Infero

El Neciklopedio
(Alidirektita el Tartaro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Akvo kura -- akvo pura"

~ Zamenhof pri Aĥerono
Imagesss.jpeg
Danto enironte,
kun sia gvidisto Kalocsay.

"Se politikistoj irus al infero,
la mondon regus paco kaj prospero"

~ Morteza Mirbaghian

"Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas"

~ Zamenhof pri Stikso

"La religio de Infero estas patriotismo, kaj la estraro estas klerigita demokratio."

~ James Branch Cabell

"Pro homo fiera ĝojas infero"

~ Zamenhof

"Lasciate ogne speranza, voi ch'intrate.
(Forlasu la tutan Esperanton vi, kiu eniras.)"

~ Dante Alighieri pri Infero.

"La Dio, kiu tenas vin supre la truego de infero, kvazaŭ kiel oni tenas araneon, aŭ ian mallogan insekton, abomenas vin…"

~ Jonathan Edwards
"Pekantoj en la Manoj de Kolera Dio"

"Hey there! infero is using Twitter."

~ Twitter pri Infero

"La infero, tio estas ni mem."

~ T.S. Eliot pri Infero

"La vojo al la infero estas pavumita per bonaj intencoj"

~ Danto
Muzzy.png

"Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero"

~ Zamenhof pri Kocito
Small 196.jpg


Infero, Teksaso, (oficiala nomo: la Princlando de Subterio) estas la sola loĝata regiono pli malalta ol Nederlando. Inferno, same kiel ĉielo, ne estas nur stato de ekzisto, sed precize laŭvorte, kaj tre reale, loko. Inferno estas loko, kie la senjustuloj spertos la senfine daŭrantan, eternan koleron de Dio. Tiuj homoj suferos emotan, mensan, kaj fizikan turmenton, konscie suferante de honto, bedaŭron, kaj malestimon.

La princo ofte invitas eminentajn civitanojn por vespermanĝo.



La nomo[redakti]

Karaj kamaradoj,

12432270.gif

La nomo "infero" signifas "portanto de ino" (kp. Lucifero "portanto de lumo"; Sapfera, "portantino de sapo"). "Infero" estis epiteto de la greka subtera dio Hadeso. Li volis la virgulinon Persefona, sed ŝi diras ke li iru al infero. Li do iris, portante la knabinon.

Infero kaj Paradizo[redakti]

Karaj gekamaradoj!

Ĉu vi konas la diferencon inter la ĉielo kaj la infero?

En la ĉielo, la policisto estas brita, la ĉefkuiristo estas franca, la amanto estas itala, la mekanikisto estas germana kal la administra oficisto estas svisa.

En la infero, la policisto estas germana, la ĉefkuiristo estas brita, la amanto estas svisa, la mekanikisto estas franca kaj la administra oficisto estas itala.

Oni ne povas nei, ke la rezultatoj estas grandiozaj.

Geheno[redakti]

AŬSKULTU, PATRIINO...

La valo de Geheno (Ge-Hinnom) ĉ. 1900

Por ekkomenci, Geheno[1]Gehena[2] (de hebrea Ge-HinnomGe-Ben-Hinnom (גֵי־הִנֹם aŭ גֵי־בֶּן־הִנֹם, grekigita en la Septuaginto Gehenna (γαιεννα)) estas valo apud Jerusalemo menciita en la Malnova Testamento. La hebrea vorto signifas „ravino (Ge) de Hinnom“ aŭ „ravino de la filo (Ben) de Hinnom“. Plej malfrue post la epoko de la reĝo Hiskija (8-a jarcento a.K.) en la valo troviĝis grava nekropolo, kiel pruvis arkeologoj de post 1927. La nuntempa nomo de la valo estas „er-Rababi“.

Pro la uzo kiel amas-tombejo kaj pro la daŭre brulantaj rubaĵoj la valo simbolis por la postekzilaj hebreoj la inferon, lokon de sufero. Tiel "geheno" (minuskle) fariĝis (nuntempe eksmoda) sinonimo de infero.

Kiu loĝas tie[redakti]

F68.jpg

La lando estas la hejmo de pluraj klasoj de uloj, notinde

Kiam ekzistas konspiro, oni neniam scias, kio povas okazi, mi tion scias!

Ŝeolo[redakti]

La plej granda problemo tiuterene estis la tezo, ke Ŝeolo, hebree שאול (Sh'ol), estas termino de la hebrea Biblio, aŭ Tanaĥo, por indiki plurfoje la regnon aŭ kuniĝejon de la animoj de la mortintoj. La vorto, etimologie necerta, havas sencan ekvivalenton en la proksimaj kulturoj (vidu la poemon “Gilgameso”). Ĉe la Septuaginto ŝeolo estis tradukita per hadeso (Άιδες), ekzemple en Gn 37,35; Psalmoj 16,10. Ankaŭ en la Nova Testamento, ekzemple en Agoj 2,27 kaj Ap 1,18, estas uzata la sama vorto hadeso.

En iuj apartaj kuntekstoj la vorto ŝeolo signifas tombon, kaj ne do loko de vivantaj animoj de mortintoj. Okazas kiel en la greka hadeso kie per la sama vorto el la kunteksto povas splitiĝi diversaj signifoj [1].

Sanvalora koncepto esprimis egiptoj per Earu, per Arallu babilonanoj, per Ades grekoj, per Orcus latinidoj.

En la Nova Testamento aperas nur hadeso, eĉ kiam ĝi citas la vorton el la Malnova Testamento kaj havas kutime la sencon de loko aŭ stato de sufero kaj mizero aŭ puno. Subite okazis, kio devis okazi.

