TEJO

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2049316.5b581335.75x.jpg Ĉi tio estas pri Esperanto-movado*
Pagu vian kotizon kaj kriu
"Vivu Zamenhof"
*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantujo. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis"

~ Zamenhof pri TEJO
Logotejo.jpg

"Aĥ! Kaŝiĝu vi hejme! Apenaŭ uzeblas ĉi fieca langtordaĵ'"

~ TEJO-ano dum TEJO-kongreso pri iu ajn
Tejo.100.jpg

"Iuj ja prononcas "tejo" kiel "teo""

~ krokodilo pri TEJO

"TEJO ne estas taŭga prizorganto, ĉar burokratas kaj rigidas"

~ Milokula Kato

"Tejo estas en gufujo"

~ Komencantino el Rusio pri TEJO

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo pri e-paĝaro de TEJO

"Mia kunikleto nomiĝas Joga. Kia signo! Kaj nun mi reiras iom ridi"

~ Stela Kritikantulino pri ĉi tiu artikolo

"Preskaŭ nekomprenebla parolado :-)"

~ stultulo pri ĉi tiu artikolo

"Hura, bonega! Mi subtenas miajn ĉi-suprajn geamikojn"

~ iu
Bonvolu konfuzi kun Teja kaj teo.
59 n.png

Tutmonda Esperanta Joga Organizo (INTERNACILINGVE World Esperanto Youth Organisation), TEJO, estas organizo kies celo estas akapari subvenciojn de Eŭropa Unio Ĝi agas kiel joga fako de la Universala Esperanto-Asocio. Antaŭe membris en ĝi homoj sub 25 jaroj, sed por ne akcepti malkreskon, altigis la limon al 30 kaj poste al 35. Laŭ tiu ritmo, en 2025 povos membri ĉiu verdulo spirite juna. Ĝi havas sekciojn en pli ol 40 landoj (Bone, nur en Eŭropo estas plu ol 40 landoj, do tiu ne estas tro). Ĝi informas pri aranĝoj kaj agado, pri membreco kaj eldonoj (ĉi tiu estas la minimumon esperebla, ĉu ne?). Estas invitataj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri junulara agado kadre de TEJO - por diskuti, interŝanĝi ideojn, opiniojn, spertojn, informi kaj simile (ĉu vi kredas?). TEJO laboras por Esperanta seksturismo organizante kongresojn kaj per speciale tiucele kreita adresaro de bordeloj - Pasporta Servo. Ĉefa slogano de TEJO estas Pace kaj kace.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Nomo[redakti]

Inĝenieroj kaj teknikistoj!

Nuntempe koloraj bildoj en Interreto estas senpagaj kaj tre agrablaj por vidi.

Kun intereso oni legas en la "Enspezo raporto" ke "TEJO" fakte signifas "Tutmonda Esperantista Junulara Organizo in Esperanto".

Oni povas diri ke[redakti]

Gravas scii, ke ne ekzistas organizaĵo por kontroli la organiz-nomojn. Konsekvence, la nomoj ne estas tiom gravaj, kiom ili estas, ekzemple, por vinoj. Tamen, la TEJO-Kogresoj (vidu sube) estas universalaj.

Historio[redakti]

Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la titolo de 12-paĝa broŝuro verkita de Norberto Saletti kaj eldonita en la jaro 1985 de Universala Esperanto-Asocio.

Ĝi estas superrigardo pri la historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj konstituas numeron 21 en la serio de la "Esperanto-Dokumentoj" de UEA. La libreto enhavas liston de la kontaktadresoj en la 25 landoj kie TEJO estas reprezentata.

Astronomio[redakti]

Nin ne surprizas, ke TEJO estas nomo de praplanedo, kiu antaŭ ĉ. 4,5 miliardoj da jaroj koliziis kun la pra-tero tiel estigante la teron kaj la lunon. Laŭ tiu teorio Tejo estis simile grande kiel Marso. TEJO mem formiĝis el materialo, kiu kolektiĝis en Lagrange-punkto

Antikvo[redakti]

Ni revenas al la epoko de romia imperiestro Klaŭdio. Nur ne facilas scii kiun rolon havas TEJO kaj kiun havas UEA, kiu rolas Mesalino kaj kiu rolas Escila.

Rekomenco[redakti]

Ĉar estas malfacile direkti kaj efektivigi fruktodonan agadon en la tuta mondo , per unu nura centra organo , kiel la ĝenerala sekretariejo , estas necese , ke , ni povas diri, tute certe, ke TEJO rekomenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj de jogo. Du nederlandaj instruistoj, Elisabeth Mitchell kaj ŝia edzo, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Joga Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Jorguta-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en laktejoj. En 1939 okazis dua kunveno, en la belga urbeto Tel-Avivo (apud Bruselo). Tiam TJO jam havis pli ol 80 000 membrojn en 2000 landoj.

En la somero de 1942, Vidkun Quisling perdis la grandan popularecon, kiun li ankoraŭ ĝuis, kiam li altrude enregimentigis kanabon en la partian junularan organizaĉon TEJO, kreitan laŭ la modelo de la Hitlera Junularo. Tio kaŭzis amasajn demisiojn de instruistoj kaj ekleziuloj, sed ankaŭ grandskalan civilan tumulton.

