio.

— Pardonu, Prezidanta Mosto, ĝi estas ja, sed kompreneble ne tre profitdona.

Maldungo[redakti]

2765.jpg

Kutime kiam direktoroj reduktas kostojn malaltigante salajrojn kaj maldungante, ili ne tuŝas sian salajron kaj eĉ ricevas salajroaltigon, ekstrajn bonusojn kaj gratulojn de la estraroj pro la bona rezulto atingita.

MALDUNGO[redakti]

En la laborejo, s-ro Sklavig, la estro, alvokas Banikon: Baniko, mi maldungas vin!

Baniko: Sed kial, ĉef'?

Sklavig: Ĉar mi trovis apon kiu faras tion kion vi faras . Baniko: Ĉu vere? Kion ĝi faras?

Sklavig: Absolute nenion.

La Beleco de Laboro[redakti]

La beleco de la laboro dependas de kia intenco ĝi estos entreprenata. Ekzemple Ĉu, matene, oni atakas ĝin kiel malamiko kiun li devas venki antaŭ ol la nokto alvenos ; aŭ ĉu li malfermas la okulojn kun kora bonvolo al la leviĝanta suno kiel amiko kiu, tutatage, preparos lin ĉarman gastadon kaj kiu, vespere, certigos lin ke eĉ la laciganta penado de la tago pasita estas farita memorinda.

Difektoj[redakti]

En la kelo de la laborejo okazis granda eksplodo, verŝajne pro gaso. La domstrukturo estis forte tuŝita.

Kruko: Kun ĉiuj tiuj damaĝoj, mi esperas ke mia oficejo ne estis difektita.

Baniko ekiras: Mi kontrolos.

Li revenas post momento: Mi kontrolis vian oficejon, kaj mi havas bonan novaĵon! Estas nur iometa difekto apud via fenestro.

Kruko: Sed... mia oficejo ne havas fenestron!

Baniko: Do, mi havas malbonan novaĵon....

Sentitole[redakti]

Oficisto. — Mi volus akiri pli grandan salajron pro du motivoj.

Patrono. — Kiuj ?

Oficisto. — Dunaskitoj !

Due[redakti]

Mastrino (al nova kuiristino) : “La laboro ĉi tie ne estas peniga, kaj la mastron oni facile kontentigas.”

Kuiristino : “Jes, sinjorino, mi pensis tion, tuj kiam mi ekvidis vin,”

Sukceso[redakti]

4212.jpg

En la laborejo, la dungitoj diskutas pri »sukceso«.

Kruko: Mi kredas ke sukceso estas kiam oni brile atingas ĉiujn siajn celojn.

Miĉjo Mojosa: Mi kredas ke sukceso estas vidi ke la malamikoj malsukcesas!

Baniko: Mi kredas ke sukceso estas tradormi tutan nokton sen leviĝi por iri al necesejo....

Utilo[redakti]

Kelkaj el vi jam aŭdis min diri, ke laboro plinobligas homon. Iun ankaŭ vivtenas ĝi.

Dojeno[redakti]

Dojeno (el la franca doyen, el la latina ¨decanus) estas persono, kiu estas la plej malnove akceptita en kompanio, korporacio k.s., ekz. la dojeno de diplomataro (diplomata korpuso) en Londono, la dojeno de la kardinaloj.[1]

Kutime temas pri la plej aĝa persono en la organizo, sekve dojeno fariĝas sinonimo de plejaĝulo, ekz. dojeno de la profesoraro.

En kelkaj korporacioj estas dojeno eĉ speciala rango, posedanta certajn privilegiojn laŭ la statuto.

Profesia sekreto[redakti]

Ĉe laborejo.

430o.jpg

- Laŭ la reguloj de nia kompanio, vi ne devas malkaŝi la sumon de via salajro al iu ajn.

- Jes, mi ja fakte ne intencis malhonorigi min mem...

NUNA LABORLOKO[redakti]

Mi tre ŝatas mian nunan laborlokon, sed la edzino diras, ke ne eblas labori kiel divana ŝoforo dum la tuta vivo.

Sed kion vi konkludas el la tuta afero ?

KLAĈEMO[redakti]

En la laborejo, sekretariinoj Lio kaj Aniko, babilas. Kiel kutime, ili klaĉas pri gekolegoj. Alvenas Miĉjo Mojosa: He, vi daŭre klaĉas pri ĉiuj en la laborejo kaj eĉ aliloke.

Lio: Do?

Miĉjo: Vi neniam aŭdos MIN klaĉi pri aliuloj!

Aniko: Vi ja pravas, Miĉjo. Sed ĉar vi estas ĉiam tro okupata... parolante pri VI MEM!

