Universala Kongreso de Esperanto

El Neciklopedio
(Alidirektita el UK)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2049316.5b581335.75x.jpg Ĉi tio estas pri Esperanto-movado*
Pagu vian kotizon kaj kriu
"Vivu Zamenhof"
*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantujo. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
Esperanto 1909.jpeg
47195628 n.jpg

"En la historio de Esperanto foje okazis progresoj, foje regresoj, sed ĉiam kongresoj"

~ Zamenhof pri UK

"Neeee, mi ne kongresas. Preferas pli utilan tempopasigadon"

~ Milokula Kato pri UK

"Homoj voĉdonas per piedoj."

~ Lenino pri UK-oj

"En Esperanto–kongresoj estis la (alta) nivelo de flueco."

~ Arika Okrent

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon"

~ Zamenhof pri LKK
Universala kongreso.jpg

"Nenia konstruo povas esti sen bruo"

~ Zamenhof pri konstruado de kongresejo

Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, la plej internacia, malnova, bunta (bla, bla, bla) kaj amasa "internacia manifestacio de la esperantistaro". Ĝi estas destrufesto, tutmovada batalejo, seksturisma festo kaj kunveno de la seksorganoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-malorganizaĵoj.

UK estas ĉiujare videbla provo de ekzisto kaj vigleco de ESPERANTO. El ĝi, Esperantisto, kiu ĉeestas, ĉerpas freŝigitan entuziasmon, kaj plifortigon de la interna ideo, kiujn hejmen reveninta, li transdonas al siaj semideanoj; la unua kongreso, kiun ĉeestas nova Esperantisto, havigas al li neforgeseblajn impresojn. UK ankaŭ impresas forte la ne-Esperantistojn, kaj pro tio, konsistigas mirindan propaĝandilon.

2099.jpg
3117.jpg

Kongresano[redakti]

Kutima fermo de UK

Kongresano estas persono, besto aŭ arbo, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon. Multaj legantoj nun sendube pensas, ke mi freneziĝis. Eble jes, mi eĉ kredas, ke mi estas iom freneza, postulante, ke la nuna generacio kredos min kaj serioze okupiĝos pri tiaj fantaziuloj. Tamen vi povas trankviliki. Mi ne serioze kredas tion.

Hontaj oficoj[redakti]

Hontaj oficoj estas la malalta protektanteco kaj loko en la honta komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Malalta protektanto laŭeble estu la plej malalta persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatnano. Unuvorte : Frenezulejo !

Utilo[redakti]

Ewo1.jpg

Ni diru nur, ke Comenius deziris ankaŭ , ke la kongresoj havis kelkan utilecon kaj grandan manifestacian valoron en la komencaj jaroj de Esperanto, je tiu glora epoko, kiam la samideanoj estis en siaj vilaĝoj, urboj aŭ eĉ landoj, izolitaj ekzempleroj de supera homspeco. Tiam ĉiu el ili sin demandis : Cu aliloke kreskas similaj individuoj kiel mi ? Kaj por ilin konvinki, oni kunvenigis ilin ĉe la kongreso. Sed hodiaŭ, maloftaj estas la Esperantistoj, kiuj neniam havis la okazon vidi, palpi kaj flari alilandan specimenon. Sekve, la kongresoj tiaj, kiaj ni uzas ilin, estas superflua luksaĵo kaj — kiel ĉiuj luksaĵoj — multekosta afero.

Do, kio ĉefe altiras nin al niaj kongresoj ? Ho, karaj legantoj, komprenu bone la solenecon de l’ momento, kiam nun fiere, parolante el la koro de ĉiuj Esperantistoj, ni proklamas : Nin altiras niaj eminentuloj, niaj oratoroj, retoroj, direktoroj.

Historio[redakti]

3242.jpg

Kiam oni kreis la unua UK estas nekonata. Laŭ Biblio (Evb 10:1-4) Dio mem kreis ĝin:

1. Jen estas la festoj, kiujn Mi starigas por vi. 2. Eterna interligo inter Mi kaj vi estu tiuj festoj. 3. Tagoj de spiritlevigho ili estas, ili vershas gojon en la koron kaj homan animon noble inspiras. 4. Ghoju, ghoju, mia verda popolo, kun timpanoj kaj tamburoj eliru en la stratojn. 5. Viaj virgulinoj (junaj kaj maljunaj) blankverdajn robojn surmetu.[...] 9. El chiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ghojplene. 10. Memoru, ke la Sabato de l' jaro ghi estas por vi: ne faru ian laboron en tiuj tagoj! 11. Kaj jen estas la faroj, kiujn vi darfas fari en tiuj tagoj: por altigo de l' spirito kaj agrabligo de l' tempo ili servu al vi. 12. Babili en viaj sepdek naciaj lingvoj - ghi estu por vi memorajho pri la lando Babela, el kiu mi elkondukis vin per forta mano kaj etendita brako. 13. Disdonadi subskribojn, fotografi kaj ekskursi. 14. Viziti vidindajhojn, brui en la stratoj, marshi (dek kilometrojn en chiu horo). 15. Kanti, danci kaj ami. Chio-chi estas donita al vi por via vivo kaj felicho. 16. Sed laboron ne faru en tiuj tagoj, char tio ighos abomeninda por mi. 17. Memoru, ke festo de neniofarado ghi estas - la sabato de l' jaro.

