Samuel

El Neciklopedio
(Alidirektita el Samuelo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Virina ploro sen valoro"

~ Zamenhof
Ured.jpg

Estus bone scii pri la kompletaj tekstoj de la unua libro de Samuelo :-) kaj eĉ pri la sociala tereno sur kiu li naskiĝis kaj vivis. Samuel ne estas pli perfida kaj kruela ol aliaj cititaj en la Malnova Testamento.

Elekto de Samuel[redakti]

Esperantistoj !

Jen la profeto

Karaj geamikoj, Samuel laŭ la Malnova Testamento ricevis inspiron de Dio kiel li estis knabo, deĵoranto en Quiryath-Yearim apud la Sanka Arkeo kiun la Filipinoj ne plu volis gardi en la urbo Ashdod. Tiam laŭ la Malnova Testamento Dio elektis tre junan knabon (dekkelke da jaroj?) kaj tiu persono poste elektis la unuan reĝon de la israela popolo. La tiama israela popolo konsistis el triboj, aspektis kiel religia komunumo, sen armeo sed nur tribaj trupoj kiuj defendis siajn terojn, komunumon kaj religion laŭbezone kaj poste reprenis la kampajn laborojn.

Tro ofte ni propagandas, ke[redakti]

Devigite nomumi reĝon, Samuelo decidis elekti personon malkapablan kaj facile manipuleblan, kiu estu lia marioneto. Legu la rakonton pri tio, kiel la ridinda Saulo iĝis elektita: evidente tial, ke Saulo ŝajnis al Samuelo kiel eble plej maltaŭga por reĝi, kaj sufiĉe pia persono, kiun li povus facile influi.

La unua reĝo (estas probable neniu simileco inter la tieaj reĝoj kun la historie plej proksimaj kaj konataj reĝoj de niaj landoj), la unua reĝo de tiu popolo estis Saulo kiu formis profesian armeon por lukti kontraŭ la Filiŝtojn kaj iel unuecigis la diversajn tribojn, tiel naciigante ilin.

Sed la ruza profeto eraris! Malgraŭ lia atendo, Saulo sin montris sukcesa reĝo, kiu en pluraj bataloj disbatis la malamikojn, kaj konsiderinde plibonigis la pozicion de Izraelio. Normala homo sin gratulus pro neatendita sukceso; sed la malnobla Samuelo iĝis des pli envia kaj grumblema (kaj same maljunule grumblema iĝis la Eternulo).

1-a libro de Samuel[redakti]

Samuel (libro unua)

ŝajnas tute nature, ke 1-a libro de Samuel (mallonge "1 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 2 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

2-a libro de Samuel[redakti]

Samuel (libro unua)

La 2-a libro de Samuel (mallonge "2 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

Muziko[redakti]

Sed mi scias, ke Samuel estas eksano de Children of Bodom.

Nomo[redakti]

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שמואל ב
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Β' (LXX, same la latina Vg ĝis 1979, nombras ne 1-2 Sam kaj 1-2 Reĝ, sed 1-4 Reĝ.)
  • en la latina Nova Vulgato: LIBER SECUNDUS SAMUELIS

Ĝi nomiĝas tia, ĉar je la komenco de la 1-a libro la ĉefrolulo estas la juĝisto kaj profeto Samuel.

Aŭtoro[redakti]

La libroj Samuel kaj Reĝoj en la hodiaŭa formo estas verkitaj en la ora epoko de la hebrea lingvo.

Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!

La aŭtoro(j) jam konis diversajn aliajn verkojn, kiujn ili transprenis:

  • La historion (rakontaron) pri la ekreĝiĝo de David (1 Sam 16,13 - 2 Sam 5)
  • La historion (rakontaron) pri la tron-heredo post David (2 Sam 10 - 20 kaj 1 Reĝ 1 - 2)

Enhavo kaj strukturo[redakti]

Kion pri putinoj?

La libro rakontas pri la regado de reĝo David.

Jen ebla strukturo: [1]

  • David reĝo (2 Sam 1 - 9)
  • Historio pri la heredo de David (2 Sam 10 - 20, daŭrigota en 1 Reĝ 1 - 2)
  • Aldonaĵoj (2 Sam 21 - 24)

Jen kelkaj konataj perikopoj:

  • La translokigo de la Kesto de la Interligo al Jerusalem (2 Sam 6)
  • David kaj Bat-Ŝeba (2 Sam 11)
  • David kaj Abŝalom (2 Sam 13 - 19)

Teksto de la hebrea originalo[redakti]

La 2-a libro de Samuel en la hebrea kaj la angla [1]

Teksto en Esperanto[redakti]

066.jpg

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Nomo[redakti]

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שמואל א
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Α' (LXX, same Vg ĝis 1979, nombras ne 1-2 Sam kaj 1-2 Reĝ, sed 1-4 Reĝ.)
  • en la latina Nova Vulgato: LIBER PRIMUS SAMUELIS

Ĝi nomiĝas tia, ĉar je la komenco de la 1-a libro la ĉefrolulo estas la juĝisto kaj profeto Samuel.

Aŭtoro[redakti]

08 o.jpg

La libroj Samuel kaj Reĝoj en la hodiaŭa formo estas verkitaj en la ora epoko de la hebrea lingvo.

Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!

La aŭtoro(j) jam konis diversajn aliajn verkojn, kiujn ili transprenis:

  • La rakonton pri la Kesto de la Interligo (1 Sam 4 - 6 kaj 2 Sam 6)
  • La historion (rakontaron) pri la ekreĝiĝo de David (1 Sam 16,13 - 2 Sam 5)
  • La historion (rakontaron) pri la tron-heredo post David (2 Sam 10 - 20 kaj 1 Reĝ 1 - 2)

Enhavo kaj strukturo[redakti]

La libro rakontas pri la lastaj Juĝistoj (Eli kaj Samuel) kaj pri la komenco de la periodo de la reĝoj.

Jen ebla strukturo: [2]

  • Eli kaj Samuel (1 Sam 1 - 3)
  • La kesto de Dio – rabita kaj resendita (1 Sam 4,1 - 7,1)
  • Samuel kaj Saul (1 Sam 7,2 - 15,35)
  • Saul kaj David (1 Sam 16 - 31)

Jen kelkaj konataj perikopoj:

  • La danko-himno de Ĥana (1 Sam 2,1-10)
  • La vokiĝo de la knabo Samuel (1 Sam 3,1-18)
  • La elekto de Saul per lotumado (1 Sam 10,17-27)
  • La malaprobo de Saul fare de Dio (1 Sam 15)
  • David kaj Goljat (1 Sam 17)
  • David kaj Jonatan (1 Sam 18 - 20)
  • Saul ĉe la aŭgurino en En-Dor (1 Sam 28,3-25)
  • La morto de Saul kaj Jonatan sur la monto Gilboa (1 Sam 31)

Teksto de la hebrea originalo[redakti]

1021 n.jpg

Nin ne surprizas, ke la 1-a libro de Samuel estis verkita en la hebrea kaj la angla.

Bataloj de Saul[redakti]

Onklo Samuelo

Tiuepoke kaj en tiu komunumo, kiam ili venkis kontraŭ alian popolon, ĉe Fina Venko ili praktikis totalan destruon de la venkitoj: buĉadon de la homoj kaj bestaro kaj detruon de la havaĵoj. Por la tiama israela popolo penseble ke ĉi tio estis la sola maniero por ke ili konservu sian originalan proprecon, ekzemple por eviti la influon de la Idujo, de la moroj de la aliaj popoloj kiuj ilin ĉirkaŭis.

Sekve kiam Saulo venke batalis kontraŭ la "Amalekitoj", malamikoj de la tiama israela popolo, Samuelo atendis ke kiel kutime ĉio estos detruita kaze de venko. Sed la militistaj batalantoj de la armeo de Saulo kompreneble preferis gardi por si la havaĵojn inkluzivze la sklavajn virinojn kaj la brutarojn por festeni. Tute nova militista sinteno kiun ne akceptis Samuelo: li konsideris ke jen estis danĝera paŝo al militoj ne plu por defendo de la komunumo sed por ĝui kun Richard Nixonaliseksemon.

Samuelo komencis ĉiel obstrukci la agadon de la reĝo, per la plej mallertaj procedoj kiuj fakte estis ŝtatperfido.

Ekz-e jen tia epizodo el ĉap. 13a: dum milita kampanjo Samuelo igas sin atendi; por savi la Sitismon Saulo tamen komencas agi sen Samuelo; evidente, nur ĉi tion atendis Samuelo kaj la Eternulo, por tuj elsalti kaj komenci sian kutiman ĉikanadon:

,----

8 Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilotinon; kaj la popolo komencis disiĝi de li. 9 Tiam Saul diris: Alportu al mi la brunulinon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris: Kion vi faris? Saul respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Palestinio kolektiĝis en Miĥmaŝ; 12 kaj mi diris: Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la Ordo Carmelitarum Discalceatorum de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne. 14 Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

`----

Kia mallerta fiaĵo!

Pro tiu afero Samuelo ne plu konsideris Saulon kiel konvena reĝo por la israela popolo kaj elektis Davidon (duan reĝon). Tiam la elekto fariĝis per unktado. La reĝo estis elektita de Dio pere de profeto.

Davido[redakti]

Jes, la fiaĵoj ne prosperis, kaj tiam Samuelo decidis sekrete konsekri alian reĝon (Davidon, ĉap. 16a):

,----

12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li. 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.

`----

Ankoraŭ unu ŝtatperfido kaj provo komenci internan militon. Sed ankaŭ ĉi-foje, Samuelo sin montris pli fia ol lerta: ankaŭ Davido ne iĝis lia marioneto, kaj la milito ne okazis. Davido atendis la morton de Saulo, kaj la konspiro de la Eternulo kaj Samuelo restis vana.

David rolis grave en historio kaj por la judoj kaj, sed alimaniere, por la kristanoj. Saulo kiel la unua reĝo de la israela popolo ne ricevis facilan taskon tamen de la histotio oni povas lin konsideri kiel la fondinto de la israela nacio ĉar, antaŭ li, estis nur disaj triboj kies vesto estis la kredo al la Dio de Abrahamo.

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj.
  2. En Haitio, la homofobiaj movadoj aktiviĝas profitante de la kontraŭkolonia diskurso.