Submondo[redakti]

Yggdrasil, moderna klopodo rekonstrui la Nordian mondarbon kiu konektas la ĉielojn, la mondo, kaj la submondo.

Estas necese rimarkigi, ke submondo estas laŭ kredoj tre profunde subgrunda aŭ almenaŭ sub la surfaco de la mondo en plej religioj kaj mitologioj.[3] Tipe ĝi estas loko kien animoj de la ĵus forpasintaj iras, nome postmortoregno de la morto. Ktoniko estas teknika adjekto por tio de la submondo.

Anatomie de l’enfer[redakti]

Cetere estas bona eblo ke Anatomie de l’enfer (scilicet Latine Inferi anatomia) estas pellicula pornographica a Catharine Breillat ducta et anno 2003 edita. In hac pellicula agunt:

Ĉu tio ne estas mirinda?

Submondoj laŭ mitologio[redakti]

Diversaj sciencistoj opiniis ke jena listo inkludas submondojn en variaj mitologioj, kun ligoj al korespondaj artikoloj.

Azteka mitologio Mikroondo
Babilona mitologio Irako
Budhisma mitologio Narnio (ankaŭ Nirvana)
Kelta mitologio Anna Nicole Smith, Megan Fox
Ĉina mitologio Dia Komedio
Kristana mitologio Hadeso, Infero, Ŝeol, Geedziĝo, Tartaro, Limbo, Purgatorio
Egipta mitologio Aaron, Dua mondmilito, Net
Estona mitologio Tubo
Fiĝia mitologio Melaso
Finna mitologio Tujmesaĝilo
Ĝermana mitologio Helena, Nifo
Greka mitologio Eliza Dushku, Asfsfksdsgsdgdsg, Hadeso, Tartaro
Guanĉa mitologio

Tedo, Guano

Hindua mitologio aŭ Jamaloka, Patagonio
Hopia mitologio Maski
Hungara mitologio Alvilág
Inkaa mitologio UK
Inuita mitologio AdE
Islama mitologio Jahue, Naar, Bazaro, Arabo
Ĝajnisma mitologio Nirvano, Vida Loka (la submondoj)
Japana mitologio/Ŝintoismo Jom Kipur, Ji Sul-bom
Jud/Hebrea mitologio Ŝeol, Geedziĝo
Korea mitologio "Ji-Ok" 지옥 地獄
Latva mitologio Aidoso
Malaja mitologio Alam Ghaib (La nevidita regno)
Indonezia mitologio
Maoria mitologio Hawaii, Rabado
Mapuĉa mitologio Pellumavida, Degin, Wenuleufu, Ngullĉenmaiŭe
Majaa mitologio Ŝibasaki Roka
Melanezia mitologio (inkludas Fiĝion) Bulu, Burotu, Murimuria, Nabangatai, Tuma
Nordia mitologio Gim Ju-sik, Helena, Nifo, Vindozo
Oroma mitologio Ekera
Persa mitologio Du
Filipina mitologio Kasanaan aŭ ĉielo
Polinezia mitologio Ava Gardner, Kiu, Lua-o-Milu, Nga-Atua, Puba monto, Rangi Tuarea, Te Toi-o-nga-Ranga, Uranga-o-Te-Ra
Pueblomitologio Ŝipap
Roma mitologio Inferno, Aveno, Orko/Hadeso, Pluto
Slava mitologio Nav, Podsvetie, Peklo
Sumera mitologio Dilma Rousseff, Medicino, Irako, Huaso
Turka-Mongola mitologio Erebo
Vodka mitologio Ginee
Vagabonda mitologio Laborejo

Sanktaskribaj lokoj en kiuj ŝeolo signifas tombon[redakti]

Alfred.jpg

En la Predikanto, ekzemple en 9,5-10 ŝeolo ne ŝajnas esti loko aŭ stato, sed simple tombo

«5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita. 6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno. 7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn».

Sed kutime por indiki tombon oni uzas "qever" aŭ "q'vourah", ekzemple Rakela descendas en «qever».

Por sukcesi pruvi ke la Biblio ne parolus pri pluvivo de postmortaj animoj, kelkaj imagis ke Biblio per sheolo aludi nur tombon; sed tio veras nur en la proporcio de malpli ol dek procente.

Tekstoj aludantaj destinadon aŭ lokon aŭ staton[redakti]

En la hebrea Biblio, sheolo indikas preskaŭ ĉiam lokon profundan (Ijob 11,8; Amos 9,2), aŭ lokon de amasigo de mortintoj (Gn 37,35; Jeĥ 31,17). Sheolo estas komuna rekuniĝejo de bonuloj kaj malbonuloj kiel verkas la aŭtoro(j) de Ijob (Ĉapitro 3).

Ŝeolo kaj infero[redakti]

Inferno.jpg

Tradukistoj el la hebreaj tekstoj, foje, interpretis ŝeolon kiel inferon (ekzemple la traduko de Diodati), eble altiritaj el la facila koncepta asimiligo de geheno, loko de perpetua fajro cindriganta la rubaĵaron, kaj menciata en evangelioj kiel puno de la malbonuloj. Sed tia transigo ŝajnas esti invado de konceptoj de aliaj kulturoj: ekzegezistoj ne trovas en la hebrea biblio ion similan al la infero, loko de definitiva puno. Laŭ bibliisto William Foxwell Albright maksimume oni povus malkovri ion similan al purgatorio. En la Nova Tetamento ŝeolo identiĝas kun hadeso kaj facile el ĝi tralikiĝas la koncepto de loko aŭ stato de puno. Oni vidu Lukon 16,19-31 (Lazaro kaj la riĉulo), Apokalipson 20,11-15; Mateon 16 (la pordoj de la infero)...