Skriba kongreso[redakti]

Skriba kongreso estis la lasta provo de Z por unuigi ĉiujn personojn, kiuj sin monis umikoj de la lingvo internacia. En majo 1897 li dissendis invitilojn al gazetoj kaj reprezentantoj de diversaj modlingvo-sistemoj. Sed la kongreso ne povis efektiviĝi. Post tiu ĉi malsukceso Z skribis:

„Ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn estas vanaj. Ni forlasu por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj iradu de nun trankvile vojon ĉiem rektan antaŭen, memorante, ke la vero restas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigos neniun.“

Interkonsentoj[redakti]

Senkulpigu nin!

Laŭ la kontrakto de Helsinki (1922), la ICK decidas pri okazigo de la kongresoj, kaj komisias ilian organizon al Konstanta Kongresa Komisiono, kiu entenas du reprezentantojn de la ICK, du anojn de la loka komitato de la estinta kongreso, du de la estanta, kaj du kuratorojn de la Kongresa Kaso. La kontrakto ankaŭ difinas la komi­taton de la kongreso.

Alia intermilita provo[redakti]

En 1927 (en la 15-a de januaro) aperis pseŭdo-biletoj de la "Universala Kongreso de Esperanto". Eldonitaj kun portreto de Zamenhof fronte, kaj kun foto de pacpalaco de Hago dorse, kiu estis ĉirkaŭita de indikoj: "mono egalvaloras al oro", kaj "Ĉiuj rajtoj rezervitaj, falsado leĝe punota". La valoro de la mono restis ekzakte la sama, kiel en 1907.

Rekto.jpg

UEA[redakti]

Jen tre ĝojiga novaĵo: Laŭ Interkonsento de Kolonjo (1933), la nova UEA organizas la Kongresojn.

DUM ESPERANTO KONGRESO[redakti]

Interkonatiĝa vespero. Samideano aŭdas krii sian nomon :

— S-ro Dubois!

— Estas mi.

— Mi estas Sam Mae Vea, via Usona korespondanto.

S-ro Dubois rigardas, iom mirigite, sian parolinton, kies blanka dentrideto brilas, meze de la plej nigra vizaĝo imagebla.

— Vi estas negro !!

Jes. Kiel vi divenis tion ?

— Ho. Tre simple laŭ via esperanto-elparolo !

Encikliko[redakti]

Eble iu pensas, ke estis pro tio, ke S-ro D. Carbone skribas : Pri Universala Kongreso de Esperanto papo verkis enciklikon.

Gazetara komuniko[redakti]

069 o.jpg

TT/MM/JJJJ. Pli ol X mil esperantistoj el X landoj, inter ili PLENA NOMO el VIAURBO iros ĉi-jare al la NOMO DE URBO KAJ LANDO DE LA KONGRESO por partopreni la X-an Universalan Esperanto-Kongreson de xxx ĝis xxx julio. Ĉi-jare pasis 1XX jaroj post la unua internacia kongreso de esperantistoj, kiu okazis en Boulogne-sur-Mer en Francio en 1905. Post tio la kongreso okazis ĉiu-jare krom dum militoj.

La temo de la X-a Esperanto-kongreso estas Internacia X.

Esperanto, la internacia lingvo publikigita en 1887, strebas ĝuste al senpera komunikado inter kulturoj kaj homoj de plej diversaj kulturoj kaj mondkonceptoj. Dum 1XX jaroj la X universalajn Esperanto-kongresojn partoprenis pli ol 165 000 esperantistoj el tuta mondo. Pasintjare la kongreso estis en Y-Lando kaj venontajre ĝi okazos en Z-Lando.

Esperanto-kongresoj estas tre aparta tipo de internacia kongresoj. Krom oficiala tema programo okazos multaj teatraj prezentoj, koncertoj, renkontiĝoj kun esperantaj verkistoj kaj liberaj renkontiĝoj de esperantistoj.

La kongreso estas granda manifesto de la esperantlingva kulturo. Ankaŭ la premioj de la plej grava literaturkonkurso en esperanto estas disdonitaj tie. Grava programero estas ankaŭ fakaj renkontiĝoj de plej diversaj fakuloj, de kat-amantoj kaj radioamatoroj ĝis sciencistoj kaj katolikoj. Krome esperantistoj konatiĝas kun la kongresa lando per turismaj ekskursoj kaj havas ankaŭ eblecon iomete lerni la lokan lingvon.

Tiu ĉi komuniko povas esti senpage represata ankaŭ kun redakciaj ŝanĝoj.

Pli da informoj pri la kongreso kaj Universala Esperanto-Asocio. http://www.uea.org/kongresoj/uk_2005.html

Vi povas kontakti ANTAŬNOMO FAMILIONOMO kaj inviti al persona intervjuo: PLENA NOMO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TELEFONO, RETADRESO. Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TELEFONO, RETPOŜTO, http://HEJMPAĜO DE VIA ASOCIO

Aldonoj informoj pri esperanto: RETEJO DE VIA NACILINGVA ĜISDATE VERSIO rimarko: kopiu adreson el http://www.uea.org/informado/ghisdate/index.html

Politiko[redakti]

24nn.jpg

Ĝis 1934 neniu Universala Kongreso estis kunvokita al totalisma lando. Efektive en 1933 UK okazis en la hitlera Germanio, sed ne ĉiuj partioj estis jam malpermesataj en tiu momento; krome, kaj pli grave, la decido kunvoki la kongreson al Kolonjo rezultis el invito de la tiama kristandemokrata urbestro Konrad Adenauer, poste likvidita de la nazioj. La unua UK efektive en totalisma lando datiĝas je 1935: temas pri tiu en Romo.

