Urbo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Eĉ signo ne restis, kie urbo estis"

~ Zamenhof
Esperanto5.jpg

"Ne bruu ribele, nun el eb’ iru urben. (eb' estas mallongigo de ebeno)"

~ stultulo pri urbo

"Estas interese por mi, vere, diskuti kun vi pri tiuj aferoj..."

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Voluntez lektar la tre interesiva informaji sube "

~ idisto

"Salute entusiastas de interlingua!"

~ Interlingvaisto

"Kio estas la fonto de ghi?"

~ Abato de la Tepeyac

"Ĉi tiu artikolo vere impresas min kiel tre malbona artikolo"

~ Duŝanbeano

Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj. Alivorte, urbo estas loĝa kolonio kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de vilaĝo.

En Genezo (ĉap. 2 kaj sekvaj), la unua viro estis kreita, post la unua virino. Ili havis du filojn - Kainon kaj Habelon. La unua murdis la duan, estis malbenita, foriris kaj... edziĝis al virino kaj fondis urbon! Kiel klarigi la devenon de la homoj, kiuj devis loĝi en tiu urbo?

0 (1).jpg
1329714666572.png

Moroj[redakti]

Tio kredeble estas praktika sistemo, sed aliflanke paralizas la naturan krepovon de libera spirito.

En urboj loĝas diversaj homoj, kiuj devas lerni intertoleri. Do liberalaj moroj kaj reciproka respekto inklinas regi en urboj. Tamen la novaj ĉirkaŭurbaj komunumoj kaj ankaŭ la malnovaj kampara Komunumo de Nacioj estas tre homogenaj kaj ne sentas devon toleri diversecon.

Krome en la ĉirkaŭurbaj komunumoj inklinas loĝi fortuloj kaj en la urboj malfortuloj. La kamparanoj ofte estas malfortaj, sed ili estas des pli moralismaj.

Ĝemelurboj[redakti]

Certe estis tragedia sorto, ke itala faŝista gravulo deklaris dum konversacio, en Niza, jenon: La rilato inter du urboj devas simili pli al frata rilato, ol al ĝemela. Se iu havus ĝemelon, ili aspektus simile, kaj tiuj samaĝus. Ĝemeloj *preskaŭ* nepre havas biologie ambaŭ la samajn du gepatrojn, sed persono povas havi gefratojn adoptitajn. Oni povas havi nur unu ĝemelon, sed povas havi plurajn gefratojn. Ĝemela urbo elvokas la ideon de tia kiel Budapeŝto, kiu konsistas el la partoj Buda kaj Pest, ĉiu sur sia flanko de la Danuba rivero.

Sur zebra pasejo[redakti]

Kvankam eĉ nun ankoraŭ oni tion ofte ripetas, la akuzantoj tamen scias tre bone, ke tio estas absoluta mensogo.

Maljunulo trairas straton sur la pasejo. Aŭtomobilo trafas lin kaj ĵetas lin teren. La stiranto haltas kaj krias kolere:

- Estu pli atenta!.

- Kial? Ĉu eble nun vi retroveturas?

Urba legendo[redakti]

Urba legendo, estas speco de ne pruvitaj nuntempaj historioj pri mirigaj, tamen ne tute nekredeblaj temoj. Ili akiras pli da kredebleco irante de buŝo al orelo, ĉar tiel oni aŭdas ilin de pluraj flankoj.

La verdikto "tio estas urba legendo" en iuj rondoj sufiĉas por fini la diskuton pri iu temo.

Historio[redakti]

Bouncywikilogo.gif

Homo kiu kreis la dirmanieron urban legend (urba legendo) estis profesoro Jan Harold Brunvand, en libro The Vanishing Hitchhiker: American Urban Legends & Their Meanings.

En folkloro, legendo estas tradicia popola rakonto pri mirakloj kaj heroaĵoj, perceptita de rakontanto kaj aŭskultanto kiel kredinda. Tradiciaj legendoj aperas spontanee kaj estas transdonitaj perbuŝe. Sekve, oni pensis ke en urboj, speciale en grandaj urboj, ne eblus la ekzistado de legendoj, sed oni vidas ke en moderna mondo aperas rakontoj mirindaj aŭ troigitaj kiuj similas al tradiciaj legendoj. Tiujn rakontojn kaj laŭdirojn oni nomas urbaj legendoj. Ankaŭ, eble plibona nomo estus "nuntempaj legendoj" aŭ "modernaj legendoj", ĉar foje ili diras pri aferoj kiuj okazas ekster urboj, kiel la plejparto de vidado de nifoj.