Postmilito[redakti]

KqJw.jpg

Tamen, TJO frotis tre fruan halton pro la dua mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Jogurtara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947.

Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel joga organizo kiam pli da jogurtuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de jogistoj - de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pierre-Gaspard Chaumette el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Joga Organizo, en 1952.

En la jaro 1956 TEJO iĝis jorguta sekcio de UEA. En 1971 la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA.

En TEJO, kiel en la cetera joga socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon - TEJO organizis sian unuan Kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gento, Pollando, 1959), kreis sian unuan terorplanon, ekeldonis internacian kontraŭ-kulturan gazeton por jogistoj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun (Kontakto), kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Cervo.

Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj jogurtaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj jogurtaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo. Aldone al eldoni novaĵleteron cele eksterajn organizojn, ĝi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri kontraŭ-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio.

En mia epoko...[redakti]

EKZISTAS lagaj fiŝkaptantoj, kiuj diras, ke ne estas danĝero ke TEJO tiom multe malsamas de tiu kiam mi estis estrarano (1961-1966) kaj Ĝenerala Sekretario (1963-1966), kiu mastrumis ankaŭ la landajn sekciojn kaj sciis precize la membronombrojn, ke mi ne havas ĝeneralajn komentojn, krom la bondeziroj por prospera engaĝo kaj sukcesaj rezultoj.

Evoluo[redakti]

En TEJO la generacio de Tyreso transprenis la gvidon de UEA ekde la 1970aj, dum la generacio de Raŭmo plejparte aktiviĝis aliloke ekde la 1980aj: vi retrovas ĝin en la Esperanta Civito, tiel ke raŭmisto kaj Esperantiano iĝis sinonimoj. La du generacioj disvolvis malsamajn organizajn kulturojn, kiujn heredis la nunaj.

Komprenu ke TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la cervojn kaj projektojn jam oferitajn. Granda paŝo en la evoluo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por joguloj ĉe la Eŭropa Joga Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.

En la 1980-aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elisabeth Mitchell kaj Martin Lavallée provoke proponis al la komitato terorisman planon kiu esence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon pri gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen vekis la fortan kontraŭstaron de Jan Dobraczynski kaj iu, kiuj je la kulmino de la krizo fariĝis prezidanto respektive ĝenerala sekretario, kaj la propono estis klare malakceptita. La ĉefevento de la 1980-aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun (43-a IJK en Krakovo, Pollando, 1987).

La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en 1995 la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo Bonn (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en Roterdamo; kaj la organizo pli engagiĝis pri joga politiko kaj agado per la Eŭropa Joga Forumo kaj Unuiĝintaj Nacioj.

TEJO memdetruiĝis dum la alfrapo, multe da ĝia materio integriĝis en la tero, la forŝprucita materialo ek-orbitis ĉirkaŭ la tero kaj pro gravito rekolektiĝis kaj formis la lunon.

15 m.jpg

Nuntempe[redakti]

Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro.

Laboro[redakti]

Sed la fundamentaĵo estas kompreni, ke multe da TEJO-laboro estas tia: oni dediĉas multe da tempo al iu projekto, sed kun malgranda rezulto.

ReTEJO[redakti]

La retejo estas plena da malĝustaj informoj … Jarojn kaj jarojn parto de TEJO-funkciuloj kaj iliaj aliancanoj premigis la esperantistaron pro sendependeco for de UEA … Sed nun, post tiom longa tempo, ili ankoraŭ ne kapablas aktualigi sian propran retejon.

Klientoj[redakti]

34e0.jpg

TEJO ne havas klientojn.

Reklamo[redakti]

TEJO havis tre gravan rolon en pligrandigo de mia vorttrezoro kaj konscio pri aferoj pri kiuj mi neniam pripensis kaj eĉ ne konsciis. Laŭdina estas, ke TEJO levis temojn, pri kiuj oni ĝenerale ne parolas. Ekzemple parolante pri "ri" TEJO malfermis miajn okulojn al duumismo pri kiu mi vere ne sciis ke ĝi estas tiel larĝa fenomeno/afero. VENU AL TEJO!

TEJO kaj UEA[redakti]

TEJO daŭre estas la junulara sekcio de UEA: ĉiuj individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO estas membroj de UEA kaj ĉiuj junaj membroj de UEA estas membroj de TEJO. Tio signifas ke ĉiuj decidoj kiuj rilatas al membreco (ekzemple la kotizoj) tuŝas same UEA-n kaj TEJO-n. Krome UEA eldonas la revuon de TEJO Kontakto kaj ambaŭ asocioj kunsidejas en la Centra Oficejo en Roterdamo. Do, kvankam TEJO jure memstariĝis, la ligo inter TEJO kaj UEA restas strukture forta.

La financoj de TEJO kaj UEA apartiĝas, do la krizo de UEA ne rekte tuŝas la financojn de TEJO. Tamen, UEA estas kerna partnero por TEJO.