Post la turisma sperto en Romo (ne mankis laŭdoj al la faŝista reĝimo, dum la inaŭguro) pasas dek ok jaroj, ĝis dua UK en totalismo: Zagrebo 1953. Sekvos Varsovio 1959, Sofio 1963, Budapeŝto 1966, Madrido 1968 (do kvar en jardeko); kaj plu Varno 1978, Budapeŝto 1983, Pekino 1986, Varsovio 1987, Havano 1990 (do kvin en dek tri jaroj). La ruino de la sovetia imperio evitigas plian kongreson en orienteŭropa diktaturo; sed ni rimarku ke ankaŭ la frua ĉeso de la ekstreme dekstra reĝimo evitigis UKon en la Grekio de la koloneloj. Kaj se temas pri dekstraj diktaturoj, ni emfazu ke la madrida estas la sola kazo de UK en lando kun ekzila registaro: tiel ke UEA implice agnoskis la frankismon kaj malkonfesis la hispanan respublikan registaron en Parizo.

Post la protestoj de anticionistoj pro UK en Tel-Avivo 2000 la esceptoj rekomenciĝis per Pekino 2004, Havano 2010 kaj Hanojo 2012. Se UEA kunvokas sian "ĉefkongreson" al la samaj ĉefurboj de ŝtatoj kies konstitucioj ne ŝanĝiĝis post la falo de la Berlina Muro, tio signifas ke UEA ne malaprezas la reĝimojn de Popola Ĉinio kaj Kubo. Manko de malaprezo ne signifas aŭtomate aprezon: povus temi nur pri politika indiferento. Sed ekzemple ni preferas sinceran faŝiston al politika indiferentulo: ĉar almenaŭ tiu havis la kuraĝon fari elekton, eĉ se eraran; ankaŭ en la evangelio, punita estas nur la servisto kiu entute ne utiligis sian moneron, sed enterigis ĝin.

Karakteroj[redakti]

17=n.jpg

En letero al Michaŭ, de la 26 nov. 1904 Z mem fiksis la ĝeneralan aspekton de la unua kongreso, kiu estis iĝonta modelo por la sekvantaj:

"La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble pli grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj ktp.; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo... Ni devas peni, ke niaj kongresoj per sia soleneco kaj ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro, kiu allogados ĉiujare la amikojn al int. frateco el la tuta mondo. . . Eble estus bone aranĝi ian historio-etnografian maskobalon aŭ promenadon, finiĝantan per ia danco de int. frateco. (Krome) la kongreso devos ellabori fortikan organizadon de nia tuta laboro".

Faktaj karakteroj[redakti]

Kutimaj E-kongresoj estas, fakte, kongresoj de homoj de unu "nacio", sed ne unu "religio". Kolektiĝas NUR esperantistoj kaj parolas NUR en Esperanto pri ĉio ajn, NUR NE pri Esperanto. Sed necesus, ke kolektiĝu NE NUR esperantistoj kaj parolu NE NUR en Esperanto, sed NUR pri Esperanto!

Mi estis aŭdinta de mia instruanto, ke Esperantistoj en siaj tradiciaj kongresoj estas ŝlositaj de Seleno je sia "etno". Kutime, en ili forestas "fremduloj" (kaj se ili cheestas, ili nenion komprenas pro la lingva baro), tial la kongresoj pasas preskaŭ nerimarkitaj.

00.jpg

Etoso[redakti]

Ne dubindas ke ni diras, ke UK ne havas etoson. Jes, ne etoson, sed etosojn. Etoson de scienca konferenco kaj etoson de futbala matĉo, etoson de solena historieca kaj simboleca malfermo kaj etoson de vigla ekskursumado, etoson de koridora amika babilado kaj etoson de klasika koncerto aŭ teatro, etoson de vojaĝo tra la landoj kaj etoson de vojaĝo tra la tempoj …

Familieco[redakti]

UK dum Ido-skismo

Ni sciigas, kun granda plezuro, ke iel pacifistoj rakontas, ke UK-o kiu estas (pli bone dirite: devus esti) vizitkarto de Esperanto, estas simple renkontiĝo en la familia rondo, en kiu eĉ ne ĉiu familiano parolas Esperanton. UK-oj okazas malantaŭ la fermitaj pordoj

Infero[redakti]

S-ro Witteryck , el Bruĝo, faras le jenan gravan deklaracion : Fine d-ro Privat sciigas, ke aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Universala Kongreso de Esperanto iel rilatas al infero.

Reformoj[redakti]

Mi pretendas, ke la fundamentaĵo estas kompreni, ke UK devus esti reformita. Sed ankau ĉirilate oni vidas neniujn klopodojn. La estraro de UEA totale ignoras la diskuton en Libera Folio kaj anstataŭ tio fiŝkaptas en malklara akvo.

Libroservo[redakti]

Ĉu tio ne estas mirinda?