Simile al tradiciaj legendoj, oni ne konas la originalan aŭtoron de rakonto aŭ laŭdiro kiu formas la urban legendon. Ĝenerale ili estas rakontoj aŭ laŭdiroj kiuj oni aŭdas perbuŝe, legas en neseriozaj libroj, vidas en popularaj televidprogramoj, ktp. Poste, kiel en tradiciaj legendoj, oni reproduktas tion kun pliaj aŭ malpliaj detaloj, kaj, kiel tradiciaj legendoj, tiuj urbaj legendoj ofte havas konservativan ideologion aŭ moralan fondon.

Antikvo[redakti]

La antikvaj grandaj urboj havis tiom da loĝantoj1, proksimume, kiel la modernaj.

En Babilono la loĝantaro nombris du milionojn, en la tempo de Nebukadnecar kai Romo havis 2.500.000 enloĝantojn dum la II jarcento.

Karakterizaĵoj[redakti]

Moderna legendo ne havas klaran fonton; oni foje diras "mi ie legis..." aŭ "amiko rakontis, ke lia amiko...". La angla lingvo tial evoluigis la akronimon "FOAF" (friend of a friend = amiko de amiko). Foje moderna legendo aperas en ĵurnalo inter la noticoj "lastpaĝaj", sed sen klaraj indikoj pri loko kaj tempo, aŭ kun indiko de tre fora, malfacile vizitebla loko.

Malgraŭ la neklareco de la fonto multaj homoj pludonas legendon en bona kaj honesta fido pri ties vereco. Modernaj legendoj vojaĝas kaj disvastiĝas simile kiel spritaĵoj. La sola diferenco estas, ke oni kredas ilin veraj.

Iuj modernaj legendoj efiks kiel iloj de diskriminacio, ĉar ili subtenas la tezon, ke iu etno, sekso, religio, aĝogrupo ktp. estas aparte malinteligenta, ŝovinisma violentema ktp. Por tio tre gravas la supozo, ke la legendo estas vera; multaj homoj rifuzus diskriminacian spritaĵon, sed akceptas diskriminacian legendon, ĉar "tiel ja okazis".

Ekzemploj[redakti]

1375.jpg

La titolo de la menciita libro de Brunvand aludas al rakontoj, laŭ kiuj "iu" akceptis petveturanton, kiu poste mistere malaperis, ekzemple petinte veturigi lin "hejmen" – kaj la hejmo montriĝis esti tombejo.

Ofte estas rakontate, ke en la kanaletaro de grandaj urboj (ofte Novjorko vivas krokodiloj, kiuj neniam vidis lumon; vojaĝantoj eksterlande aĉetis krokodilidojn, portas ilin hejmen, sed poste ĵetas ilin en la necesejon, kiam ili kreskas. Certe tio okazas, sed oni ne trovis krokodilojn en la kanaletoj de Novjorko, do probable tiuj krokodilidoj rapide mortas.

Alia rakonto estas pri aŭtanto (kutime virino), kiu trovas ĉe la vojo forĵetitan mikroondan fornelon kaj kunportas ĝin. Poste la polico haltigas ŝin kaj petas redoni la radaran rapido-mezurilon. Tiu ĉi historio estas ekzemplo de diskriminacio, ĉar ĝi celas pruvi la malinteligentecon de la aŭtanto.

En muziko multe disvastiĝis la legendo, ke "Paŭlo mortis"; laŭ gi la basisto de The Beatles mortis en trafikakcidento en 1966, kaj anstataŭis lin similulo. Tiaj legendoj povas stimuli la vendon de la diskoj de la koncernataj artistoj, do ne estas motivo malkonfirmi ilin.

Laŭ legendo jam mortis homoj pro la kolao-mentosa efiko; la produktantoj de la ingrediencoj tamen neas tion, eĉ neas, ke eblas morti pro ĝi.