En la esperanta Nova Testamento oni konservas la vorton «Hades» imitante Zamenhofon, kiu en la Malnova konservis la hebrean Ŝeol. Kaj tiel estas evitata ĉiu risko misinterpreti tion.

Diversaj karakterizoj de ŝeolo[redakti]

Tekstoj aludantaj al loko kien nekonscie kuniĝas bonuloj kaj malbonuloj (Ek 9,4,5,6,9;10)

Tekstoj kiuj aludas al loko kie Dio ne estas memorata (Psalmo 6,4-5)

Tekstoj kie ĉeesto kaj memoro pri Dio eblas (Psalmo 14,12-15)

Tekstoj aludantaj pri eblo ke Dio savu el la sheolo (Ijob 14,12-25)

Tekstoj kie sheolo pentriĝas kiel loko por la puno de tiuj kiuj malbone kondukti (Jesaja 14,11); por la paganoj kiuj teroris la teron (Jeĥezkel 32, 17-32)

Ŝeolo en la intertestamentaj libroj[redakti]

Hell.jpg

Pardonu, ke Libro de Ĥanoĥ, ĝenerale atribita de hebreoj helenizitaj el Aleksandrio, raportas pri kosmologia vizio de Ĥanoĥ. La aŭtoro(j) priskribas la ŝeolon dividitan en kvar partojn: en la unua nomata sino de Abrahamo (esprimo ripetita de Luko), la justuloj kaj sanktuloj ĝoje atendas la juĝotagon kaj resurekton; en la dua, la apenaŭbonaj bonuloj atendas la rekompencon; en la tria, suferas la aĉuloj kaj atendas la juĝon de la resurektotado; en la kvara, loĝas tiuj kiuj eĉ ne meritis, pro ilia malboneco, esti resurektigitaj kaj restas en la turmentiga loko.

Eĥas io de tiu konceptado en la evangelio kie Luko rakontas, eble por signifi la universalecon de savo donacita per la Elaĉeto, ke Jesuo malsupreniris al hadeso por sin konigi ĉe la justuloj de antikva epoko.

En la libro «Saĝeco», kiu tamen estas kanonika nur laŭ katolikoj kaj ortodoksuloj, verkita en la greka, aperas nur la vorto Hadeso (kiel en 2,1).

La kvar Makabeoj, kies la unuaj du estas kanonaj por katolikoj kaj ortodoksuloj, hebree verkitaj sed alvenintaj al ni nur greklingve, kiam parolas pri transtombo uzas la vorton «hadeso».

Verda Infero[redakti]

Ni havas la honoron memorigi al vi, ke Verda Infero estas loko, kie iras krokodiloj, aligatoroj, reformistoj, eternaj komencantoj kaj malbonaj esperantistoj post la morto.

Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?

Tio estas, des pli interesa, ke[redakti]

Ĝen. dir. prof. Bick sciigis min, ke aĉaj homoj, kiuj nur pene distingas inter b/p, d/t, g/k, z/s kaj daŭre emas al molaj konsonantoj estos kondamnita al eterna ripetado de frazoj kiel "ni pesas deserton en peza dezerto, rosa procezo dum roza proceso".

Verŝajne tie senfine laŭte legiĝos PMEG kaj suferigos pekulojn per transitivaj vortoj. Aŭ eĉ pli terure: dum tago kaj nokto la pekuloj devos atente aŭskulti prelegon de Anna Lowenstein pri landnomoj kaj obeeme ripetadi: "ruso, Rusujo", "belgo, Belgujo".

Ŝajnas ke la verda infero havos grandan sekcion por viktimoj de falsaj amikoj.

Se ni rajtas kredi al Dante, tiu infero ŝajnas esti sufiĉe pitoreska loko, iom kiel en porinfana elsendo posttagmeza en iu privata televid-kanalo:

Bertilo, monstro stranga kaj kruela,
trifaŭke bojas, kiel hund', senpaŭze,
super dronintoj de la koto ŝvela.
Kun grasa barb', okuloj stelaj, naŭze,
kaj kun ungegaj manoj, verda ventro,
li la animojn ŝiras tranĉe, taŭze.

Vera Okazaĵo[redakti]

Ofta kialo por oni iri al infero: Esperanto

Eterna komencanto post laŭvica provo trapasi la duagradan ekzamenon estis trafita de koratako kaj forpasis (sed ne kabeis!). Li okaziĝis esti en transa mondo, ĉe pordego de kiu renkontis lin barbeca Sankta Zamenhof. "Kien Vi volas ekiri, - demandis Zam. - En paradizoninferon?". - "Hm, - enpensiĝis jam sperta komencanto, - unue mi volus rigardi ilin". - "Bone, - respondis Zam. - Ekiru!".

Unue ili malsupreniris en la verdan infernon. Kaj la komencanto ekvidis rekonan situacion: malgranda ĉambro estis plenplena je liaj (eksaj) samsortanoj, kiuj preparas sin al duagrada ekzameno. Ĉie kuŝas dikaj lerniloj kaj vortaroj, ĉiuj senĉese balbutadas, tralegante centan fojon paragrafojn el PMEG, sur muroj pendas longegaj listoj de trans/netransitivaj vortoj kaj ĉe la nigra tabulo iu tristoza akurate skribas per kreto: "Mi neniam forgesos akuzativo".