Ni scias, ke ni povus trakti la libroservon kiel metaforon por la UK. Ĝi enhavas multajn bonajn aferojn. Estas multaj bonkvalitaj libroj kun interesaj tekstoj kaj gravaj vortoj. Ankaŭ estas kelkaj strangaĵoj kaj amatoraj verkoj. La libraro estas grava parto de nia kulturo kaj la viveco de nia movado kaj lingvo. Sed la libroservo ankaŭ estas malmoderna. Oni eĉ ne povas pagi per kreditkarto, anstataŭe oni devas uzi iun strangan antikvaĵon, kiun mi opinias pli taŭga en muzeo (la aĵo estas tiel antikva ke eĉ en mia denaska lingvo mi tute ne scias la nomon). Mi dubas ĉu ili eĉ aŭdis pri elektronikaj libroj kaj verŝajne opinias ke tiuj estas tro novaj kaj neelprovitaj (kiel flugantaj aŭtoj). Dume, en la neesperantuja mondo, elektronikaj libroj furoras tiel multe ke ili detruis kaj forigis multajn librovendejojn kiuj vendis nur paperajn librojn. La mondo ŝanĝiĝas, kaj tiuj kiuj ne ŝanĝiĝos, ĉu paperaj libroservoj aŭ tradiciaj kongresoj, suferos.

Kun la Libroservo ni sukcesis plenumi kelkajn laborojn, kiel la dissendo de libroj pere de la Biblioteka Apogo Bachrich kaj la regula propono (kaj reklamo) de specialaj ofertoj, kiuj portis relative bonajn vendojn (la inaŭguro de la retbutiko de UEA en Facebook ankaŭ aldoniĝas al tiuj klopodoj).

Sed granda problemo estas ke la bona libroservo havas aĉan libroservestron. Ĉi tiu ne estas nur mia persona opinio, multaj homoj scias pri kio mi parolas kaj mi aŭdis kelkaj plendojn dum UK. Ĉiuj scias pri lia malafableco, malĝentileco kaj malhelpemeco, sed la stranga afero estas ke neniu faras ion por plibonigi la situacion. Ĉiuj organizoj havas problemojn, sed kiam ĉiuj scias pri problemo, sed nenio ŝanĝiĝas, tio estas ĉagrena. Tio ke UEA kaj UK havas problemojn ne ĉagrenas min, ĉar ĉiuj organizoj havas tiajn, sed tio ke neniu provas solvi la problemojn ja ĝenas min. Oni ne malhelpu kaj forpuŝu homojn per malĝentileco, scivolante poste kial homoj ne revenas.

Kongresejo[redakti]

Kongresejo flagoj.jpg

Kongresejo estas ejo kie oni kongresas dum esperantaj kongresoj. Koncentrejointernigejo inkluzivas diversajn specojn de kolekt-, internig-, perfortlabor-, punlabor- aŭ eksterm-ejoj ene la UK.

Mi bone memoris, ke ni scias, ke Esperantaj-kongresejoj mondvaste konatiĝis pro la malhumanegaj kaj sistemaj krueleco, ekspluatado kaj amas-neniigo de movadanoj, dum la estraranoj de UEA, invitataj parolantoj kaj akademianoj estas lukse gastigataj en veraj hoteloj.

Do granda frakaso en malgranda taso.

Akceptejo[redakti]

Akceptejo, aranĝita en taŭga domo, ricevas la kongresanojn tuj post ilia alveno; tie oni sciigas ilin pri loĝ­ejoj kaj oni donas al ili la dokument­ojn, pri kiuj ni parolis supre; ili ankaŭ trovas en ĝi vendejon de Esperantaĵoj, ekspozicion, ripozĉembron, poŝtoficejon, ktp.

Fulda[redakti]

Kongresa halo "Esperanto"

Universitata asistanto d-ro K. Ammer en sia parolado diris, ke Kongresejo Esperanto (Hotel Esperanto, Kultur- und Kongresszentrum Fulda) estas grava ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objekto) en la germana urbo Fulda. Ĝi fondiĝis en 2005 kaj konsistas el:

  • Hotelo Esperanto (4-stela, kun 330 ĉambroj)
  • Kongresa halo "Esperanto" (kun areo de 6.400 m² kaj loko por 5.000 homoj)
  • Enira halo "Plaza Esperanto" (liganta la hotelon kun la kongresa halo)

La kongresa halo estas uzata kiel foirejo, kongresejo kaj koncertejo (i.a. jam por unu el la plej popularaj muzikaj elsendoj en la germana televido). Ĉe muro de la halo la vorto "ESPERANTO" estas skribita per verdaj, pli ol 10 m altaj literoj.

La kongresejo troviĝas en la Esperanto-Strato (Esperantostraße) de Fulda, nur 300 m for de la stacidomo. La giganta vorto "Esperanto" videblas ankaŭ el ĉiu trajno trairanta la urbon Fulda (ekzemple sur la trajnlinioj de Munkeno al Hamburgo kaj de Frankfurto al Berlino), krom kiam alia trajno baras la vidon.

Tiu ĉi ZEO kaŭzas ekde 2005 ĉirkaŭ 50 % de la mencioj de la vorto "Esperanto" en la germana gazetaro.

Tuj apude situas la subtegmenta urba naĝejo "Esperanto" – ĝiaj uzantoj povas kune kun la hotelaj gastoj uzi komunan luksan saŭnon kaj varmbanejan areon.

Ĉikanado[redakti]

En 2000, la UK difinis ĉikanadon kiel "la uzon de fizika forto aŭ la fitraktado de aŭtoritato timigi aŭ viktimigi aliajn, aŭ doni kontraŭleĝajn punojn".

Kelkaj argumentas ke tiu konduto devus esti permesita, pro manieroj en kiu "Esperantisto" estas diferenca de aliaj homoj. Esperantistoj atendas riski siajn vivojn, kaj devus, laŭ ili, evoluigi forton de korpo kaj spirito por akcepti ĉikanadon.