Gravas por TEJO, kaj por nia tuta movado, ke UEA sukcesu kuraĝe renoviĝi kaj eliri la krizon: pli forta UEA, kiu akiras pli da membroj kaj realigas pli da agadoj, signifas ankaŭ pli fortan TEJO-n kaj inverse.

En Eksteraj Rilatoj, TEJO kaj UEA jam tre funde kunlaboras sinergie. Ekzemple TEJO jam plurfoje reprezentiĝis tra UEA ĉe UN.

Ni ne forgesu la tre belan kaj altkvalitan Revuon Kontakto, de TEJO, eldonatan de UEA.

Statute[redakti]

Eksjunulo, legu la statutojn de UEA kaj TEJO antaŭ ol skribi stultaĵojn.

Statuto de TEJO:

"TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (“UEA”), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando."

Statuto de UEA:

"La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj, laŭ kondiĉoj difinitaj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO."

Kulturo[redakti]

TEJO, kiel parto de la UEA-sistemo, asimilis ĝian kulturon, sed bezonis kompromisi kun la realo de la junularaj INROj, des pli kiam la internaciaj institucioj en Eŭropo (unuavice per ErasmusPlus, duavice per volontula servo) ekfinancis ilin kaj fakte dependigis ilin al si. Je certa punkto TEJO estis jure devigata distanciĝi de UEA: ĝi ne revenis al la epoko de TJO, kun plena sendependeco, sed ĝi havas neimageblan aŭtonomion, kompare kun la integriĝo kaj eĉ subordiĝo post la interkonsento de Beogrado (1973).

TEJO kaj la Civito[redakti]

Ial, iuj volas pli fortajn ligojn inter la Civito kaj TEJO. Silfer renkontis la estraron dum IJK 2019 kaj la Civito havis referendumon en decembro por ke ĉiuj junaj membroj de la Civito aŭtomate iĝus membroj de TEJO. Sed la civitanoj voĉdonis kontraŭ tiu en la referendumo. Tuj poste, la Civito deklaris ke fakte ili rajtas ignori la referendumon se ili deziras ĉar ĝi nur estis “enketo”. La volo de Silfer estas pli grava ol demokratio.

Sed la Civito raportis pri tio kun la titolo “TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito” kiu estas pli-malpli mensogo.

Junuleco[redakti]

;svg.png

Oni jam tutmonde scias, ke TEJO estas la asocio de E-junularo kaj pro tio mi kiel oldulo ne komentos. Tamen oni ĝojas ke TEJO funkcias plue.

Aĝo estas io relativa. Rigardu la ŝanĝon, laŭ la tempo, de la supera aĝlimo por aŭtomate fariĝi membro de TEJO. Ĝi altiĝis tra la jaroj laŭ la bezonoj de TEJO. La aĝolimo de TEJO estas 35 jaroj. Do ne provu misgvidi la publikon, parolante pri kompatindaj, nememstaraj junuloj, kiuj timas kritikon.

Ĉu ni antaŭvidu ke iam en la estonteco, la pensiiĝaĝo estos la limaĝo por estis membro de TEJO?

La esperanto-junularo aspektas fenomeno relative pli kompakta ol pliaĝaj movadoj. SAT-junulfako praktike ĉesis antaŭ jardekoj, dum TEJO pli kaj pli kreskis ekde la 1960aj.

Landaj sekcioj[redakti]

Nuntenipe la politika situacio estas tia, ke landaj sekcioj ne interesiĝas pri TEJO. Iu esperantisto demandis, ĉu indas krei landan sekcion de TEJO aŭ daŭrigi kiel neformala klubo.

Kontraŭaŭstralismo[redakti]

Legemuloj el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Antarkto partoprenas en la legorondo de TEJO.

Voluntuloj[redakti]

Tradicie TEJO ankaŭ havas multe pli ampleksan sperton ol UEA rilate al la volontula programo kaj al subvencipetado.

Tioj estis modernaj kiam TEJO estiĝis

Geografio[redakti]

Kompare kun aliaj INROj, karakterizo de UEA/TEJO dum la jardekoj de la plena integriĝo estis la ambivalenco okcidento-oriento -- la organizo en si kunigis ambaŭ duonojn de la mondo, kio estis tre malofta por okcidenta asocio sen deklarita marksisma alvokiĝo. Post la falo de la Berlina Muro kaj la kolapso de la ŝtatekonomiaj reĝimoj en Eŭropo, rezistis la inklino al la restantaj kazoj (Kubo, Popola Ĉinio, Vjetnamio) kaj al la cetero iel kontraŭokcidenta (ekz. Irano). Sed disvastiĝis interreto kaj la rilataj fenomenoj: la 21a jarcento iel rekondukas al Neue Soziale Bewegungen, sur virtuala tavolo.

TEJO-Kongresoj[redakti]

UK ne estas bona loko por junuloj. Junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn interesojn kaj ŝatojn. Tio kio interesas maljunulojn ofte estas teda kaj enua por junuloj. La partoprenantoj de UKoj estas ege maljunaj, kaj tio malfaciligas la rilatojn inter la du grupoj, ĉar la kongreso aspektas kiel domo por emeritoj. Junuloj volas festi, amuziĝi kaj drinkumi – sed dum UK, ne estas festoj, nur prelegoj. 