Raŝto[redakti]

Esperanto-shildoj-033-eta.jpg

Ĉar ni ricevis neniun proponon, ni opinias, ke Raŝtenfleth (sanskrite Raĝkot, germane Rechtenfleth) plej konata kiel Raŝt estas interesa afero. Ĝi estas urbo parte en Irano, parte en Barato, parte en Germanio, kun grandaj fungformaj turoj, kie naskiĝis Gandhi. Ĝi estas ĉefurbo de provinco Gilan. Tie pluvas, estas aŭtomobiloj sur stratoj, ktp. Okazis kelkaj militoj tie, estas kelkaj legendoj pri ĝi. Turistoj iras tien. Estas futbolejo, industrioj, bankoj, ktp. Estas ankaŭ flughaveno, universitato, hospitalo, ktp. Bone, bela urbo. Oni diras ke estas esperanto-movado tie, vere mi ne scias. -O-, -3-, -w-, '_', ;_;, T_T, :>

Aliaj ekzemploj[redakti]

Religio[redakti]

Dum religiaj kunvenoj en okcidenta urbo oni metis en diversajn lokojn afiŝojn anoncatajn la kunvenojn, temojn, k.t.p.

Unu tagon oni montris la jenan:

“Temo— Infero; Gia Loko kaj Absoluta Certeco. Tomaso Jones, Baritono, kantos, ‘Diru al la Patrino ke Mi Estos tie’.”

Interreto[redakti]

0d917d4f43f3eaef5281c986ff28f793 raw.gif

Laŭ S-ro Baart de la Faille , fakestro, interreto plifaciligis la kreadon kaj cirkuladon de urbaj legendoj. Urba legendo, per interreto, povas esti sendita kaj resendita al multaj homoj per malmultaj klakoj. La urbaj legendoj povas atingi miliardojn da homoj en kelkaj horoj. Sed en la legendoj, urbaj aŭ tradiciaj, la forgeso havas gravan rolon; tre ofte, homoj forgesas detalojn de rakonto kaj tio ebligas ŝanĝi ilin al aliaj detaloj kaj per tio la legendo modifiĝas kaj evoluas, en interreto, ĉio povas esti konservata, en diskutlisto, ekzemple, la mesaĝoj daŭras dum la diskutlisto daŭras. Alie, per la aŭtomata kopiado aŭ simpla resendado de elektronikaj leteroj, oni ne ŝanĝas la tekstojn, kaj sekve, la legendoj ne facile evoluas.

Karakterizaĵoj de interretaj legendoj[redakti]

Ĉefaj karakterizaĵoj de interreta urba legendo estas:

  1. ĝi estas rakonto, kun komenco, mezo kaj fino.
  2. la rakonto diras sin vera, ofte komencas per la vortoj: "tiu ĉi rakonto estas vera...", "tio vere okazis al iu...".
  3. la rakonto tre ofte venas per spamo.
  4. la homoj kaj lokoj ne havas nomojn aŭ ili estas ne kontroleblaj.

Akiro[redakti]

Kaj ni tre bone komprenas, ke nia kolego S-ro J. Hanauer (Berlino) skribas al Generala Sekretario : Braveco prenas urbojn, kaj malsaĝo - kreditojn.

Patriarkoj[redakti]

.24o.jpg

Estis kreita en Jerusalemo grupo "Patriarkoj de la civilizo - por deo de la civilizo". La ideo estas unuigi ĉiujn urbojn de l' mondo kies aĝo estas pli ol 2000 jaroj. La grupo sendis leterojn al la urbestroj de multaj dumiljaraj urboj. Pozitivajn respondojn oni ricevis el Aleksandrio, Romo, Ateno, Taŝkento kaj Samarkando.

Ne estas dubinde, ke tia ĉi ideo de la amikeco de la plej malnovaj urboj estos fruktodona. Sed ne ĉiuj respondis al la leteroj. El Sirio kaj Irano, kie ankaŭ ekzistas tre antikvaj urboj, venis nenia reago. Ĉu eble pro tio ke la iniciato venis el Jerusalemo?