Okazaĵoj[redakti]

Ne probal.jpg

La diversaj aranĝoj de kongreso estas ĉiam la samaj, kaj fakte fariĝas tradiciaj. Efaktive eksperimento montris, ke ili estas plej taŭgaj por atingi la celon: laborigi la kongresanojn, sed ankaŭ distri ilin sufiĉe, por ke ili ne enuu, kaj ne tro, por ke ili ne estu tro lacaj por labori.

La ĉefa solenaĵo estas la Inaŭguro de la Solena Fermo. La oficialan postfinon de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiu solenaĵo havas relative fiaskan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

Tradiciaj eraroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Malbonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Fastparolado
  • Landaj insultoj

Malbonvenigo[redakti]

Laboro de la kongreso efektiviĝas en kunsidoj, kiujn povas kaj eĉ devas ĉeesti ĉiuj kongresanoj. La unua estas malferma kunsido, solena kaj, pro tio, impresa. En ĝi, oni aŭdas ĉefan paroladon, iam faritan de ZEMENHOF mem, kaj poste de prez. de ICK, kaj saluton de reprezentantoj de kongresanoj de ĉiu racio; kaj fine de la de­legitoj de estraroj aŭ raciaj institucioj.

Kunvenoj[redakti]

Kiagrade ?

Dum kongreso okazas kunsidoj de la oficialaj institucioj de la movado; Lingva Komitato kaj Akademio, ICK, ktp. Estas la nura okazo, kiu permesas al la membroj de tiuj institucioj interkonatiĝi, kaj parole diskuti la gravedajn modojn, kiujn ili devas solvi.

Kursoj[redakti]

La Esperanto-kursojn oni ĉiujare donas al kongresanoj, kiuj en iu mirinda vojo daŭre ne parolas Esperanton.

Kapabligo[redakti]

Kant.jpg

Laŭ la kongresa programo mardo estas “tago de kapabligo”, sed ne tute evidentas kion tio signifas, krom ke en mardo okazas la seshora (JES SESHORA) programero “tago de lernado”.

Centra Oficejo respondas[redakti]

Ĉu ekzistas konfuzo ĉe certaj esperantistoj pri la rolo de Esperanto rilate al la solvo de tiu problemo?

Malmulte da kongresanoj venas al la kunsido "Centra Oficejo respondas". Plejparte la demandoj temas ne pri la Centra Oficejo, sed pri atentigoj rilate informadon ĉirkaŭ la kongreso. Inter la plendoj estas ankaŭ interalie la ĝenerala malestetikeco de la kongreso kompare al nacilingvaj kongresoj, nudaj kruroj de partoprenantoj kaj senordigitaj kurtenoj de scenejoj. Vidu la situacion, al kiu ni alvenis.

Saĝa diro, eble[redakti]

Ĉu tio eblas? Facile la leganto komprenas la meritojn de tiu.

Miskompreno[redakti]

Post longa vojaĝo. finfine vi venis al e-renkontiĝo. Vi ricevis la ŝlosilon de via hotelĉambro kaj feliĉa tuj forkuris al ĝi. Kiam vi venis al la pordo de via ĉambro, vi aŭdis iajn voĉojn el ĝi, sed ne pensis: Mi estas laca. Certe mi nur pensis ke mi aŭdis tion. Vi provis malŝlosi la ĉambron, sed via ŝlosilo ne povas eniri ŝlosilingon. Eble mia amik(in)o jam estas ene... Vi pensis kaj frapis sur pordon feliĉa ke vi denove vidos ŝlin. Sed iu nekonata persono malfermis la pordon. Vi staris tie tute konfuzita, rigardis nekonatan esperantiston, numeron sur pordo kaj la numeron de via ŝlosilo. La nekonata e-isto demandis kion vi volas sed vi ne aŭdis lin. Vi ne povis kredi! Kiel li povas estis en via ĉambro?!? Finfine la nekonata e-isto fermis la pordon, pensante ke vi estas ia strangulo. Tio vekis vin. Vi denove frapis sur la pordon kaj la sama per sono malfermis. Ĉu tio estas la ĉambro numeron 9? demandis vi. La persono diris: Ne! kaj fermis la pordon, sed vi denove demandis: Ĉu vi certas? Cie tie mi vidas numeron 9 ...: Tiam li rimarkis numeron sur la pordo de la ĉambro kaj ridetis: La najlo forfalis. Tiu ĉi estas la ĉambro numero 6. A-ha, nun mi komprenas!:, diris vi kaj kelkajn metrojn post tio vi trovis vian ĉambron numero ... F i i i i n f i i i i n e e e e e e e e  ! ! ! ! ! !

Bankedo[redakti]

0003.jpg

Ĉe UK estas bankedo. Ne necesas manĝi dum la bankedo; sed necesas ĉeesti je difinita horo, kaj sidi ĝis la fino de la manĝado. Ĉiuj kutime manĝadas, kompreneble. La manĝado plenas je gustaĵoj, kaj oni taksas la vinojn alte. Sed oni devis pagi.

Distroj[redakti]

Por distri la kongresanojn estas or­ganizitaj:

  • interkonatiĝa vesp­ero, la unuan tagon, dum kiu kong­resanoj libere interparoladas;
  • teatra prezentado de varbo de racia aŭtoro Esperanten tradukita kaj, se eble, lu­dita de raciaj aktoroj;
  • internacia balo; kiun ĉeestas la kongresanoj en raciaj kostumoj;
  • komunisma festeno, tro malkara por ke ĉiuj povu ĉeesti;
  • ĝe­nerala eksurso, kiu daŭras unu tutan tagon, por viziti rimarkind­an vidindaĵon de la rubo aŭ ĉirkaŭ­aĵoj.