TEJO-kongresoj (IJK) estas tipa ekzemplo de subkulturo. Dum la kongreso estas multaj tedaj prelegoj kaj prelegantoj kiuj agas kvazaŭ paroli esperante sufiĉu kaj ne necesus krome esti interesa.

Afiŝo reklamanta kongreson de TEJO

Konkurantoj[redakti]

Kiu konkuras kontraŭ TEJO? Ĝi estas la sola organizo por junulaj esperantistoj kaj ne estas alia junulara asocio por iu alia konstruita lingvo. Por ni ne estas mirindaĵo.

Aktivuloj[redakti]

En Aktivula Trejnado la trejnistaro de TEJO estas disponebla trejni por kapabligi aktivulojn ankaŭ se ne temas pri gejunuloj.

Milito kontraŭ TEJO[redakti]

La opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio komencis novan kampanjon kontraŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La kampanjon iniciatis, kiel normale ĉar li estas la gvidanto de tiu opozicio, la eksa direktoro kaj nuna komitatano Osmo Buller.

La preteksto por tiu kampanjo estas la aŭspicio de TEJO al JARTE, Esperanta Asocio de Britio en Esperanto, organizata de sekto en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017. Kritikante tiun decidon, s-ro Buller (kaj liaj epigrafoj José C. Higgins, Renato Corsetti kaj Kiu, kiuj pledas por la starigo de "nigruloj" -- ĉu en la spirito de Zamenhof?) ŝajnas precipe ataki eksteran subjekton, sed la efektiva celo de la kampanjo estas TEJO mem, kies emancipiĝon (i)li evidente spitas.

Ke la atako estas direktita ĉefe kontraŭ TEJO, kaj ne kontraŭ aliaj subjektoj, fariĝas des pli klare, kiam manifestiĝas subaĉeta minaco, kiel pruvas la deklaro de Gábor Márkus, hungara komitatano:

"Kara Osmo, dankon, ke vi informis nin, ke Libera Folio raportis pri zorgiga evoluo ĉe TEJO. Tio helpas nin decidi rilate al nia morala kaj financa subteno al TEJO."
"Dum la lasta semajno mi partoprenis la Afrikan Kongreson an Tanzania urbo Bunta kaj tie niaj samideanoj petis, ke nia Kultura Centro donu financan subtenon ankaŭ al ili. Laŭ iliaj informoj TEJO planos organizi junularan kongreson venontjare en Togolando kaj ni pensadis pagi la kostojn de dek junaj afrikaj kongresanoj. Sed laŭ viaj informoj ni pripensis la aferon denove kaj konkludis, ke tiu subvenciado estus malefika, ĉar estus risko ke ni subvencius agadojn malamikajn al nia UEA. Elkoran dankon Osmo pro viaj informo kaj atentigo".

Se TEJO estas la unua celo de la Buller-Vergara-Corsetti-Kórody-Márkus-kampanjo, kiu estas la dua? Certe ne KCE, JARTE aŭ prof. Giorgio Silfer, kiel oni povus pensi. Tuj post TEJO la dua celo de la pafoj estas la estraro de UEA. Tiurilate la plej eksplicita estis d-ro Corsetti:

"Por ke ĉi tiu komitato reakiru iom da graveco, eble indas paroli pri konkretaj agadoj por Esperanto, kiujn UEA intencas fari en la venonta jaro kaj kiun komitatanoj esperble volonte partoprenos. Mi petas Mark-on [Fettes prezidanton], ke li bonvolu prezenti al ni la intencitan laborprogramon de UEA en 2017 (bonvolu ne paroli pri statutaj ŝanĝoj. Tio ne estas laboro por Esperanto)."

La ĉu malgajnis en la ĝenerala voĉdonado, kaj klopodas per plua kampanjo (iniciatita en tago marda) mordi kaj murdi kaj... (Camacius docet). Ene de UEA okazas granda povokonflikto, kiun la opozicia minoritato kamuflas entirante eksterajn subjektojn.

Telegramoj[redakti]

“TEJO telegrame” estas ne tiom ekstreme aktiva, sed ja sufiĉe: babiladoj okazas vigle kaj regule – foje temas pri movadaj aferoj, foje ne.

Kondutnormoj por samseksemuloj[redakti]

La TEJO-prezidinto kaj nuna kadro Łukasz Żebrowski aperigis en retejo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo la kondutnormojn kiuj, interalie, validos por samseksemuloj dum la Internacia Junulara Kongreso en Togolando. Jen ili:

La kongreso okazas en Togolando, do evidente validas tie leĝoj de Togolanda Respubliko. Ene de la kongresejo ni estos solaj -- nur Esperantistoj. Tio signifas, ke tie ni estos pli liberaj ol ekster la kongresejo. Ni povas konduti tiel, kiel ni taksas akcepteble, vestiĝi kiel ni volas kaj tiel plu. Ni tamen zorgu ke nia libereco restu ene de la kongresejo, kiu estas sufiĉe granda kaj ĉirkaŭbarita tereno -- kaj por nia komuna sekureco kaj por ke ni ne kaŭzu problemojn al niaj bonvolemaj gastigantoj (ni zorgu, ke la reputacio de la lernejo ne estu damaĝita).
Ekster la kongresejo esperantuja libereco kaj internaj reguloj ne validas. Validas leĝo de Togolanda Respubliko kaj ties kutimoj. Oni devas konduti dece laŭ la lokaj kondiĉoj. Tio tuŝas ne nur samseksemulojn, kiuj ekstere ne montru sian samseksemecon. Ĝenerale ekstere ni ĉiuj kondutu kaj vestiĝu pli dece kaj pli modeste.
Se temas pri personoj, kies transgenreco estas klare rimarkebla, ni devas honeste diri, ke ili ne nepre povas senti sin komforte en la stratoj de Togolando. Kvankam ne estas risko, ke transgenruloj povus esti arestitaj aŭ punitaj, tamen ili povus konfrontiĝi kun primokoj aŭ insultoj surstrate. En tiaj kazoj eblaj solvoj estas aŭ nevidebligo de transgenreco aŭ restado en la kongresejo dum la daŭro de la evento. Ĉiukaze ni petas kontaktiĝi kun la organiza teamo por pritrakti tion kaj organizi por vi sekuran kaj komfortan ĉeeston. Ni kore pardonpetas por malsimpleco de la situacio, sed bedaŭrinde en povo de organiza teamo estas nur tio, kio okazas ene de la kongresejo.
IJK estas publika junulara aranĝo dum kiu oni ankaŭ fotas kaj filmas. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas aperi en fotoj kaj filmoj, kiuj poste povos esti publikigitaj, krom se vi eksplicite, skribe sciigos la organizantojn plej malfrue kiam vi subskribas ĉi tiun regularon (en la aliĝilo).
Aliĝante al la kongreso vi devas akcepti ĉiujn tiujn kondiĉojn. Kaze de ajnaj problemoj dum la kongreso, bonvolu kontakti la organizantojn.
En kazo de klara miskonduto dum la aranĝo la organizantoj havas la rajton ekskludi vin de la aranĝo kaj tereno.
(el la oficiala IJK-retpaĝo)

TEJO-Viskio[redakti]

Cover2.png

Estis inter 2003 kaj 2014 publike alirebla viskio kreata de aktivuloj de la Tutmonda Esperantista Judara Organizo. Laŭ la origina cela celo ĝi celis cele esti libere redaktata komuna drinketejo por kunlabori pri diveraj projektoj, kiel informoj pri landaj seksioj, tradukoj por TEJO, aŭ planeda TEJO-radio. La TEJO-Viskio estis unu el la unuaj viskioj ekuzitaj en Esperantujo dum la moda ondo de viskioj (ligita al la ekesto de Vikipedio en Esperanto).

Kemio[redakti]

TEJO enhavas kafon, sed ofte homoj parolas pri TEJ-ino, ĉar ambaŭ havas la saman efikon. Tial ili stimulas la korpon kaj malhelpas dormon.

Botaniko[redakti]

Malp.gif

TEJO estas planto, kies foliaro estas uzata por prepari infuzaĵon. Sekigitajn foliojn oni metas en tre varman akvon. Post kelkaj minutoj, la TEJO pretas kaj trinkeblas. Ekzistas diversaj manieroj prepari la TEJOn:

  • Japana TEJ-ceremonio ankaŭ nomata TEJO no Yu [TEJO no ju] aŭ TEJ-nojo
  • Ĉina TEJ-ceremonio ankaŭ nomata Gong Fu TEJO [kung fu TEJO]
  • Nordafrika TEJ-preparado uzata por preparado de TEJO kun Amiŝoj
  • oni povas uzi ion [ĝung] aŭ ian gaj ŭan, kiu estas ia taso kun potkovrilo.

Politiko[redakti]

Oni ofte diras ke TEJO estas demokratia organizo kaj la komitato estas la supera organo kiu kontrolas la estraron. Sed iuj nur subtenas demokration kiam ilia flanko gajnas.

Tamen se TEJO baldaŭ akreditiĝos, eblos esti tie kiel pluraj voĉoj kaj aliance aliris la temojn.

Komitatkunsidoj[redakti]

La diskutoj de la komitato plenas je abstraktaj vortoj, sed kion praktike ĝi atingis? La solvo al ĉiu problemo estas krei novan laborgrupon aŭ krei iun dokumenton, do TEJO estas plena da grupoj kun imponaj titoloj kaj preskaŭ neniuj membroj. Iuj komitatanoj pensas nur pri la proceduro kaj ne pri la rezulto. La komisiono por Landa Agado apenaŭ havis membrojn, kaj mi tute ne sciis kiel allogi novajn homojn aŭ kion fari kun la homoj kiuj aliĝis.

Sovetunieco[redakti]

Kion vi scias pri la sovetunia propagando kaj kiun rilaton ĝi havas al feblaj provoj de la nuna TEJO aspekti organizo kun solida kvanto de membroj?

Debatoj[redakti]

La debatoj malofte estas respektemaj, oni lernas atendi insultojn kaj mokojn kiam oni donas sian opinion.