VILAĜA TOMBEJO[redakti]

23423n.jpg

Antaŭ komenci labori en vilaĝo, nova kuracisto vizitis lokan tombejon, sed li trovis ĝin iomete...malgranda.

Aforismo de Beresdorf[redakti]

Hodiaŭ du trionoj de la loĝantaro vivas en la grandaj urboj aŭ en la ĉirkaŭaĵoj, la alia triono sur aŭtoŝoseo atendas eblecon eliri.

Certe[redakti]

En monduma meksika urbo, deĵoras funebraĵejo, kiu proponas siajn servojn sub la latina titolo «Quo Vadis?»(Kien vi iras?). Sprito do ne mankas, eĉ plej ekstreme...

Listo de Urboj[redakti]

Esperantoseila.jpg

Urbaj nomoj apartenas al ties naciaj lingvoj. Tial esperantigi ilin ni ne rajtas kaj tre ofte eĉ ne povas. En Muenchen loghas germanoj, sed ne angloj nek poloj; tial ni devas diri Muenchen, sed ne Munich aŭ Monachium! Tiel same: Zuerich, Basel, Bonn, Leipzig ktp. Kompreneble, ankau Tampere.Jen la listo de ĉiuj urboj en la mondo kun nacilingvaj nomoj:

Britio (Britannia, novlatine Britannia Magna)[redakti]

Cipro (Cyprus)[redakti]

1328247106134.png

Ĉeĥio (Germania Libera, novlat. Cechia)[redakti]

Danio (Iutae, novlatine Dania)[redakti]

Finnlando (novlatine Finlandia, Finnia)[redakti]

Francio (Gallia, novlatine Francia)[redakti]

Germanio (Germania)[redakti]

Hispanio (Hispania)[redakti]

010db7ea o.jpg

Irlando (Scotia Major, Hibernia)[redakti]

Italio (Italia)[redakti]

02-casa-de-oracao.jpg

Kroatio (Dalmatio, novlatine Croatia)[redakti]

Nederlando (Germania Inferior)[redakti]

Pollando (Germania Libera, novlatine Polonia)[redakti]

Portugalio (Lusitania)[redakti]

0qmyo1 500.jpg

Prusio (Borussia)[redakti]

Rumanio (Dacia, neulat. Romania)[redakti]

10monique.jpg

Serbio (Moesia Superior)[redakti]

Slovakio (Germania Libera, neulat. Slovacia)[redakti]

1175.jpg
  • Bratislava: Bisonium, Bosania, Brecislaburgum, Busonium

Svedio (novlat. Suecia)[redakti]

Svislando (Helvetia)[redakti]

127582995556.jpg

Turkio (Asia, novlat. Turcia)[redakti]

5upn.jpg

Azio[redakti]

1740251907 n.jpg

Israelo (Iudaea)[redakti]

Libano (Phoinica)[redakti]

1974.jpg

Saudi-Arabio (Arabia Petraea, Nabatene)[redakti]

Sirio: (Syria)[redakti]

1qbs6i5o1 500.jpg

Afriko[redakti]

1nnn.jpg

Alĝerio (Mauretania Caesarensis)[redakti]

Egiptio (Aegyptus)[redakti]

Libio (Cyrene)[redakti]

Maroko (Mauretania)[redakti]

Tunizio (Africa)[redakti]

Urbodekanatoj[redakti]

  • Bochum: dekanatoj Bochum-Mitte, Bochum-Ost, Bochum-Süd
  • Bottrop: dekanato Bottrop
  • Duisburg: dekanatoj Duisburg-Mitte, Duisburg-Hamborn, Duisburg-Ruhrort, Duisburg-Süd
  • Essen: dekanatoj Essen-Mitte, Essen-Altendorf, Essen-Borbeck, Essen-Stoppenberg, Essen-Heisingen/Kupferdreh, Essen-Rellinghausen, Essen-Steele, Essen-Werden [1]
  • Gelsenkirchen: dekanatoj Gelsenkirchen, Gelsenkirchen-Buer
  • Gladbeck: dekanato Gladbeck
  • Mülheim an der Ruhr: dekanato Mülheim
  • Oberhausen: dekanatoj Oberhausen, Oberhausen-Sterkrade/Osterfeld
  • Wattenscheid: dekanato Wattenscheid