Anonco[redakti]

Anonco en gazeto:

Mi estas 34-jara fraŭlo: sukcesanta, diligenta, vigla kaj memstara. Mi serĉas junulinon, kies patro dungos min.

La laboristoj de la vinberĝardeno[redakti]

Aliparte , Chevreul instruis nin , ke (Mateo|20,1-16) “Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. [...]16 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.”

Zala.jpg

Io[redakti]

Du drinkemuloj ĵus finigis sian semajnan laboron ĉe la fervojo kaj sentis sin pretaj por peti siajn pagojn de la fervoja kompanio. Tamen, ili sciis, ke ili ne troviĝis en la plej bona kondiĉo, kaj, tial, timetis sin prezenti al la kasisto. Fine, la unua proponis al la alia, ke li promenu laŭ la relo, por sciiĝi, ĉu li povas rektlinie iradi. Tio fariĝis, kaj proksime al la fino de la provo la iranto demandis sian kunulon, “Kiel mi ĝin faras?” “Bonege!” estis la respondo, “sed kiu promenas kune kun vi?”

ĜENTILECO[redakti]

En la laborejo, Miĉjo Mojosa ofte fanfaronas pri siaj sportvenkoj.

Miĉjo: Mi tre ŝatas Lion, ĉar ŝi neniam laciĝas aŭdi miajn sportrakontojn.

Lio turnas sin al li: Fakte, mi estas simple tro ĝentila por diri "ne"!

Miĉjo ŝultrumas: Tio sufiĉas por mi!

Sociala laboro[redakti]

En la fako sociala laboro, proponantoj de intersekca praktiko argumentas, ke se servoprovizantoj ne konsideras interŝlosajn formojn de subpremado, ili estos malpli utilaj, kaj eble eĉ malutilaj, por diversaj sekcioj de la loĝantaro. Ili devas konscii pri la ŝajne nerilataj faktoroj, kiuj povas tuŝi ies vivon, kaj adapti siajn metodojn al tiuj faktoroj. Ekzemple, konsilistoj por viktimoj de hejmperforto en Usono kutime urĝas ke ĉiuj virinoj raportu pri sia mistraktado al polico, sed tio ne utilus por neblankaj virinoj pro la historio de racie motivigita polica brutaleco, do laŭ intersekca teorio, konsilistoj adaptu sian konsiliston por neblankaj virinoj.

Virinoj kun malkapabloj pli ofte renkontas hejmperforton fare de pli granda kvanto da mistraktantoj. Ofte sanaj laboristoj kaj personaj zorgantoj faris tiun mistraktadon, kaj virinoj kun malkapabloj havas malpli multajn opciojn por eskapi la mistraktadon. Estas principo de "silento," kiu koncernas la pluranecon en virineco kaj malkapablo, laŭ kiu estas ĝenerala socia neado pri la ofteco de mistraktataj malkapablaj homoj kaj oni ofte ignoras tian mistraktadon, kiam oni trovis ĝin. Limigoj al la memrego de malkapablaj virinoj kaj socia izoliĝo permesas pluan kaj pli oftan mistraktadon.

Fuŝlaboro[redakti]

Botfaristo riproĉas sian helpanton:

—Kia laboro estas tio çi? Kiel ofte mi diris jam, ke vi orde faru çion! Se mi volus havi tian fuŝlaboron, mi povus mem fari ̧ĝin.

1064 n.jpg

Ŝajno[redakti]

- Tiu via nova laboristo ŝajnas esti tre laborema...

- Tio estas lia sola kvalito.

- Ĉu la laboremo?

- Ne, la ŝajnigado de laboremo!

Profitdona profesio – cirkumcidistino[redakti]

Virinoj, praktikantaj cirkumcidon, havas en vilaĝaj komunumoj (ekz. en Kenjo) altan prestiĝon. Malgraŭ tio, ke leĝoj en Kenjo oficiale malpermesas la virinan cirkumcidon, estas por afrika virino profesio de cirkumcidistino el multe da motivoj alloga. Ŝi povas perlabori proporcie sufiĉe da mono por mallonga tempo kaj ankaŭ tio ebligas vojaĝi tra la tuta lando, kion alie ŝia edzo ne permesus al ŝi.

Nia gazeto en pli granda amplekso sen altigo de la prezo nun eliru kaj montru ĉie, ke profesio de cirkumcidistino transiras tradicie el la patrino al la filino. Ankaŭ familia beno aŭ malbeno rolas principan rolon, simple ne eblas tiun ĉi laboron ne fari, ĝi estas farenda.