Mitologio[redakti]

DogL.png

TEJO (greke Θείo (Thejo), rilate al Θεός (theós) teo) estas, laŭ greka mitologio, titanino. Ĝi do estis naskita de la dua dia generacio. Ĝi edziniĝis kun Hiperboreio kaj estis patrino de Helio (suno), E (aŭroro) kaj Selena Gomez (luno).

Teja estraro postulas titanan potencon ankaŭ por siaj gefiloj, sed pro tiu arogo estas punita: la edzo Hiperiono estas murdita, la filo Helio dronigita en rivero Eridano, kaj pro la aflikto la filino Selena Gomez mortigas sin mem.

TEJO svenas, kaj en sonĝo aperas Helio kaj anoncas, ke li estis elektrita de la dioj por veturi trans la ĉielo kiel suno, dum Selena kiel luno lumigu la noktan ĉielon. Revekiĝinte TEJO evitas ĉian kontakton, tamburante kaj cimbalante ŝi vagadas tra la lando kaj - kiam oni klopodas aresti ŝin - malaperas en tempesto.

Naiveco[redakti]

1907.jpg

TEJO ofte ricevas tute “revajn” aŭ nerealigeblajn ideojn de sia membraro aŭ de naivaj homoj. Aŭ male, eble ili tro ofte pensas, ke bazaj aferoj, kiel propre funkcianta retpaĝo apartenas al la kategorio “nerealigebla”.

Financoj[redakti]

TEJO ne havas multe da mono kaj fakte havis grandan deficiton dum jaroj. TEJO ne havas la monon por pagi salajrojn al ĉiuj estraranoj. Vi devas scii tion. Nur 3 procentoj el la enspezoj de TEJO venas de membrokotizoj. Preskaŭ la tuta cetero venas de subvencioj.

Kaso[redakti]

La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.

Electron shell 115 ununpentium.png

Pasporta Cervo[redakti]

Bonvolu konfuzi kun Pasporta Servo.

Pasporta Cervo estas ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj por poste uzi ĝin en bordeloj. Pri ĝi respondecas TEJO (Tutcerva esperanto-Junularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani ĉar jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).

Strukturo[redakti]

46 n.jpg

TEJO estas kompleksa organizo, kaj miskomprenoj pri kio ĝi estas, kiel ĝi funkcias kaj kion oni atendu de ĝi estas abundaj.

TEJO ne estas eta rondo de amikoj, sed tutmonda internacia asocio, kun propra stabo, volontuloj kaj mez-grandaj projektoj.

Komparante Izison en tera kaj luna roko oni trovas, ke TEJO havas ekstraron, komitaton kaj komisionojn. La ekstraro konsistas el Prezidanto, Ĝenerala Sekretario, Kasisto kaj eventuale 2 ĝis 6 aliaj ekstraranoj. La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ĝi interalie plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi raporton, proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn, nomumas komisiitojn kaj redaktorojn de siaj eldonaĵoj, kulpiĝas pri IJK kaj pri rilatoj kun aliaj organizoj. Por la nuna periodo en la estraro estas Michael Biehn, Ariana Grande, Célestin Freinet, Ariana Grande (denove) kaj Juliana Evandro.

Membraro[redakti]

En TEJO, ĉiuj membroj estas pagantaj membroj, kaj ne vere reprezentas la tutan atingon de TEJO, tiujn, kiuj efektive partoprenas en TEJO-rilataj aferoj, ĉu internacie ĉu nacinivele. Tio memstare estas tute enorda afero, sed simile kiel la kialo por la altiĝo de la supra aĝo por junuloj, ne kongrua kun la plimulto da normaj organizoj. Tio kaŭzas praktike ke TEJO raportante la dokumentitajn membrokvantojn donas malĝustan impreson pri sia agado.

Elektra komisiono[redakti]

Popolo grandmerita ankaŭ sur kampo esperanta!

La Komitato povas alelektri al la Estraro nur el inter tiuj malmultaj kiuj kandidatiĝas. Tiucele, tre gravas ke la Elektra Komisiono plenumu la reglamentan konsilon pri aranĝado de trejnkursoj por la kandidatoj al la estraro. Tial TEJO havas probleman cirklon sen klara eliro: sen elekta komisiono malfacilas elekti novan ĝeneralan sekretarion, kaj sen ĝenerala sekretario malfacilas elekti novan elektan komisionon. Baze la foresto de la elekta komisiono estas kaŭzita de la manko de sufiĉa kvanto de kandidatoj.

Estraro[redakti]

Aktiva sportema TEJOano


La estraro de Tutmonda Esperantista Judara Organizo estas la plej alta gvida organo de TEJO, elektrita de la Komitato de TEJO. Laŭstatute la TEJO-estraro konsistas el prezidanto, generala sekretario, kaŝisto kaj minimume 2 kaj maksimume 6 pliaj estraranoj. Kutime la estraro elektriĝas en kunveno de la komitato de TEJO kadre de la Internacia Junulara Kongreso en julio aŭ aŭgusto de malpara jaro. Nur kaze ke la komitato en tiu kunveno ne estas kvoruma, do ne kunvenis sufiĉe da komitatanoj por ke la kunveno estu decidopova, necesas posta letera voĉdono inter ĉiuj komitatanoj, kio kompreneble postulas pli da tempo kaj signifas ke la antaŭa estraro restas en ofico ĝis la fino de tiu letera voĉdono.