Postkongresaj vojaĝoj estas organizitaj de privataj entreprenoj tra la lando.

Vestadaj normoj[redakti]

220px-Univ ligo logo.svg.png

Tute evidente la adeptoj rajtus kongresi nudaj kun tranadlitaj lipoj, nazoj, oreloj, cicoj, umbilikoj kaj eĉ penisoj - se ili volus, kaj fronte al tia spektaklo, same vi rajtus riproĉi al ĉiuj kritikantoj ilian etburĝecon en mondo plena de malsatmorto.

Ankau al UK venas (i.a.) profesiuloj, specialistoj, diplomatoj, ktp. Sed kiam ili venas al profesia kongreso, ili venas profesie, pagate, kaj vestas sin "dece", t.e. pli formale. Kiam la samaj homoj venas al UK, tio estas ja privata afero, libertempa, kaj ili vestas sin pli leghere, libertempe. Almenau mi ja sentas tiel, kaj supozeble ankau aliaj.

Kiel Organizi?[redakti]

0480-eta.jpg

Por tiuj el vi, kiuj planas organizi UK-n, jen kurta listo de kiel fari:

1. Igu la klarigojn pri tio, kiel atingi la kongresejon laŭeble komplikaj, kaj promesu veturigon, sed poste ne venu al la flughaveno por renkonti la partoprenontojn.

2. Ne proponu registriĝon kaj retaliron antaŭ la dua tago. Post kiam oni alvenas al kongreso, oni volas registriĝi, ĉu ne?

3. Certigu ke vi elektas la plej primitivan haveblan ejon, laŭeble distance de la urbocentro, por ke laŭeble malmultaj lokanoj aŭdu pri Esperanto.

4. Ne donu programon por la semajno anticipe. Se vi tamen donas, certigu, ke ĝi ekzistas nur en la loka lingvo. Bonusajn poentojn vi ricevos, se la loka lingvo ne estas skribata per latinaj literoj.

5. Promesu aranĝi veganan manĝon por la kongresanoj, sed poste ne klarigu al la prizorgantoj de la manĝejo, kion tio signifas.

La Konstanta Kongresa Komitato (KKK)[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo KKK.

Laŭ sciigo de gaz. „Hufvudstasbladet" UEA okazigas la kongreson ĉiujare en sama lando, pruvante malrespekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. La kongreson organizas UEA komune kun Freneza Kongresa Komitato (FKK), sen interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. FKK ne havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj eĉ ne aliajn postenojn.

Loka Krokodila Komitato[redakti]

Kongres55a.jpg

Artikolo verkita de usona profesoro pri Ekonomiko Jeffrey D. Sachs, kiun oni publikigis en la ĵurnalo Valor Econômico, en aprilo 2009, estas unu plia konfirmo, ke Loka Krokodila Komitato (LKK) estas la organiza teamo kiu fuŝas Esperanto-movadon. Plej kutime kaj origine oni celas la LKK-on de Universala Kongreso de Esperanto (UK), organizita de UEA. LKK havas kutime prezidanton, ties viculojn, sekretarion, kasiston, kaj aron da pliaj aĉanoj. La amplekso povas varii inter proksimume dek ĝis pluraj dekoj da homoj. Ofte (en la UK precipe ekde la pasintaj jardekoj), la LKK-anoj de la UK venas fakte ne nur el la koncerna kongresloko, sed el la tuta regiono aŭ eĉ lando, ĉar la baza tasko de LKK estas krokodili dum la esperantaj kongresoj.

Ankaŭ la organiza grupo de la kongresoj de TEJO (Internacia Junulara Kongreso) nomiĝas LKK, kaj oni foje uzas tiun nomon ankaŭ por pli grandaj teamoj organizantaj aliajn renkontiĝojn. La organiza teamo de la Internacia Seminario de la Germana Esperanto-Junularo nomiĝas KKRen (Konstanta Krokodilaro pri Renkontiĝoj).

Konstanta Kongresa Sekretario[redakti]

Sed mi malkovris en la Biblioteko Hector Hodler, do en la Centra Oficejo mem en Roterdamo, malnovan dokumenton, kiu klare pruvas, ke Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estas la titolo de tiu oficisto, kiu en la Centra Oficejo de UEA okupiĝas pri la Universala Kongreso de Esperanto. Ekde 2003 la postenulo estas Clay Magalhães.

Konstanta Kongres-Oficistino[redakti]

Problemo pro UK 2008

La ideon pri propra konstanta kongresa funkciulo IEL realigis unue en la 30-a UK 1938 kaj daŭrigis en la postmilita periodo ekde 1947.

Konstanta Kongresa Sekretario, en kongresurbo[redakti]

Mirinde estas ke nuna titolo troviĝis en 1950.

Kiom Egalaj?[redakti]

Kiom egalaj estas al vi la Universalaj Kongresoj precize?

En Hanojo, Seulo, Mobilo aŭ io simila antaŭ nelonge komenciĝos la Universala Kongreso de Esperanto. Nu bone, egale, sendube. Sed diru mem, kiom egalaj estas al vi la Universalaj Kongresoj precize?