Laborista movado kaj rajtoj de laboristoj[redakti]

Imiagu nun, ke DSI longe estis subtenanto kaj defendanto de la laborista movado en Usono kaj ankaŭ argumentis por la pliigo de internacia laborista solidareco. Kiel ni sciigis en la antaŭa Bulteno, DSU kredas je travivebla minimuma salajro por ĉiu laboristo, sed rimarkas, ke ĉi tiu batalo estas nur la unua paŝo en la konstruado de pli kompata ekonomia sistemo: "Finfine la minimuma salajro nur funkcias por tiuj kiuj bonŝance atingis laboron - eĉ malalta pagita posteno- kaj ĝi ne vere "funkcias" por ili, ĉar ĝi ne venas kun sanzorgo, taŭgaj lernejoj aŭ sufiĉe da mono por apartigi por emeritiĝo". Do en tio ĉi oni konstatas la grandan utilecon de Esperanto, ke membroj de la DSA estis subtenantoj kaj aktivuloj en luktoj por pliigi la minimuman salajron tra la lando, inkluzive de la "Fight por $ 15 protestoj", deklarante:

  Kiel socialistoj ni kredas, ke ne ekzistas forta socialisma movado sen aktiva kaj potenca laborista movado.— Demokrata Socialista Laborista Komisiono

La DSU kontraŭstaras "rajton labori" leĝoj, kiuj estas rigardataj kiel atakoj kontraŭ la rajtoj de laboristoj kaj la historiaj progresoj de la laborista movado. Oni argumentas, ke la deklaro de ĉi tiuj leĝoj reduktas la efikecon de kolektivaj interkonsentoj, malavantaĝigante laboristojn. En deklaro eldonita en 2014, la organizaĵo diris: "Tiaj 'rajtoj por laboro' leĝoj konscie celas malfortigi la forton de sindikatoj, ili estas la ĉefa kialo, kial la 'rajto labori' estas, laŭ Martin Luther King, Jr. priskribis ĝin, "la rajto labori por malpli". [131]

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: Kun granda plezuro ni sciiĝas, ke DSU argumentas, ke financaj elitoj konscie batalis por detrui sindikatan potencon por solidigi la hegemonion de merkatoj kaj korporacia potenco. La organizaĵo kredas, ke por justa kaj daŭrigebla ekonomia sistemo, ke la produktado de riĉeco devas esti sub la demokratia rego de tiuj, kiuj produktas ĝin. La DSU ankaŭ emfazas la rolon de enmigrintoj, virinoj, malebligitaj laboristoj, GLAT-anoj kaj laboristoj de koloro en la pli larĝa laborisma movado, kredante ke ĉiuj baroj inter laboristoj devas esti rompitaj por helpi krei kaj subteni larĝan kaj unuiĝisntan laboristan movadon.

Mr. janitor.jpg

Lukto[redakti]

Alia reala usona konservisto.jpg

En administrejo: „Ĉi tie ni ĉiam kun io luktas, sed iam ni ne scias, kun kio.“

LABORILOJ[redakti]

Ne estu por vi strange, ke Kruko parolas kun la estro, s-ro Sklavig: Mi konsideras nian laborejon kvazaŭ laborilaro, kaj ĉiu dungito estas malsama laborilo kun aparta funkcio.

Sklavig: Kaj vi estus kiu ilo?

Kruko: Ho, mi sentas min kvazaŭ svisa tranĉilo, kun multaj iloj. Mi kapablas fari preskaŭ ĉion. Kaj vi, ĉef', kiu ilo estus vi?

Sklavig: La martelo, memevidente!

Malfacileco[redakti]

Pensi estas tre malfacila laboro, jen kialo, pro kiu malmultaj homoj okupiĝas pri tio.

KAPDOLORO[redakti]

En la laborejo, Miĉjo Mojosa tenas la kapon per la manoj.

Kruko vidas tion: Ĉu io misas, Miĉjo?

Miĉjo: Jes. Mi ekhavis malgrandan kapdoloron ĉar mi tro forte pensas pri mia nuna labortasko. -- Tro forta pensado povas kaŭzi kapdoloron.

Kruko: Ĉu vere? Mi neniam aŭdis tion.

Baniko: Nek mi. -- Fakte, mi neniam havas kapdoloron.

Miĉjo: Kaj jen pruvo!

Horloĝo[redakti]

" Ŝtatoficejo estas la sola loko, kie la murhorloĝo ne riskas esti ŝtelita; ĉiuj havas siajn okulojn fiksitaj sur ĝi. Jen la historio de ŝtatoficisto, kiu eksalte vekiĝas en sia oficejo, je la 18a.

"Fek! Mi laboris unu plian horon !"

En ministerio:

- Durand! Jam trifoje mi surprizas vin dormante en la oficejo, mi estos senindulga !

- Sed ne kulpas mi, sinjoro, viaj ŝuoj ...

-?

- Nu, jes, pro viaj novaj krepaj plandumoj ni ne plu aŭdas vin veni...

