Somero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj"

~ Fundamento de Esperanto

"Post la batalo preĝo ne helpas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Li mann, de qui marita hat morit in li passat autun, dit a nos que il amat la frenesimen"

~ finna Okcidentalisto pri somero

"Maxim kordial ed amikal saluto, kara kolegaro!"

~ Aubrey Addams pri samprofesiaj idistinoj
Fine.jpg

Kutime kaj esence, somero estas ero de somo.

Varmego[redakti]

Kiam mi serĉis por elekti temon de tiu ĉi prelego, mi trovis ke

„Kiam ni estis pasintjare ĉe maro, estis tiel varme, ke oni devis malvarmigi kokinojn per glacio, por ke ili ellasu kuiritajn ovojn.“

3002 n.jpg

Jaro sen somero[redakti]

Nenormalaj temperaturoj de la somero de 1816 kompare kun la averaĝa temperaturo el 1971–2000.

Jaro sen somero estas nomata la nekutime malvarma jaro 1816, precipe en nordorienta Ameriko, en okcidenta kaj suda Eŭropo. Okazis same sensomeraj jaroj en Mezeŭropo en 1529, 1588, 1601, 1618, 1628, 1675 kaj 1813. La kaŭzo por tio estis la precipe sulfurriĉaj aŭ tre aktivaj vulkanaj erupcioj.

Esperanto[redakti]

Fariĝis nun tute banale diri, ke multaj esperantistoj partoprenas somerajn renkontiĝojn, tendaran kaj aliajn kunvenojn dum somero, kie oni komunikas en Esperanto. Ekzemple, Universala Kongreso de Esperanto (UK) kutime okazas dum somero, kaj multaj aliaj Esperanto-kunvenoj ankaŭ okazas dum tiu sezono.

4306.jpg

FERIA KAMPADEJO[redakti]

Estas somero, kaj epoko de feria kampadejo por la infanoj.

Adoleska Amando: Vidu, sep tagojn da arbara kampadejo, ducent kilometrojn for de la hejmo! Sen telefono! Sen retmesaĝoj! Komplete izolita de la ekstera mondo!

Jozefino: Do?

Amando: Tiu ĉi semajno estos la plej agrabla kiun mi iam havis!

Jozefino estas mistifikita: Sed estas eta Joĉjo kiu iros, ne vi.

Amando: Jen.

SOMERA LERNOTASKO[redakti]

Eta Joĉjo alvenas al eta Toĉjo: He, Toĉj'! Ni iru naĝi!

Toĉjo: Mi ne povas, Joĉj'. Nia somera lernotasko estas legi ses librojn, kaj mi nun komencas legi la sesan. Ja restas nur du semajnoj da somerferio.

Joĉjo: Leĝi, ŝmegi! Mi volas amuziĝi.

Toĉjo: Kiom el la libroj vi jam legis?

Joĉjo: Neniom!

Toĉjo: Ĉu vi kredas ke vi povos legi ĉiujn ses librojn en du semajnoj?

Joĉjo: Senprobleme! Mi inventis novan rapidlegan metodon.

Toĉjo: Ĉu vere? Kiel funkcias?

Joĉjo: Mi simple legas la unuan kaj lastan ĉapitron de ĉiu libro....

Detaloj[redakti]

Komence de junio, julio kaj fine de aŭgusto okazis en nordorienta Usono frostaj periodoj. En orienta Kanado kaj en Novanglio neĝis, la neĝo atingis en Kebeko alton de 30 cm. La frostoj rezultigis malpliiĝon de la rikolto, altiĝon de la grenoprezoj, sed malsatego ne okazis.

Ni ne iluziiĝu: grenoprezo atingis en 1817 ĝenerale unukajduon-oblon de la jaro 1815. Kelkloke (Nord-Alpaj regionoj) okazis malsato, triobla prezo. La malsato de 1817 rezultigis apogon de la agrikulturo en Germanio.

La krizo ne trafis Skandinavion kaj Orientan Eŭropon. La grenoprezo altiĝis en Pollando nur pro la kreskanta eksporto.

G.jpg

SOMERFERIO[redakti]

Kruko kaj Baniko ferias.

Kruko: Mi nenion ajn faris dum la tuta tago!

Baniko: Ankaŭ mi nenion ajn faris dum la tuta tago!

Kruko: He ja! La vivo estas bona!

Kaŭzoj[redakti]

Mi konkludas, ke la usona klimatesploristo William Humphreys en 1920 klarigis la fenomenon per vulkana erupcio de Tambora sur insulo Sumbawa en hodiaŭa Indonezio. Tio okazis en aprilo de 1815 kun forto de 7. La malvarmiga efiko daŭris eĉ ĝis 1819.

11273482.32c648a2.560.jpg

Malsamoj[redakti]

Vizitanto (ĉe la lagbordo) “Kion vi faras dum la tuta somero ? ’

Loĝanto. “Ni fiŝkaptas kaj mallaboras. ”

“Kaj kion vi faras dum la vintro ? ”

“Ni ne fiŝkaptas.”

Omaĝoj[redakti]

Estas taŭge, ke estas urbo nomata Somero en Finnlando.

Somera ŝparo[redakti]

Jozefino estas malkontenta: Mi ne povas kredi ke eta Joĉjo pasigis la tutan someron endome nur ludante videoludojn!

Kruko: Sed ja estas pozitiva flanko.

Jozefino: Ĉu vere?

Kruko: Jes ja. Pensu simple pri la mono kiun ni ŝparis je sunprotektilo!