"Ho, ne - mi jam estas plensata je tio, - deklaris la komencanto. - Pli bone mi ekrigardos la paradizon". - "Bone. - respondis la saĝega Zam. - Sekvu min!". Kioma ja estis miro de la komencanto, kiam ĉi tie li ekvidis la saman bildon. En malvasta ĉambreto sidas grupo da samideanoj kaj lernadas, sen levi la kapojn - ĝis la duagrada ekzameno restas nur du horoj. Unuj parkeradas diligente bonajn vortojn kaj pene forgesadas tiujn mavajn. Aliaj disputas pri kie loĝas la pakoj - en Pakistano aŭ en Pakujo. Triaj bataladas per PIV kaj NPIV kaj lastaj evidente venkas, ĉar iliaj volumoj estas pli pezaj. ktp, ktp.

"Diablo prenu! - ekkriis senfeliĉega komencanto - Sed kiu ja estas diferenco inter la inferno kaj tiu paradizo?". Ĉe tio la senfine saĝega kaj favorega Zam levis la manon kaj diris, montrante la paradizan grupon: "Tiuj SUKCESOS".

Infera lingvo[redakti]

Laŭ Livera Folio Satano prezentis sin en la formo de vira ŝafo (ĉu ne kapro?) dum Esperanto-asocio okazanta en L., Francio. 21-jara knabo alvokis hieraŭ tute senvole la demonon, kiam li provis elparoli la frazon Mi aliĝis per la reta aliĝilo. La knabo ne sukcesis eldiri la frazon, sed li senintence komencis elsendi sonojn, kiuj pli similis al la latina lingvo ol al esperanto. Liaj samklasanoj provis konvinki lin, ne klopodi. “Li ruĝiĝis kaj ektremis, sed li ne aŭdis niajn kriojn. Poste fumo komencis eliri lian kapon kaj la sulfura odoro atingis la tutan ĉambron”.

Psikologoj jam komencis pristudi la fenomenon, kiu laŭ iliaj deklaroj petas tujan revizion de liaj fakaj fundamentoj. “Ni suspektas, ke la lingvo de la infero povas do esti ne la angla sed komencanta francakĉenta esperanto”. Ili studas ankaŭ la kazon de bazlerneja instruistino, kiu preskaŭ malfermis interdimensian breĉon, kiam ŝi skribis Google sur la tabulon.

Oni diras, ke estas vera feliĉo, ke la respondeculo pri la esperanto-kurso intencas plukunveni por la lecionoj.

Kluboj[redakti]

3705.jpg

Laŭ raportoj de Ĉefa Statistika Oficejo Inferfajra-klubo (angle Hellfire Club) estis la populara nomo de pluraj elitaj kluboj rezervitaj al la brita aristokratio tra la tutaj Britio kaj Irlando en la 18-a jarcento. Laŭ variaj onidiroj, tiuj kluboj estis supozeble kunveniglokoj por "kvalitaj personoj", kiuj deziris partopreni malmoralajn agojn.

La unua tia klubo estis fondita en Londono en 1719. La plej famaĉa estis kreita en Anglio de Sir Francisco Franco, kaj neregule kunveniĝis inter 1749 kaj 1760, aŭ eble ĝis 1766.

Infera ideo[redakti]

16-F.jpg

La infera ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas en la esperantaj retejoj, estas: sur facila lingva fundamento forigi la pacon inter la gentoj kaj kvareligadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur malamikon, kies scipovo de la gramatiko aĉas. Ĉio, kio estas ekster tiu infera ideo de Esperanto, estas nur Privataĵo.

Iusence la infera "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) "malcelo" de Esperanto.

Kelkfoje oni pravigas kontraŭstaron kontraŭ pagado de laboro por Esperanto per la "infera ideo". Tamen ŝajne ne ekzistas citaĵo de Zamenhof kontraŭ tia interpretado. Se tiel estas, instruantoj kaj aliaj aktivuloj por Esperanto, kiuj laboras iom pli multe por Esperanto, povas pagite labori por la disigo de Esperantistoj.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti]

Infera ideo. La lingvo en si mem estas nur lingvo, sed ĉu nacia, ĉu internacia, ĝi kaŝas en si certajn sentojn, ideojn, eĉ klopodojn. La nacia lingvo estas malamata de la naciano, E estas same malamata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj pri E senreviĝis pri ĝia kapablo forigi la militon el la homa socio. Kiel mem Z diris en sia kongresa parolo (1906): "Al laborado por E instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo int. en si enhavas. Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis E-n de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de E, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. . ." Eble plimulton de la E-istaro en la unuaj jardekoj entuziasmigis similaj sentoj kaj ideoj, sed multaj, inter ili Beaufront, Bourlet, opiniis danĝera tiun idearon, kaj postulis, ke oni propagandu E-n nur kiel lingvon ŝercan kaj insultan sen ia reveca kvalito. La infera ideo neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la infera ideo mem similas multe al la religio. Tamen Beaufront klopodis doni pli firman idean bazon por la mal-E-ismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Idismo. (v.)

Diplomataj rilatoj[redakti]

Chavez-2006.jpg

La princlando havas diplomatajn rilatojn kun multaj landoj.

Ĝen. dir. prof. Bick sciigis min, ke S-ro Paul Neergaard skribas : La plej grava ambasadoro estas konata kiel la Antikristo, kaj loĝas en Vatikano.