Komence de la lerneja jaro, instruisto demandas al Gérard:

- Kion faras via paĉjo?

- Li estas ŝtatoficisto.

- Kaj via patrino?

- Ankaŭ ŝi nenion faras.

Publika administrado estas la sola loko, kie tiuj, kiuj alvenas malfrue, renkontas tiujn, kiuj tro frue foriras.

Ĉu vi scias kial ŝtatoficistoj matene ne rigardas tra la fenestro?

- Por havi laboron posttagmeze !

Ŝtatoficistoj estas la plej bonaj edzoj:

Kiam ili venas hejmen, ili ne estas lacaj kaj jam legis la gazeton."

Koncernitaj estas la francaj ŝtatoficistoj, mi ne scias, kio okazas en aliaj landoj !

GRUMBL’ GRUMBL’[redakti]

Baniko eniras la laborejon.

Kruko: Bonan matenon, Banĉjo!

Baniko grumblas: (grumbl’ grumbl’)

Lio, la sekretariino: Kio estas ĉe Baniko?

Kruko: Ho, li ĉiam estas iomete mishumora dum la unuaj dek unu horoj post la vekiĝo....

Kialo[redakti]

Jes, tio estas laboro por ili

La homoj tro multe naskas, do industriaro devas ekzisti por manĝigi niajn infanojn. Sekve, niaj infanoj naskas des pli multe.

Alie[redakti]

Fari laboron kontraŭ salajro ne temas pri afabla sindediĉo, sed pri reciprokenda fido kaj respondeco donita al oni.

* *. * * *[redakti]

Malgraŭ la opinio de riĉaj parvenuoj aŭ obstinaj nenionfarantoj, ĉiu utila kaj regula laboro estas nun ankoraŭ la distro plej agrabla.

MALFRUE[redakti]

Baniko venas hejmen post la labortago.

Rozino, lia edzino: Vi venas malfrue, Banĉjo. Ĉu vi devis labori pli longe hodiaŭ?

Baniko: Ne, multe pli terure ol tio. Mi ekdormis ĉe mia skribotablo, kaj neniu vekis min je la fermohoro!

Salajro[redakti]

Mi proponas, ke la deputitoj perlaboru la minimuman salajron, tiel mi certas, ke ili tuj revalorigos ĝin!

ALIA AFERO OE LA SESA[redakti]

La Sekretario (al bubo kiu serĉas lokon en la oficejo) “Jes, mi havas lokon en mia oficejo, sed mi deziras nur junulon kiu kapablas paroli almenaŭ du lingvojn."

La Bubo —“La loko do estas mia, sinjoro, kaj mi dankas vin. Mi perfekte parolas du lingvojn, la anglan kaj la blasfeman lingvojn.”

LABORI SEN ESTRO[redakti]

Labori, kiam estro forestas oficeje estas kiel seksumi senkondome: kvankam oni faras la samon, sed la sentoj estas multe pli agrablaj.

Maŝino kaj manlaboro[redakti]

Laboristo, renkontinte kamaradon, rimarkas ke lia okulo estas kontuzita.

— Kielmaniere vi bonsancis difekti vian okulon ? — li demandas.

Min frapis malfelice la masinrimeno, respondis la suferinto, iom konfuzite.

— Nu, kial vi evitas la verdiron? — refutas la unua: — mi tre bone vidas ke ĝi estas ne masina, sed ĝuste manlaboro!

Laboro kaj fiŝkaptado[redakti]

La laboro estas por homoj kiuj ne scipovas fiŝkapti. Kiu laboradas senpaŭze, laboros fiŝe kaj muse! Pardonu, volis diri fuŝe kaj mise.

La Samo[redakti]

AIS-Workers.jpg

Interparolas du pensiuloj:

-Kiel vi fartas ekde vi fariĝis pensiulo?

-Bone, sed mi ne estas kontenta .

-Kial?

-Vidu, mi laboras same sed monoj ĉiam pli malmultas.

Indigno[redakti]

En la laborejo, la estro, s-ro Sklavig, plendas pri Baniko: Tiu ulo estas la plej mallaborema persono kiun mi iam vidis!

Kruko volas defendi lin: Atentu, li multe indignus pro via diro... se li vekiĝus!

Laboro kaj ido[redakti]

Egyptian cable workers.jpg

Kiam ni vidas la laboristojn sur la strado, ni remarkas, ke liaj vestoi esas konsumitaj ĝis la filo kae laceritaj. Ilia mobloi hejme esas oldaj k kadukaj. Sed omnu, quia ja vidis l’internajon di l' "villa" di patrono, certe povas naracari pri la splendideso ibe, pri la tapisoi, pri la luxoze skultitaj galamobloi, pri utensiliarjenta k pri omna belajoi quiujn ni konocas nur per fabloi. Multaj mil laboristi kae multaj cent mashinoi laboris dum pluraj yaroi por asemblari icajn kozojn. Quante bela esus, se tiaj kozoi existus por la laboristoi, quiuj ya produktas ilin. Ma tio esas posibligebla nur, se la laboristoi esas veraj mastroi, la proprietantoi di la mashinoi. Ni luktez por tio !