  • ( ) tre egalaj
  • ( ) fekegalaj
  • ( ) fikegalaj
  • ( ) je 80% tre egalaj, 10% fekegalaj, la reston mi vere malŝategas
  • ( ) egalaj kiel la satira retejo de l' malbona onklo
  • ( ) egalaj kiel diskuto pri -ujo, landnomoj aŭ la har-aranĝo de Anna Löwenstein - ne, tamen, eĉ pli egalaj ol tio
  • ( ) mi ja estas "bonlingvulo" kaj tamen trovas ilin interesaj


7.gif

Personaj okazaĵoj[redakti]

Petro ĉijare ne povis partopreni en Universala Kongreso, sed lia edzino tamen dezidis partopreni. Tial li petis lian bonan amikon Franjo iomete havi okulon al ŝi, ĉu ŝi eventuale kontaktus aliajn virojn, ktp.
Matene post la interkona vespero Petro prenis poŝtelefonon kaj alvokis la amikon
- Ĉu vi hieraŭ observis mian edzinon?
- Jes komprenble
- Kaj ĉi ŝi kondutis bone
- Jes, Ŝi dancis kun multaj viroj dum la interkona vespero.
- Bone, tio ne estas problemo, se ŝi nur dancas.
- Poste ŝi iris kun hispana samideano al la trinkejo kaj ili komencis trinki ŝaumvinon.
- Ne gravas, se ŝi ŝatas tion.
- Kiam la trinkejo fermis, ili iris al lia hotelo.
- Ĉu vi sekvis ilin?
- Komprenble, ili iris en lian ĉambron
- Eble li havis fridujon kun trinkaĵoj ene...
- Mi povis rigardi tra la ŝlosiltruo, ke ŝi dismetis vestaĵon.
- Tio diras nenion, estis somero en varmega lando, ĉu ne?
- Poste ili kuŝis sur la lito kaj malŝaltis la lumon. Mi ne plu povis rigardi, kio okazas.
- Ĉiam ĉi tiu eterna malcerteco pri la agadoj de mia edzino!

Rubo[redakti]

Rubo de Kongreso estas kolektita de la ĵus antaŭa kongreso, laŭ propono de la loka grupo aŭ racia so­cieto; invito devas ankaŭ esti farata de oficiala racia aŭ ruba institucio. KKK (kaj poste ICK) ekzemenas plie ĉu la Esperantistoj de la rubo estas sufiĉe mutaj kaj agemaj por garantii sukceson, ĉar la organizo necesigas brandajn trinkaĵojn kaj monrimedojn kaj lertan personaron.

Clay Magalhães[redakti]

Tiu bildo ne rilatas al artikolo

Krome, mi tute aprobas kion vi aldonas, ke Clay MAGALHÃES (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1974) estas brazila esperantisto. De 2003 li oficas kiel Konstanta Kongresa Sekretario. Kiel KKS li kunordigas la laborpreparojn de Universalaj Kongresoj de UEA kaj aperas en ĉiuj urboj kie UK estas planata, por renkonti politikajn respondeculojn kaj la LKK-on.

Daŭro[redakti]

Valchjo.jpg

La kongreso daŭras ok tagojn, de la monato de julio, aŭgusto aŭ septeambro. Antaŭ ĝi okazas kelkafoje antaŭkongreso en alia rubo, tra kiu devas vojaĝi mutaj kongresanoj; an­kaŭ iafoje, postkongresoj okaz­as. Karavanoj estas organizitaj de privatuloj aŭ Esperantistaj socialismetoj.

Lingva problemo[redakti]

Kompreneble la plej granda parto de la UKanoj estas balbutantoj en Esperanto k krokodiloj svarmas (rusaj, francaj, germanaj, anglaj...). Oni diras ke: la esperantistoj faras kiel tiu homo kiu piediris antaŭ filozofo kiu neis la movon. Sed la komparo ne estas ekzakta: La esperantistoj komprenas unu la alian en Esperantistaj Kongresoj, kiel surdomutoj komprenas unu la alian, per gestoj kaj mimiko en Kongresoj organizitaj por surdomutoj.

Io malĝusta estas en kerno de UEA kaj E-movado ĝenerale, se kun ĉiu jaro malpli kaj malpli da homoj deziras partopreni Universalajn Kongresojn. Eble, tial, ke ili ne tiom estas kongresoj de samideanoj, kiom jam kongresoj de nur samlingvanoj. Ankaŭ tiun problemon eblus solvi per parta ekuzo de nacia lingvo. Tiam la kongreson povus partopreni homoj, kiuj ankoraŭ ne scias la internacian lingvon, sed interesiĝas kaj subtenas ĝian ideon. Kaj tio plisanigus la situacion en E-movado...

Do, Universalaj Kongresoj nepre devas okazi en du lingvoj (nacia kaj Esperanto) kaj esti malfermitaj al ĉiuj, kiuj deziras partopreni la internacian feston de paco kaj amikeco. Valorus speciale sendi invitilojn al aŭtoritatuloj de la urbo-gastiganto, ĵurnalistoj, instruistoj. 10 kvalifikitaj esperantistoj povas venki en ĉiu publika diskuto pri internacia lingvo; kion do paroli pri situacio, kiam centoj kaj miloj da konvinkitaj samideanoj samtempe turnos sin al la putinoj kun faktoj kaj argumentoj por Esperanto!