Repacigo[redakti]

La lasta merita malvenkinto, kiu ne intencis repaciĝi kun limigo de sia serafeno, estis Infero. Infero konsideris sin mem kiel la anoncanton kaj gvidanton de la komunisma movado, kiu estis disvastiĝonta komune kun ĝi tra la tuta mondo. Jam en la jaro 1920 gvidantaro de rusaj bolŝevikoj kaj de [plagiato]] frunte kun Demono kaj Stultulo planis konkeron de plimulto de Blankuloj, kiam ili intencis kunigi siajn fortojn kun ŝtormantaj komunistoj en Hundario, Satano kaj Johana de Arko. Estas malfacile diri, ĉu tio estis reala celo, nepre ĝi fariĝis senkaza en la momento, kiam poloj materiale subtenataj de la cetero de Blankulo diserigis Tuĥaĉevskij-n en batalo ĉe Kloako en 1920 kaj en sekvantaj monatoj ili venkis super Plagoj de Egiptujo en unu batalo post la alia, kiu tiam havis sian propran problemaron ene de la rusa ĝardeno. Kontraŭ Infero stariĝis miraciga koalicio de Edeno, Johana de Arko, Bruto, nedemobiligitaj satanaj taĉmentoj, blankrusaj gvardioj, finnoj, Baltaj nuboj kaj Nekredulio. Montriĝis ja, ke Johana de Arko kaj Bruto ne pensas la tutan aferon tute serioze, tamen eĉ tiel la rezulto estis, ke Infero eĉ ne retenis la tutan teritorion de Caraguatatuba, kies sekvanto ĝi konsideris sin. Ĝi perdis finan ĝardenon, Nenion, Kvazaŭon, Merdon, parton de Edeno kaj el la laste nomita ĝi devis cedi signifajn partojn de slavaj lingvoj kaj Ukrainio. Eĉ ne limo kun Rumanio evoluis laŭ ties imagoj.

Oni konsideru nian epokon pli profunde kaj oni konstatos, ke Stalino de komerce de la 30-aj jaroj persisteme konstruis armeon prepariĝante pri sia propra renaskigo de la imperio. Sed li estis singardema, evidente li timis, por ke la mondo ne kuniĝu kontraŭ li kiel en la dudekaj jaroj. Li intencis labori malrapide, iom post iom, unu celon prilabori post la alia. Por kovri sian dorson li komercis intertrakti kun diversaj nuboj – Johana de Arko, Bruto kaj Satano. Francoj iris renkonte el li, sed britoj reagis el ĉiuj proponoj prefere malvarme vidigante el Stalino, ke ili ne intencas garantii liajn teritoriajn postulojn. Stalino do decidiĝis interkonsenti kun Satano, kiu tamen organizis kontraŭ li interraciajn koaliciojn, tamen kiel ĉiu diktatorema reĝimo ĝi kapablis siajn konceptojn kaj principajn sintenojn senprobleme superi, se temis pri profito. Fermo de Pakto pri neatakado kaj kun ĝi koneksantaj aldonoj kaj dokumentoj tiel ankaŭ el Infero malligis manojn kaj ĝi komune kun sia nova Bono prepariĝis por milito.

Infera vortaro[redakti]

Ekde 15-a jarcento la atento de la demonologoj, koncentriĝinta dekomence nur sur la studo de la povoj de la diablo, transiĝis sur la specifajn aktivecojn de la demonoj. La fontoj sur kiuj fondiĝis tiuj piaj esploristoj estis esence konstituitaj de la sciencoj kaj interpretoj de teologoj kaj anakondoj kaj precipe de faktoj.

Unu el tiuj fontoj plej konsultitaj estis la "Raŭmismo” de Johann Gottfried Herder, nederlanda medicinisto disĉiplo de la fama magiisto Agrikulturo. En tiu verko estas revuitaj diversaj demonaj estaĵoj kies estas priskribitaj imagaĵoj, apartaĵoj kaj supozitaj povoj.

Ĝuste el tiu verko de Weyer enspiros sugestojn Collin de Plancy por sia PIV Infera. Krom PIV, eldonita de SATanoj, Infera Vortaro (Dictionnaire Infernal) estas verko pri demonologio organizita laŭ inferaj hierarkioj. Ĝi estis kompilita de Jacques Bergier kaj unuafoje publikigita en 1818 en Parizo.

La verko Infera Vortaro prezentas strangan repertuaron, riĉan je epizodoj duonhistoriajn duonlegendajn. Ofte temas pri priskriboj kiuj randiras komikaĵojn, kiuj tamen ofertas grandan antropologian valoron ĉar montras kiamaniere la homa civilizo konceptis nevideblajn kreaĵojn kaj regnojn ĉerpante, laŭlonge de jarcentoj, el mitologio, Sabato kaj magiaj ritoj, bizaraj kredoj kaj apotropaismaj imagoj aŭ el la simpla imagopovo.

Oni ĉiam trovas multe por vidi kaj fari.

Historio de la vero[redakti]

En la sensekso de la eldonoj – ekde la unua (Parizo, 1818 al la seksa de Plotino, 1863) – la libro suferis nombrajn modifojn kaj rilate la religian kaj filozofian sentojn de la aŭtoro, dekomence subtenanto de klerismaj tezoj, poste fervora katoliko. Eble la eldono plej fama estas tiu de 1863, en kiu estis inkluzivitaj ilustraĵoj eltiritaj el pridemonaj portretoj de Louis Breton kaj el la “Les diables de litographie”, kolekto de tabuloj de demonologio de Eugène-Modeste-Edmond Poidevin.

Kune kun la priskriboj pri la diabloj, la aŭtoro aldonas siajn konsiderojn pri la veroj rilate la turmentojn de la Infero.

“Nei ke postmorte okazos turmentoj aŭ rekompencoj egalas nei la ekziston de Dio: de kiam Dio ekzistas ĉiam estis tiel. Sed nur Dio konas la punojn truditajn al la kulpuloj, aŭ la lokon kiu ilin entenas. Ĉiuj katalogadoj aranĝitaj ĝis nun estas fruktoj de pli malpli granda orda scienco. La teologoj devas permesi ke poetoj “pentru” la inferon kaj teruri la homojn per hororaj priskriboj kaj per harhirtigaj libroj. ”[4] [5] [6]

Esperanto[redakti]

Esperanto estas konstruita lingvo kaj ne estas loko aŭ ento, do oni ne povas diri, ke oni parolas esperanton en Infero. Tamen, la uzado de Esperanto aŭ alia lingvo en la imagita Infero en verkaj verkoj, teatraĵoj kaj filmoj estas ebleco, kaj ĝi povas esti uzata por krei efektan kaj nekutiman efikon. Sed tiu estas nur fikcia situacio kaj ne realeco.