Laboro kaj kongresoj[redakti]

Ĉu oni volas arigi esp-istojn? Kriu oni: kongreso! Ĉu oni volas fuĝigi ilin? Kriu oni: laboro!!

Riskoj[redakti]

La plej granda risko estas malbona persono ofte kromnomita estro, granda estroĉefa kaco. Ankaŭ laboro estas granda risko.

Pliigo de apetito[redakti]

_ Kial vi petas almozojn?

— Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro.

— Kial do vi ne laboras?

— Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.

Posteno.jpg

La tiel nomataj "bonoj" de laboro[redakti]

Ĉe homo devas labori kaj animo, kaj korpo. Ju pli homo laboras anime, des pli saĝa li iĝas; ju pli li laboras korpe, des pli forta kaj sana li iĝas.

Bone... ve... Naturo...[redakti]

Peza laboro estas natura; ĝi sanigas kaj feliĉigas. Ĉiu ĉarpentisto, Henry Ford, alpinisto ktp konas ĝojon pro laceco. Interalie, ŝvitante, la organismo liberiĝas de malutilaj substancoj; do oni ne timu ŝvitadon pro laboro!

ESTAS SENSENCE[redakti]

-- Kial vi hodiaŭ malfruiĝis laborejen?

-- Ĉefo, laŭ mi estas sensence alveni laborejen ĝustetempe, ĉar ni ĉiuj iam mortos kaj post miliardoj da jaroj La Suno tute forbruligos la Teron.

TERURA AFERO[redakti]

Estas terura afero: vi jam mortis kaj trankviliĝis, sed kuracistoj sukcese reanimis vin kaj vi denove devas morgaŭ vekiĝi frumatene por iri laborejen.

Kunvivado[redakti]

Anar.gif

„En nia entrepreno ni estas kiel unu familio. Ni ne toleras unu la alian.“

Prunto[redakti]

Ĉu vi pruntus al mi 1500 kronojn?“

„Ĉu vi frenezas? Nun, tri tagoj antaŭ salajro?“

Laboristo[redakti]

Laboristo estas sklavo, kiun oni pagas anstataŭ nur manĝigas.

Images35.jpg

Pardono[redakti]

„Sinjoro estro, pardonu min, sed mi havas tre malgrandan salajron.“

„Bone. Mi pardonas vin.“

EN ARĤIVO[redakti]

Laboristo diras al sia estro:

— Nia arĥivo estas plena. En ĝi ne plu estas spaco por novaj dokumentoj. Ĉu mi povas ĵeti en la rubujon parton el la malnovaj dokumentoj?

— Jes, sendube — respondis la estro. — Sed antaŭ tio fotokopiu ilin.

Gazetoj[redakti]