Kongresa lingvo[redakti]

Antaŭ la milito okazis granda Internacia Esperanto-Kongreso. Ĝi renkontiĝis en Genevo. Esperantistaj fakuloj, doktoroj, erudiculoj, venis el ĉie en la mondo por prezenti traktaĵojn pri la genezo, sintakso kaj funkciismo de Esperanto. Iuj parolis pri la socia valoro de internacia lingvo, aliaj pri ties beleco. Ĉiu nacio de la tero estis reprezentita inter la prelegantoj. Ĉiuj traktaĵoj estis prezentitaj Esperante. Finfine la kunveno konkludiĝis kaj la lacaj gravuloj vagis amike tra la koridoroj, kie finfine ili komencis neformale konversacii en sia internacia lingvo: "Nu, vos maĥt a jid?"

Kongresdanĝeroj[redakti]

Diversaj, senfine multspecaj estas la danĝeroj, kiuj embuske minacas la sensuspektan kongresanon dum la ĉiujara esperanta festo. Dum antaŭaj jaroj eĉ okazis, ke kongresano, kiu en plena korpa kaj spirita saneco adiaŭis sian familion, post sia reveno ne povis plu interkompreniĝi kun siaj familianoj. Pro la daŭra dumkongresa uzado de Esperanto li estis tute forgesinta sian gepatran lingvon...

Land.jpg

Tre amuzaj ŝercoj[redakti]

Jen kelkaj ŝercaj frazoj pri la Universala Kongreso de Esperanto:

Kial Esperantistoj amas la Universalan Kongreson? Ĉar estas la unuaj tagoj en la jaro, kiam ili povas vidi pli ol 10 homojn, kiuj parolas saman lingvon.

Kio estas la plej malfacila parto de la Universala Kongreso de Esperanto? Trovi seĝon en la manĝĉambro.

Kion diris Esperantisto alia Esperantisto ĉe la Universala Kongreso? "Mi ne komprenas, kial ni ne povas simple paroli en niaj gepatroj lingvoj kiel normalaj homoj."

Kiel vi scias, ke estas Universala Kongreso de Esperanto en la urbo? Ĉar vi vidas grupojn da homoj, kiuj konstante iras al la sama loko kaj interparolas nur en Esperanto.

Kio estas la diferenco inter Esperantisto kaj aliaj homoj ĉe la Universala Kongreso? Esperantistoj havas multe pli grandan vortprovizon, sed ili ankaŭ pli ofte perdas la vojon kaj devas demandi aliajn homojn por helpo.

Sukceso[redakti]

Mi ne chiam.jpg

En Esperanto: "La lasta UK estis granda sukceso!" Kiam iu kuraĝis demandi, kio estis tiu "granda sukceso" k kiel aspektus "malsukcesa kongreso" (ne mi demandis), la demandito hezitis dum momento k poste diris, ke nu ja, tamen estis ja sukceso, povus ja esti malpli bona, ne okazis vere gravaj organizaj problemoj ktp.

Naciecoj[redakti]

En internaciaj kongresoj de Esperanto, plej facile rekoneblaj estas Francoj (pro ilia akcentado je la fino), Rusoj (pro ilia emo diftongigi akcentataj vokaloj, ekz. o => ŭo, u => ŭu, i => ji, kaj malpure prononci la neakcentitajn kaj la Angloj; kaj ĉiuj tri pro ilia ne-tipe-esperanta prononco de la litero "r". Plej malfacile rekoneblaj estas Italoj, ĉar "ideala" elparolo de Esperanto estas tre proksima al la kutima elparolo de la itala.

Nobelpremio[redakti]

Zom!.jpg

Tamen, se oni rigardos pli atente, oni vidos, ke UK ricevis la Nobelpremion pri paco en 1965.

Ido[redakti]

William Auld raportas, ke iam disigante fine de kongreso edzino de konata E-a gravulo diris al li: "Kaj ne forgesu, la tagoj por Esperanto kaj noktoj por Ido."

Alie[redakti]

Yen infantulo questionanta suan Idistan patron:

“Papao: quio esas Universala Kongreso, che Espo?”

Kaj yen ke l’ patro respondas al lu:

“Universala Kongreso, che Espo, esas quiel Renkontro Internaciona, che Ido, ma kun tre multa extraroloi, vice kun nura protagonisto.”

La ekumenaj kongresoj[redakti]

La unuaj sep koncilioj, nomataj "ekumenaj", estas agnoskitaj de la esperantista kaj idista eklezioj:

1 Unua kongreso de Boulogne-sur-Mer 325 Bulonja deklaracio pri krokodilado kaj akcepto de Fundamento.
2 Unua kongreso de Konstantinopolo 381 loka, sed agnoskita tutmonde. Reviziis la Bulonja Kredo.
3 Kongreso de Erevano 431 la doktrino de Okulisto: Zamenhof estas unu persono, ne du (homa kaj Dia). Kontraŭ Nesto
4 Kongreso de Kabulo 451 la Kredo: Zamenhof havas du naturojn (homa, Dia), ne nur unu. Kontraŭ Monoteismo
5 Dua kongreso de Konstantinopolo 553  
6 Tria kongreso de Konstantinopolo 68081  
7 Kongreso de Ĝenovo 787 Konstanta Kongresa Komitato kreita kaj aprobita deklaracio pri neŭtraleco de la Esperanto-kongresoj.

Postaj kongresoj[redakti]

Twitter-logo bigger.jpg

Dum la sep koncilioj difinas ortodoksismon doktrine, post la skismo de ido okazis multaj aliajn kongresoj plej famaj estas:

Unua kongreso de Trento 154563 kontraŭ idismo
Unua kongreso de Vatikano 1870 la senerareco de la Fundamento, k.a. Kontraŭ liberalismo kaj materialismo.
Kongreso de Kopenhago 1962 esperantlingva Meso, k.a.