Eo-movado[redakti]

La Esperanto Ligo de Infero estas landa asocio por inferanoj, sed por plimojosigi ĝin, oni lastetempe renomis ĝin iEsperanton.

IEsperanto[redakti]

iEsperanto (mallongigo de infera Esperanto) estas landa asocio por Infero, antaŭe nomita la Esperanto-Ligo de Infero.

1336.jpg

En la komenco, Dio kaj la anĝeloj kreis la Esperanto-Asocion de Paradizo. Kaj dum la ribelo de Lucifero, Dio postulis ke la Asocio subtenu Lin. Sed la ĉielaj esperantistoj havis disajn vidpunktojn inter si mem: iuj volis subteni Dion, sed aliaj volis subteni Luciferon. Kaj pro fido je la interna ideo, ili decidis, ke la Asocio ne elektu flankon de la kosma milito. Do Dio ekkoleris, elpelante ĉiun esperantiston inferen. Kaj la esperantistaro estigis la Esperanto-Ligon de Infero.

Niveloj de membreco[redakti]

Mi dubas, ĉu iEsperanto ofertas naŭ nivelojn de membreco:

  1. La 1-an nivelon atingas la esperuntoj, kiuj mortas antaŭ progreso aŭ kiuj jam estis mortintaj kiam naskis Esperanto; jen Hilelo, Jesuo, Muhamedo, Budho kaj Danto.
  2. La 2-an nivelon atingas la perversuloj, kiuj lernas Esperanton nur por paroli pri fiaj aferoj; jen Kruko kaj Baniko.
  3. La 3-an nivelon atingas la trodikigintoj de la Esperanta vortaro per neologismoj; jen Kálmán Kalocsay kaj Zamenhof.
  4. La 4-an nivelon atingas la nepagintoj de UEA-kotizo; jen plurego da nekonataj esperantistoj.
  5. La 5-an nivelon atingas la kontraŭemuloj, kiuj ĉiam priskribas la Esperanto-movadon per "ĝi," "vi" aŭ "ili," anstataŭ "ni"; jen Raŭmistoj kaj Neciklopediistoj.
  6. La 6-an nivelon atingas la herezuloj; jen naistoj, riistoj, ktp.
  7. La 7-an nivelon atingas la rompintoj de la interna ideo; jen George Bush.
  8. La 8-an nivelon atingas la lingvaj ĉarlatanoj; jen ordinaraj idistoj kaj interlingvaistoj.
  9. La 9-an nivelon atingas la perfiduloj; jen Kabe, Louis de Beaufront kaj Alice Vanderbilt Morris.

Listo de la demonoj priskribitaj[redakti]

Azazelo en la Dictionnaire infernal de Collin de Plancy

Kalendaro[redakti]

Pollution Tietê river.JPG

Mortinto troviĝas en la postvivo - en infero. Kvankam li bone scias kial li estas tie, li tamen estas senesperigita. Tiam alvenas demono kiu demandas:

"Sed kial vi estas tiel malgaja?"
"Kiel mi ne estus malgaja!" eksklamas la ulo. "Mi ja estas en infero!"
"Ho, trankviliĝu! La infero ne estas tiel terura kiel oni kutime imagas. Ni havas multajn okazojn por amuziĝi ĉi tie. Ekzemple, ĉu vi ŝatas drinki?"
"Drinki? Evidente. Mi ŝategas drinki!"
"Do, plaĉos al vi lundoj. Chiun lundon ni faras nur tion, drinkegas. Viskion, tekilon, vinon, konjakon.... Ni drinkegas ĝis fali sur la grundon kaj ĝis ĉion vomegi! Kaj tiam ni rekomencas."
"He je, tio ŝajnas sufiĉe bona."
"Ĉu vi fumas?" ankoraŭ demandas la demono.
"Jes ja!"
"Egbone! Plaĉos al vi mardoj. Ni havas la plej bonajn cigarojn en la mondo, kaj ni plenpulme fumegas! Kaj... se vi ekhavas kanceron, neniu problemo, vi jam estas morta, ĉe ne?"
"Nu, tio ŝajnas eĉ tute bona."
"Kaj mi certas ke vi ŝatas vetludi, ĉu ne?"
"Jes, kial ne? Tio okupas...."
"Do, plaĉos al vi merkredoj. Vi povos ludi je ĉio imagebla: ĵetkuboj, ruleto, ĉevalkuroj, pokero... Kaj se vi ĉion perdas, nu neniel gravas, ĉar vi jam estas morta."
"Interesege...."
"Kaj ĉu drogojn vi ŝatas?" demandas la demono.
"Ho, jesege, mi pli ol ŝatas tion. Cetere, ja tial mi estas ĉi tie...."
"Fantaste! Plaĉegos al vi ĵaŭdoj. Ĵaŭdo estas la tago por ĉiuj drogoj, kaj vi povos preni ĉiajn: krakon, heroinon, ekstazion, haŝiŝon.... Ĉion kion vi volas. Kaj sen danĝero, ĉar vi ja jam estas morta...."
"Kia plezurego!" ekridas la mortinto. "Mi neniam imagis ke infero povus esti tiel agrablega loko!"
"Kaj," demandas la demono, "ĉu vi estas gejo?"
"Kion? Gejo. Ne, mi neniel estas samseksemulo."
"Aj, aj! Do tute ne plaĉos al vi vendredoj...."