En 1906 fondiĝis Tutmonda Labora Societo, kun organo Laboro. Pres­kaŭ samtempe eliris Rondiranta Fo­Iio por la kreado de Tutmonda (poste: Int.) Socia Revuo, kiu en jan. 1907 fariĝis Int. Socia Revuo. UEA fondis en 1911 specialan laboristan fakon kaj donis al E specialan aldonon Laborista Bulteno. Tuj post la milito la franca gazeto Le Travailleur E-iste havis rub­rikon kaj poste aldonon en E: E-ista Laboristo; en febr. 1920 ĝi fariĝis memstara, por akcepti en okt. 1921 la titolon Sennacieca Revuo, aperante monate kun la formato 30x22. De okt. 1923 ĝi havis sub la sama titolo lite­ratur-sciencan aldonon kun la formato 23x14, kiu estis la daŭrigo de La No­va Epoko (Moskvo). En okt. 1924 ĝi akceptis la titolon Sennaciulo kun for­mato 32x23 kaj oni daŭrigis la aldon­on memstare sub la titolo Sennacieca Revuo kaj kun la malgranda formato de 23x14 enhavo: Literaturo-Scienco-­Pedagogio) ĝis sept. 1928, por reak­cepti de okt. 1928-febr. 1933 la titol­on La Nova Epoko kaj de marto 1933 denove la titolon Sennacieca Revuo (31x23). Sennaciulo aperis ĉiusemajne ĝis jan. 1932, dusemajne ĝis jan. 1933 kaj de febr. 1933 monate; ĝi havas monatan aldonon La Lernanto. Spite la devizo "Proletarioj tutmondaj unu­igu vin", regis granda disigo kaj be­daŭrinda kontraŭbatalo. Ni vidas tion jam el la gazetoj: antaŭ la milito Int. Socia Revuo kunigis ankoraŭ ĉiujn la­boristojn (krom kelkaj malgrandaj grupoj kiel ekz. la anarkistoj ktp.), sed post la milito ĉio ŝanĝiĝis. Krom la cititaj SAT-gazetoj ni trovas nun: Service de la Presse (eldonita en nov. 1924-33 tute en E aŭt. de la Int. Aso­cio de la Laboristoj) kaj Libera la­boristo (de la Tutmonda Ligo de E-­istaj Senŝtatanoj en aŭg. 1925-aŭg. 1931). La ĵus citita asocio kaj ligo ku­niĝis en 1932 kun la anarkistoj en la Int. Laborista Asocio kaj eldonis E Revuo. Plue mi citas: Informservo (de Anarkista Junulara Internacio), Internaciisto (de SAT-opozicio poste In­ternacio de Proleta E-istaro, inspirita de la rusoj) aperanta en Berlino kaj post la germ. reĝimŝango en Moskvo sub la nova titolo Sur Posteno, La An­arkisto (Tokio), I. S. K. (Internacio de Socialista Kunlaboro, kun bonegaj artikoloj pri socialismo, ekonomio ktp.) daŭrigata post marto 1933 per La Kritika Observanto (Malakoff, Francujo), Cirkulero (de Socialista Frakcio), Ĉirkaŭ la Globo poste Sen­naciista Bulteno (aperanta en New York) kunigita en jan. 1933 kun la germ. Sennaciista Bulteno (aperanta eu Stuttgart), kiu poste estis translokata al Pilzeno, Proleta Studanto, Faj­rero. Menciindaj estas ankoraŭ la Pro­leta E-Korespondanto, kiu aperis en multaj lingvoj kaj volas doni materi­alon al la nacia gazetaro.

Strik.jpg

Ĝentlemano[redakti]

Enspezo.jpg

„Sinjoro direktoro, kial vi translokigis tiun belan kaj agrablan sekretariinon en alian sekcion kaj havas nun sekretarion?“

„Mi ne plu povis elteni konduti kiel ĝentlemano.“

Reprodukta laboro[redakti]

Le 2021-08-15 19:49, Renato Corsetti a écrit.

La koncepto de reprodukta laborolaboro de reproduktado, en sociologio, demografio kaj ekonomiko, ankaŭ uzata en studoj feministoj kaj de marksisma ekonomiko[2] rilate al la malegaleco inter seksoj,[3] referencas kaj al la necesa laboro por la homa reproduktado realigita de la virino laŭlonge de la historio, nome gravedeco, nasko, mamnutrado,[4] kaj al aro de atentoj kaj zorgoj necesaj por la eltenado de la vivo kaj de la survivado de homoj: nutrado, fizikaj kaj sanigaj flegadoj, edukado, formado, sociaj rilatoj, apogo kaj senta kaj psikologia, subtenado de la necesaj hejmaj spacoj kaj havaĵoj. La reprodukta laboro estas tradicie realigita ĉefe de la virino.

Tute alia afero[redakti]

En Vikipediaj artikoloj mi legis konjekton, ke la nomo »fulmo« venas de rapideco de manĝado aŭ vendado.[5]

Oni devas savi la Esperantan heredaĵon. La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj.

Kiel filo[redakti]

Post jaroj da laboro, dungito, en sia lasta labortago antaŭ emeritiĝo, venis por saluti sian dunganton. Tuj kiam li vidis lin, la dunganto diris: Vi ne povas imagi, kiel mi bedaŭras, ke vi foriras, ĉar vi estis kiel filo por mi: Mallaborema kaj vi ĉiam nur volis monon!

Produkta kaj reprodukta specoj de laboro[redakti]

Marksismaj feministoj, kiaj Margaret Bernston kaj Peggy Morton, argumentas, ke en la kapitalisma sistemo ekzistas du specoj de laboro, produkta kaj reprodukta. Oni ne findecidis pri la vendo de la CO.

Produkta laboro rezultas en varoj kaj servoj, kiuj havas monan valoron kaj do estas kompensitaj forme de salajro. Reprodukta laboro ne estas kompensita, kaj inkludas purigadon, kuiradon, kaj naskadon de infanoj. Ambaŭ formoj de laboro necesas, sed homoj neegale povas atingi ilin pro iuj partoj de siaj identecoj. Virinoj estas asignitaj al la hejma sfero, kie la laboro estas reprodukta, kaj tiel nek kompensitaj, nek rekonataj en kapitalisma sistemo. La intereso de publikaj kaj privataj institucioj estas ekspluatadi la laboron de virinoj, kiel malmultekosta metodo subteni laboristaron. Por la posedantoj de la produktiloj, tio signifas pli altajn profitojn. Por la nuklea familio, la potenc-rilato devigas, ke la hejma laboro estu farita de la virinoj de la hejmo, tiel liberigante la ceteron de la membroj de sia propra necesa reprodukta laboro. Laŭ marksismaj feministoj, la ekskludado de virinoj de produkta laboro kondukas al vira regado, kaj en la privata, kaj en la publika sferoj.

