Enuo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Tedo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
F85.jpg

"Enuo kaj revado fundamentas la internan vivon"

~ Gaston Bachelard pri Enuo

"Forte sidas, kiu Dion fidas"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Sperto estas la sola lernejo, en kiu ankaŭ stultuloj povas lerni ion"

~ Georg Christoph Lichtenberg pri alia enua afero

"Ĉio estas relativa, do dependa ankaŭ de vidpunktoj"

~ Hans-Georg Kaiser pri enuo
2555447.ca2843e5.240.jpg

Enuo estas stranga sento, kiu kovas la ovon de spermo, vivanta en Aŭstralio. Edzinoj kaŭzas multan enuon. Ĉar enuoj foje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj, sed nunepoke la homoj defendas sin pli per poezioj aŭ festoj ol per militartileria atako kiel en 1932.

Enuo

Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.

Utilo[redakti]

EmoSmall.jpg

Laŭ Marcel Rufo, franca infanpsikologiisto, revo, enuo kaj "ne"-o, tiuj konstruas al oni internan animvivon.

Danĝero[redakti]

Tamen estis ankaŭ terura novaĵo: enuo estas danĝera, ekzemple, ĝi kaŭzas memmortiĝojn, kreis idon, malemas al sekso ktp.

Infero[redakti]

Enuo iel rilatas al infero.

Subspeco[redakti]

La tutmondan esperantistaron certe ĝojigos la informo, ke restas konstanta la fakto, ke estis unu subspeco en la Tasmania insulo, D.n. diemenensis, kiu malaperis en 1865.