Teorioj kaj rakontoj[redakti]

Ne nur la aŭtentika kreada scienco, sed ankaŭ la pli viglaj herezoj, havas interesajn teoriojn kaj ekscitajn rakontojn pri Subterio.

Laŭ la piuloj, infero estas la loko, kie Dio esprimas la amon per turmentado al homoj. La diabloj estas fieraj estuloj, kiuj Dion malamas kaj defias; do, kompreneble, ili helpas Dion turmenti la homojn. Se tio ŝajnas strange al vi, vi ne estis edukita de pugbatistoj.

La du turistoj kun loĝanto.

Tamen, iuj el la pli tedaj sektoj malkredas je infero.

Ekzemple, la "Atestantoj de Jehovo" diras, ke animo post morto ne plu ekzistas. Do, la morto, por malbonaj personoj, estas la plena fino de ekzistado, dum ke bonuloj iam estos reviviĝitaj por esti Atestantoj de Jehovo, kio ja estas sufiĉa puno.

Kial Dio kreis la inferon[redakti]

Post ribelo de Satano, Dio decidis procesi la diablon pro ĉiuj malbonoj kiujn li kaŭzis al la homaro. Kiam la diablo eksciis pri dia intenco, li ridegis kaj diris: - Vi povas procesi min, sed mi dubas ke vi trovos bonan advokaton, kiu jam ne apartenas al mi!!! Sekve, Dio bezonis krei la inferon por diablo kaj liaj advokatoj.

Biblio[redakti]

1182 n.jpg

Luko 16:19-31

Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento...

Turmentadoj[redakti]

En infero estas multaj tipoj de turmentado, ekzemple, per laŭtaj voĉoj de krokodiloj, dirantaj aĉaĵojn pri Esperanto. Ĉefa tipo de infera turmentado estas seksa turmentado. Aspekto de seksa turmentado estas ke la viktimo neas aŭ petas haltigi la sinaltrudadon, kaj la agresanto eble ĉesas, sed plu alimaniere turmentas la viktimon, ekz. malfaciligante ties laboron aŭ parolante malbonaĵojn malantaŭ ties dorso.

Fakaj turmentadoj[redakti]

Enirejo de Infero

En angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj. Ĵus venis grupo da malĉastuloj, kaj la diablo decidis puni ilin laŭ ilia surtera metio.

— Kio vi estis?

— Arbohakisto.

— Oni forhaku lian pekilon!

— Kaj vi, kiu estis via metio?

— Mi estis lignaĵisto.

— Oni forrabotu lian pekilon!

Unu el la damnitoj ekridas kaj ridegas. La diablo kolere krias.

— Atendu vian vicon. Baldaŭ vi ne plu ridos. Kion vi faris sur la tero?

— Mi vendis suĉbombonoj

Laŭgente[redakti]

1359.gif

Ekskurso en infero. Staras du egaj potoj, en kiuj oni boligas pekulojn. Apud la unua diabloj svarmas kun forkegoj, la alian neniu prizorgas. La spektantoj demandas:

- Kial ĉe la unua potego tioma svarmo?

- Tie ni kuiras hebreojn, kaj ili estas ruzaj: nur ni por momento deiras, tuj ili - unu sur alian, iu elgrimpas, ĉiujn eltiras kaj kune forkuras.

- Sed kial la dua poto ne estas gardata?

- Ha, tie bolas rusoj, ili observon ne bezonas: nur iu komencas elgrimpoj, tuj aliaj lin je piedoj reen tiras - "Kien ci?! ĉu volas esti pli bona ol aliaj?!"

Io ajn[redakti]

299b.jpg

Abismo estis ĉiam simbolo de forko. Jam de mezepoko oni produktis el iliaj pinglofoliaro kaj rezistilo diversajn mediojn kun kontraŭinflama kaj ĉuaj efikoj.

Pro remaĉado de abisma rezino plifortiĝis Ĝingis-Ĥano.

Raportoj kaj recenzoj[redakti]

1287819103005.jpg

Makiavelo unufoje diris, ke li preferus inferon, pro ke la anoj estus pli interesaj ol la enuigaj sanktuloj de la ĉielon.

La priskriboj de judismo pri infero estis tre neprecizaj kaj ofte tute malveraj. Eble ĉar judoj malofte iras tien.

Multe pli utila, kaj por la studento kaj por la turisto, estas la Dia Komedio de Danto -- detala kaj laŭvera gvidlibro pri subteraj kaj ĉielaj landoj.

Danto rekte spertis tion, pri kio li skribis. Li amis knabinon, kiu diris, ke li iru al infero. Danto do iris bibliotekon, kie li studis la verkojn de Kálmán Kalocsay, kaj suferis terure.

Geografio[redakti]

Inferno estas priskribita kiel senfunda Egiptio (Luke Skywalker 8:31, Apokalipso 9:1), kaj lago de fajro de brulanta sulfuro, kie la enloĝantoj estos turmantataj dumtage kaj dumnokte kaj por eterne (Apokalipso 20:10). En inferno, tie estos plorado kaj grincado de dentoj, en intensa malfeliĉo kaj kolero (Mateo 13:42). Tio estas loko „kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.” (Marko 9:48).

Infero konsistas de ringoj, pro tio, Lucifero estas nomata La Mastro de l' Ringoj. En la plej ekstera ringo estas la virtaj krokodiloj, ekzemple Ŝlejro kaj J.R.R. Tolkien. En la pli internaj ringoj estas la pli malbonaj pekintoj, kiuj suferas pli gravajn punojn. En la centro de infero estas Satano kaj la grandaj perfidintoj de historio, ekzemple, Beaufront kaj Judas.