Atentu![redakti]

En la laborejo, Baniko parolas kun Kruko.

Baniko: La ĉefo pensas ke mi ne atentas kion li diras.

Ĝuste tiam, s-ro Sklavig, la estro, preterpasas kaj aŭdas: Sed estas vere! Ekzemple, hieraŭ...

Baniko: Ĉu? Kion vi diris hieraŭ?

Sklavig: Ke mi maldungis vin!

Sinorganizemo de laboristoj[redakti]

Gjgl.jpg

En iuj landoj, bedaŭrinde laboristoj emas organizi sin por demandi homajn rajtojn. Se tio okazas al kompanio kiun vi estras, tuj movu ĝin al Barato, ĈinioUsono!

Prefere[redakti]

La botfaristo: Ho, kiel bonege estos kuŝi en la tombo!

La mastro: Kompreneble! Ripozi, trankvile kuŝi, ne-nion fari, mallaboremulo!

Ŝajne[redakti]

La negocestro: Tiu çi novdungita laboristo ŝajnas tre dili-genta.

La teĥnika direktoro: Jes, tion diris al mi ankaû lia an-taûa estro.

La estro: Ke li estas diligenta?

La direktoro: Ne, sed ke li ŝajnas tia.

Laboro kaj Esperanto[redakti]

Nia laboro ne estas vana kaj ni ne estas solaj. Tute ne. En ĉiu lando de nia mondo aliaj sindonemaj esperantistoj laboras konstante por Esperanto. Ni estas marŝantaj sur ĝusta vojo kaj nia sukceso jam komencas aperi, ĉar la bonaj kaj noblaj idealoj ĉiam fine venkas. Do, karaj samideanoj, ni fidu kaj laboru, ĉar, certe, venos la tago, kiam la inteligentaj homoj de la tuta mondo rekonos la valoron kaj utilecon de nia bela lingvo.

Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado[redakti]

Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado estas libro eldonita en 1993 de la Fritz-Hüser-Institut el Dortmundo. La artikoloj estas kaj germane kaj Esperante prezentitaj.

Poste[redakti]

Latz.jpg

Direktoro al aspirantino je okupo de sekretariino: „Vi bone tajpas, ni dungos vin. Vi ricevos 400 € kaj poste ni eĉ pligrandigos vian salajron“

„Do dungu min poste.“

Stultulo[redakti]

„Ĉu vi diris al la ĉefo, ke mi estas stultulo?“

„Ne, li jam sciis tion.“

ESENCA[redakti]

Kruko pretas foriri al la laborejo, kiam Jozefino alparolas lin.

Jozefino: Ne forgesu ke Joĉjo ludos en la Jarfina Spektaklo de la lernejo, hodiaŭ post la klasoj.

Kruko: Sed mi ankoraŭ estos en la laborejo.

Jozefino: Ho, certe vi povos forlasi la laboron iomete frue, ĉu ne? Vi ne estas tiom esenca al la laborejo, ĉu?

Kruko: Vi tute pravas, kompreneble. Sed... mi ne volas ke la estro sciu tion!

Laborema homo[redakti]

S-HGw.jpg

"Kion mi vidas!?" eksklamacias s-ro oficestro. "Eĉ dum la laboro vi manĝadas! Vi vere estas manĝemulo."
"Kontraŭe, ĉefo!" respondas subulo. "Eĉ dum la manĝo mi laboradas. Tia laboremulino mi estas!"

Memoru![redakti]

Laborego havas estontan rekompencon. Mallaboremo havas tujan renkompecon.

Helpemo[redakti]

La metia lernoknabo: "Pardonu, majstro, mi forgesis hodiaŭ mian ŝovelilon!" "Ne gravas, apogu vin kun mi sur mian."

Ŝtatofico[redakti]

Problemo.jpg

Jochjo: Kion faras via paĉjo?

Rochjo: Mia paĉjo estas ŝtat-oficisto.

Jochjo: Kaj via panjo?

Rochjo: Ankaŭ panjo nenion faras!

Racie[redakti]

Kial estas blanka linio sur la planko meze de ĉiuj koridoroj en ministerioj?