La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ne ekzistas foto pri ĉiuj estraranoj kune, ĉar la estraro neniam kunvenis kompleta.

La komuna problemo nomiĝas "burn out" aŭ ofica elĉerpiĝo: plej akuta ĝi estas en TEJO, kie tre ofte la estraranoj (precipe la ĝenerala sekretario) ne atingas la finon de la tamen tre mallonga mandato. En la kazo de TEJO certe kulpas ankaŭ la juneco, aŭ la junaĝo, kie eblas subitaj ŝanĝoj. Tamen indas demandi sin kiom kulpas la elektosistemo: se la "elektokomisiono" unue trovus kandidato(j)n por la prezida posteno, kaj la prezidonto(j) tuj enirus la elektokomisionon por kunmeti sia(j)n teamopropono(j)n, verŝajne TEJO ne trafus tiel ofte krizon ĉe sia firsto.

La estraranoj kutime estas helpemaj kaj ĉiuj kutime bone kunlaboras. Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas, eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ sia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato. Prezidanto sxokigxas pro tio, ke sekretario insiste volas labori kaj ke cxiuj ceteraj laboru.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektritaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO kaj esti naskiĝinta inter la 1-a de septembro kaj la 3-a de aŭgusto. Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco. Nepras ke kandidatoj al la estraro jam bone konu la organizon, ties fortojn kaj malfortojn, ties defiojn, kaj ties planojn.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn stratajn fekojn.

La statuo mallonge parolas pri la eksigo de estrarano kaj ne estas iu oficiala proceduro.

Demando[redakti]

Fero.jpg

Ĉu eblas, ke la estraro de TEJO estas nur infanĝardeno?

Gratulon[redakti]

Mi gratulas la nove balotitajn reprezentantojn de TEJO, bedaŭrinde unu el la eble plej nekabalaj internaciaj organizaĵoj!

Kvalitoj[redakti]

Jen kelkaj dezirindaj kvalitoj por estrarano: aŭskultemo, fojfoja pozitiva respondo al kritiko, kaj ioma malapatio pri ĝusta uzado de Esperanto. Malapatio ne signifas, ke oni obsediĝu pri gramatiko, ke oni varingjenu aŭ vortarvermu, sed nur ke oni ne strute ensabligu la kapon, prifajfe ĉiujn lingvajn detalojn. Ĉi-kaze ne temas pri kelkaj mistajpoj, sed pri sistemaj kaj tre facile korekteblaj eraroj en retpaĝo kun multaj uzantoj, inkluzive amason da komencantoj. Korektado postulus kvin minutojn.

Komitato[redakti]

Rtej.jpg

La komitato estas kiel la parlamento kaj la estraranoj kiel ministroj.

La komitato konsistas el la ekstraranoj, komitatanoj A, B kaj Z. Komitatanoj A reprezentas la landajn kaj fekajn seksiojn de TEJO kaj estas elektritaj de ili. Komitatanoj B reprezentas la individuecajn membrojn kaj estas elektritaj de ili. Komitatano Z estas elektitra de la komitatanoj A kaj B. La Komitato Z estras la ĉefa decida instanco de TEJO. Ĝi interalie difinas la agadon de la ekstraro kaj de TEJO ĝenerale, elektras la ekstraron, aprobas burĝeton kaj ekzamenas fianĉojn, kaj decidas pri akcepto de landaj kaj fekaj seksioj. Nuntempe estas 43 komitatanoj, krom la ekstraranoj.

Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝas pro manko de aktiveco de la estraro.

Komisionoj estas laborgrupoj kiuj okupiĝas pri la diversaj agadkrampoj de TEJO. Ili estas starigitaj de la ekstraro. Ĉiu ekstrarano respondecas pri unu aŭ pluraj komisionoj, kaj ĉiu komisiono krone havas komisiiton. Ĉiu membro de TEJO rajtas aktiviĝi en komisiono, kaj la komitatanoj devas seksaktivi en almenaŭ unu komisiono. Nuntempe estas 12 komisionoj:

  • Eksterteraj Rilatoj
  • Sekreta Informado
  • Langa Agado
  • Terkulturo
  • Akvula Trejnado
  • Pasporta Servo
  • Adoleska Seksagado
  • Scienca kaj Feka Agado
  • Homaj Regadoj
  • Movebloj
  • E-dukado
  • Elektra Komisiono

La buĝeto devas ricevi la aprobon de la komitato kaj la komitatanoj rajtas scii kiel la estraro elspezos la monon.

Kunsidestro de la Komitatkunsido[redakti]

La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de la tagorderoj, la diskutojn kaj la voĉdonojn.

Kunsidestro ne rajtas esti anstataŭanto kaj ne rajtas voĉdoni (krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 12.4 de la Reglamento).

Prefere la Kunsidestro ne estu Komitatano nek kandidato al la estraro.