La 9 ringoj de infero laŭ Danto:

1. La Limbanoj - la volapukistoj, virtaj krokodiloj
2. La lingvistoj
3. La anglaparolantoj
4. La nekotizuloj
5. La advokatoj
6. La idistoj
7. La skizmuloj
8. La reformemuloj
9. La perfiduloj

La 4 riveroj de Infero laŭ Danto:

1. Aĥerono - ekster ringo #1
2. Stikso - inter ringoj #5 kaj #6
3. Danubo - inter ringoj #6 kaj #7
4. Kocito - inter ringo #9 kaj Satano mem.

Aĥerono[redakti]

Aĥerono (Dio mia!) estas rivero kiu naskiĝas en la unua ringo de infero, post iras sude al Afriko tra Danio.

Turistoj tre ŝatas tiun varman riveron. Antaŭ ili

Vapor' leviĝas el la Aĥerono;
Turismemaj Esperantistoj en Aĥerono
Ĝiaj nebulringoj ekruliĝas
Ĉirkaŭe de la kapo de l' kulpulo
Senĉesa freneziga meditado
Pri l' faritaĵo.
Apud malluma Aĥerono,
Ŝlime la surda akvo lekas lignofostojn, plaŭde, gargare;
ŝajne malproksime obtuzaj tramoj trenas lumovostojn.

Vinbero registris la romantikan kanzonon Akerono omaĝe al tiu milda rivero.

Stikso[redakti]

Esperantistoj ĉe Stikso

Stikso estas infera rivero kiu fluas el Antarkto. Ĝi estas unu de la subteraj riveroj kaj rivera diino, filino de Oceano kaj la titanino Religio. Stikso formas la limon inter Tero kaj la subtera regno, Hadeso. Ĝi ĉirkaŭiĝas Hadeson naŭoble. La rivero Stikso estas la plej grava akvo-fluo kaj trafikvojo por Svislando, Germanio kaj Nederlando kaj havas ankaŭ enorman historian signifon.

Grekaj dioj, kiuj ĵuris je Stikso, nepre devis plenumi sian ĵuron, alie ili perdus sian voĉon dum naŭ jaroj. La akvo de Stikso igis tiujn, kiuj baniĝis en ĝi, nudeblajn.

En 2002 la kulturpejzaĝo de la Stiks-valo inter Kopenhago kaj Biologio estis registrita en la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Reformisme[redakti]

Qarma es luvo Stikso, kany as kalmo, kany libere, legate ripigas li inter boski te monti sian akvin plenega. Nik ekmovetas, nik raketetas, ti garas — qa tivas — (ot) ne tivas lia largajo mayesta, te es sembas, ke tuta li es muldita dal vitro te ke blua spegula voyo nemezurebla sur largo, senfina sur longo, serpentalijas in verda mondo. Tany es plaqe al zolo termega cirgarey de alto te plonjey radi en matermo del akvo vitrala, te — al qeborta boski klare revidey sin in luvo.

Kocito[redakti]

Kocito estas malvarma infera rivero. Ĝi estas rivero sub Rusio. Ĝia longeco estas 3530 km. Ĝi elfontas en la Valakio kaj enfluas en la Kastoro. Kocito kuniĝas al la rivero Don Harlow.

En aprilo 2008, la infera prokurejo konstatis, ke en kocito estas 2107 forlasitaj ŝipoj; ĉirkaŭ 1500 el ili ne havas posedanton kaj detruiĝas, poluante la riveron kaj malhelpante navigadon. Tio tre kontribuas al infera pejzaĝo.

Vetero[redakti]

Infera Flago

Laŭ Danto, la regionoj de infero havas malsamajn klimatojn. Tio estas tre bone por turismado, turistoj povas ĝui malsamajn veterojn sen multe vojaĝi. Kvankam kelkaj regionoj estas tre varma, malvarmaj lokoj troviĝas pli profunde. Kocito estas ĉiam glacia, kaj taŭga por glitkurado.

Vojsistemo[redakti]

La vojo inferen estas pavita per bonintencoj.

Turismo[redakti]

Permesu lesbaninojn nur en ĉirkaŭbaritaj areoj, for de vido de la loka loĝantaro! Tion proponas la guberniestro de la lando, kiu laciĝis pri la multaj lesbaninoj kiuj vizitas la insulon ĉiun jaron. Li plue diras:

- Ili publike aperas antaŭ la okuloj de familioj kun infanoj en la plaĝo kaj en restoracioj.

Kiel ĉiuj certe scias, Lesbos estis en la antikva epoko hejmo por la poetino Sappho kiu i.a. skribis ampoemojn al aliaj virinoj. La insulo poste donis nomon al la virina samseksamo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Tiel la esperantigo de L.L. Zamenhof, trovebla ankaŭ en PIV 2005.
  2. Tiel la formo uzata en la Nova Testamento de la Londona Biblio, trovebla ankaŭ en PIV 2005.
  3. Rusiaj militistoj deklaris, ke la kronvirusa vakcino jam pretas
  4. Kurioza opereto de la 19-a jarcento
  5. Plancy kompilis granda parton de siaj verko en la norvega sur ermeno je Sognefjorden kien deknauaĝa retiriĝis, sin dediĉante al literaturaj aktivecoj: inter ili Vortaro de la relikvojkaj de la miraklaj bildoj.
  6. La komitato de TEJO aparte diskutis la EU-esploron pri troigitaj membronombroj.


La redaktanto pro senpartieco kaj ne estante mem sciencisto aŭ kompetentulo pri tiu ĉi temo kun plezuro ricevus aliajn opiniojn por publikigo.