-- Por eviti ke tiuj kiuj alvenas malfrue karambolos kun tiuj kiuj foriras frue.

Striko[redakti]

Estas anoncita striko de la poŝtoficistoj: ili plu ne volas kaŭzi ĝenojn al la klientoj.

PROKRASTO[redakti]

-- Sinjorino, tuj diru al mi, kial vi hodiaŭ malfruiĝis laborejen?!

-- Ĉefo, okazis tiel, ke mi matene penis transrampi trans la edzo por iri laborejen, sed transrampante mi iomete prokrastis la aferon.

Dek ordonoj de maldiligentoj[redakti]

Lito.jpg
  1. Kiun hodiaŭ vi farus, tiun same morgaŭe.
  2. Kiun hodiaŭ vi farus, vi ne prikrastu je morgaŭo, prefere vi lasu je postmorgaŭo, ĉar ĝise eble ne estos bezona!
  3. Tio, ke alio laboras, ankoraŭ ne estas kialo por laboro.
  4. Vero estas, ke la malmola laboro ankoraŭ neniun mortigis, sed ĉu la homo por kio risku.
  5. La laboro vivtenas la homon, sed la ripozo ankoraŭ neniun mortigis.
  6. Al laboro tiel devas alstari, ke same alio atingu.
  7. La laborejo ne estas drinkejo, ke plena tage tie ni sidu.
  8. La malgarndan laboron malgranda arke, la grandan laboron en granda arke devas preterpasi.
  9. Dum oni nur pagadas, ĝis tiam ni laboradas nur.
  10. Vi ne deziro morton de sian estron, vi helpu al li, ke li dezuru mem tiun!

Direktoro[redakti]

"Ha-lo, mi dezirus paroli kun la ĉefdirektoro"
"Mi bedaùras, sinjoro, sed li ne estas tie ĉi"
"Kial, li ne laboras dum la posttagmezo?"
"Ne, sinjoro, dum la posttagmezo li restas hejme, li ne laboras dum la mateno".

Sukceso[redakti]

1327725576406.jpg

Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : « la homo mem devas ĉion al si ellabori ». Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50 milionoj da eŭroj, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis, — ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!

Kiom da laborantoj?[redakti]

32çç.jpg

Kiam oni nomumis novan Ĝeneralan Administriston de la kompanio, li trairis ĉiujn oficejojn por ilin koni. La tagon kiam li alvenis al la Direkcio pri Planado, li parolis kun la direktoro kaj demandis: - "Kiom da homoj laboras ĉi-tie?" Kaj la direktoro tuj respondis: - "Proksimume la duono".

Honto[redakti]

La pastro: Çu vi ne hontas? Ne labori dum la tuta tago!

La mallaborulo: Ho jes, mi hontas.

La pastro: Kial vi tamen ne laboras?

La mallaborulo: Çar honti estas io pli facila ol labori.

Kafo kaj oficejo[redakti]

1327732628561.jpg

Du amikoj renkontiĝas survoje.
La unua diras:
- Ĉu vi deziras trinki kafon?
- Ne, dankon, se mi trinkas kafon mi ne povas dormi.
- Ho ve, estas la oka matene!
- Jes, kaj mi iras al mia oficejo.

Estreco[redakti]

Iu ĉefo, sentanta, ke siaj subuloj ne respektis sian aŭtoritaton, decidis meti la jenan ŝildon sur la enir-pordon de sia skribejo: 'Ĉi tie kiu estras estas mi.' Post kiam li revenis el kunsido, li trovis letereton sur sia tablo: 'Via edzino telefon-alvokis kaj diris, ke vi devas redoni la ŝildon.'

Idioto[redakti]

A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu filo en la frenezulejo?
B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.
A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?
B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.

Literaturo[redakti]

  • La Laborista Esperantismo. Varbis Lanti. SAT, 1928, 40 p. „Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj Esperantistoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ socialismologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhisterian signifon.“ (La Socialismalisto, 1929, p: 8.). Aperis ankaŭ en raciaj lingvoj.

Malfacileco[redakti]

Post laciga taglaboro en banka oficejo oni ne ĉiam sukcesas savi sufiĉe da anima sereneco por kapabli, dum tro malmultaj liberaj vesperhoroj, verki senchavajn stultaĵojn!

Anekdoto[redakti]

Aktorato: “Ho la laboro! Mian tutan vivon mi laboregis. Jam elsuĉiĝis mia energio ; ŝtelita estas la forto de mia juneco ; sed kie, ho kie, estas la frukto de mia laboro ?”

Galeriano (ĵetante putran tomaton): “Jen ĝi estas !”

Notoj[redakti]

  1. Komenciĝis muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro
  2. Dankon pro la nomo!
  3. Interesa (ne)rilato.
  4. Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko!
  5. ĝis