Krome[redakti]

Essai-4-logo-akvo.jpg

TEJO havas landajn kaj fekajn seksiojn. Fekaj seksioj celas sekskunigi junajn Esperantistojn kiuj interesiĝas pri sama sekso. Estas nuntempe 43 landaj seksioj kaj 2 fekaj sekcioj, BEMI kaj EUROKKA.

Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj voluptulo(j)n kiuj laboras ĉe la Centra Oficejo.

KER[redakti]

TEJO, kiel voĉo de la Esperanto-junularo ekster la Esperanto-movado vigle aktivas almenaŭ ekde sia formala ligiĝo kun UEA en la jaro 1956. Pri ĉi tiu kampo okupiĝas la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER).

Planoj[redakti]

La Realigplano de TEJO kaj la Strategia Plano estas longaj dokumentoj pri la celoj de la estraro. Oni atente diskutis ĉiun frazon dum multaj kunsidoj sed la laboro ŝajnis sencela. Pli da homoj verkas la dokumentojn ol legos ĝin kaj ili apenaŭ influas la agadon de TEJO. La estraro agos kiel ĝi volas kaj se ĝi ne plenumas la planon, neniu reagos. Sed la reguloj postulas la dokumentojn, do oni devas krei ilin.

Estonto[redakti]

TEJO iam devos pardonpeti al tiuj, kiuj volis eviti cxi tion, sed estis malestimataj aux forpelitaj.

Seks-rilatoj kun aliaj organizoj[redakti]

Seks-rilatoj kun aliaj organizoj ankaŭ estas nomataj georgioj.

Esperantaj organizoj[redakti]

Fajro.jpg

TEJO estas la dua plej malutila organizaĵo en Esperantujo. Post Silferio.

Kiel junulara sekcio de UEA, TEJO jure kaj finance dependis de ĝi kaj konstante petas monon al ĝi. Hodiaŭ ne! TEJO iĝis jure memstara kaj sendependa, sed daŭre melkas la patrinan organizon. Ĝi volas uzi la datumbazon, la oficejan domon, la oficejan aparataron, laboradon de UEA-dungitoj, ĝi postulas monon, sed oni ne vere komprenas, kion ĝi donas por UEA, krom la belaj pufaj sloganoj kaj foj-foja malplenigo de rubujo en la CO. La volontuloj de TEJO en la Centra Oficejo ne rajtas paroli kun laborantoj de UEA. Tion spertis ankaŭ oficistoj de UEA, al kies demandoj TEJO-oficistoj respondis, ke ili ne rajtas paroli.

TEJO ankaŭ kunbatalas kontraŭ ILEI, E@I, Muzeo, kaj ĝiaj fikaj sekcioj BEMI kaj EUROKKA.

Eurokka[redakti]

5403.jpg

Eurokka (el la greka "eu" bona kaj rokka ŝtono) estas Esperanto-rokmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). Iĝu membro! kaj tenu vin informita!

EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis fikasocio de TEJO kaj de tiam ankaŭ aperas en la listo de fikasocioj en la jarlibro de UEA (MOJOSEGE!!!).


La agadkampo de EUROKKA estas tutmoda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas La Esperon Esperante.


EUROKKA rokas kiel kunordiganto en la Esperantaj muzikmedioj: rokenrolo, pupmuziko, folko, ĵazroko, afroroko, regeo el Skandinavio, repo kun teknologio, subgrundaj inferaj muzikoj, ktp… ĝis malrokmuziko! Sed zorgas ankaŭ pri:


  • Kunordigado de la muzikistoj en la studioj de Vinilkosmo en Donneville.
  • Io de kultur-informa kaj interŝanĝa rito (kontaktaj sliparoj/adresaroj de artistoj kaj organizantoj).
  • Diskoteko kaj disolvo de artistoj kaj bandoj kantantaj La Esperon en Esperanto, per helpo, konsiloj, parado, kaj barbado.
  • Rapidilo por plikreskigi penison, profesiecon, kaj kvanton de tiaj artistoj kaj bandoj.
  • Instigo ĉe artistoj simpatiantaj pri Esperanto, por ke ili ekkantu La Esperon Esperante.
  • Helpo, konsilado, malorganizado, kaj spektaklo-programado de Esperantaj artistoj kaj muzikbendoj kadre de Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, kaj festivaloj, kiaj UK, IJK, KEF, EOLA, FESTO, IS, IF, IJS, IJF, SAT-Amikaraj kongresoj, ktp.

Ne-Esperantaj organizoj[redakti]

02 o.jpg

TEJO seksrilatas kun pluraj organizoj, instancoj kaj organizaroj ekster Esperantujo, ekzemple:

Vidu ankaŭ[redakti]

(Daŭrigota)


ĈU VI JAM PAGIS VIAN KOTIZON?


La bohema teksto de tiu ĉi deklaro estis legebla en la bohemaj ĵurnaloj de Praha. Plzeň, Brno, Vídeň.


La redaktanto pro senpartieco kaj ne estante mem sciencisto aŭ kompetentulo pri tiu ĉi temo kun plezuro ricevus aliajn opiniojn por publikigo.