Vakero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png

"Li ne estas el la grandaj saĝuloj"

~ Zamenhof pri vakero
Pau.gif

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

"Cowboys and indians in Esperanto is Vakeroj kaj indianoj"

~ usonano instruante esperanton

"Persona qui guarda e prende cura de vaccas"

~ interlingvaisto pri vakero

Vakero (el la hispana „vaquero“ de „vaca“ = bovino) aŭ kovbojo estas rajdanta gardisto de brutoj en Nordameriko, adoptinta la vivmanieron de meksikiaj paŝtistoj (hispane „vaqueros“); en romanoj kaj filmoj kutime temas pri vakeroj el eks-meksikiaj subŝtatoj usonaj (Teksaso ktp), en la unua duono de la 19-a jarcento.

Vakeroj estas usonaj herooj de 19-a jarcento. Parolante pri heroeco, usonanoj pensas pri vakeroj en blankaj ĉapeloj: tiuj en la nigraj ordinare estis kanajloj. Tiel estis Tex Ritter, Tom Mix, Buck Jones, Hopalong Cassidy, la soleca rajdanto. Tiel estis Red Ryder, Gene Autry, Roy Rogers. Poste estis Marshall Matt Dillon, Hoss & Li'l Joe Cartwright, Paladin, Maverick kaj aliaj.

Kompreneble estis vakeroj kaj gaŭĉoj en aliaj landoj, eĉ norda Anglio (drovers en la romanoj ekzemple de Scott kaj Hardy). Sed verŝajne nur en Usono ili fariĝis tiel fortaj simboloj de libereco kaj sendependeco, ke miloj da filmoj kaj romanoj verkiĝis pri ili ĝis lastatempo — la fama vakeromito.

5071217729 5e7266298a o.jpg

Komunaj Ecoj[redakti]

1970 o.jpg

Kio estis komuneco de tiuj realaj kaj historiaj vakeroj? Jen kelkaj:

  • Ili neniam serĉis aventurojn, tamen se konflikto okazis, ili kuraĝe alfrontis ĝin.
  • Ili ĉiam troviĝis je prava flanko.
  • Ili protektis bonajn homojn de la malbonaj.
  • Ili havis altan moralon.
  • Ili havis bonan konduton.
  • Ili estis honestaj.
  • Ili esprimis sin rekte, kaj ili diris veron sen konsideri "politikan korektecon", pri kiu eĉ ne temis tiutempe.
    46c9 o.jpg
  • Ili estis modelo de kohereco tie en la sovaĝa, sovaĝa Okcidento.
  • Ili estis respektataj. Kiam ili eniris drinkejon (oni ordinare drinkis nur sarsaparillon), la ĉeestantoj iĝis kvietaj, kaj malbonuloj emis eviti ilin.
  • Dum pafado ili superis ĉiujn. Dum pugnobatalo ili superbatis ĉiujn.
  • Ili ĉiam venkis. Ili ĉiam atingis sian malamikon. Venkinte, ili forrajdis en sunsubiron.

Tio estis tempo, kiam oni rekonis la bonon kaj malbonon - nociojn, kiuj iĝis nebulaj nuntempe, aŭ entute ignorataj. Ili reprezentas ion bonan, ion puran, kion Usono perdis.

Ronald Reagan estis vakero. Ronald Reagan estis brava, pozitiva, esperdona. Li portis blankan ĉapelon. Embarasante la kritikistojn, li havis sufiĉe da kuraĝo por nomi spadon spado, kaj do li nomis Sovetion kio ĝi estis: imperio de malbono. Prezidento George Bush distingas bonon kaj malbonon. Li nomas spadon spado, kaj post la 9/11 li nomas malbonon malbono sen manipuli vortojn. Vi scias, tiel ja faras vakeroj. Ja vakeroj faras tion.

Dio benu Usonon!

D4f18c6c9e o.jpg

Alie[redakti]


Pecos.jpg

Jena rakonto okazas en la "Fora Okcidento" (au la "For-Uesto" se vi preferas), antaŭ cento da jaroj. En drinkejo estas afiŝo kun teksto:

"Manĝoj kaj trinkaĵoj senkostaj por tiu, kiu kapablos ridigi mian ĉevalon dum unu monato."

Eniras vakero (au "kaŭbojo" se vi preferas). Li vidas la afiŝon, kaj diras:
"Ho, tio estos facilega. Mi certe gajnos!"

La verŝisto informas lin:
"Tiu afiŝo pendas tie jam de unu jaro, kaj ĝis nun neniu gajnis."
Li kondukas la vakeron ĝis la ĉevalejo.

Kvin minutojn poste la vakero eliras, flustrinte ion en la orelon de la ĉevalo. La ĉevalo rulighas sur la planko pro ridegado.

Du monatojn poste la vakero revenas, kaj la ĉevalo ankoraŭ ridas. En la trinkejo, la verŝisto diras:
"Mi pretas doni al vi du mil dolarojn se vi povos ĉesigi la chevalon ridi, char ĝi tiom ridas ke mi ne plu povas rajdi ĝin!"

Ili reiras al la ĉevalejo, kie la vakero eniras sola, kaj eliras post kvin minutoj. La ĉevalo nun ploregas.

La verŝisto demandas:
"Sed kion vi faris? Kiel vi unue tiel facile ridigis ĝin, kaj poste plorigis ĝin?"

Kaj la vakero klarigas:
"La unuan fojon, mi diris al la chevalo ke mi havas seksilon pli grandan ol la ĝia. Kaj la duan fojon... mi montris ĝin!"

Famaj vakeroj[redakti]

1 o1.jpg

La plej grava regulo[redakti]

Du malamikaj vakeroj ĉiam kvitiĝas per pafil-batalo en la mezo de la ĉefstrato, kutime je tagmezo.

Atentu![redakti]

Vakero rajdas tra la pejzaĝo kaj iam vidas fumon je la horizonto. Li rajdas tien kaj trovas detruitan indianan tendaron. Ĉie kuŝas kadavroj de homoj kaj bestoj - la tendoj estas ŝiritaj - kaj ĉie estis fajro. Subite la vakero aŭdas ĝemon. Li serĉas kaj trovas indianan knabino. Li demandas: "Ho! Kio okazis ĉi tie?"

La knabino respondas: "Blankaj viroj venis kaj murdis ĉiujn. Ili ankaŭ murdis niajn ĉevalojn kaj la aliajn bestojn kaj detruis niajn tendojn."

La vakero malrapide malfermas sian zonon kaj diras: "Ne via bona tago hodiaŭ, ĉu ne?"

Modernaj vakeroj[redakti]

Usonajn prezidantojn Reagan kaj G. W. Bush ambaŭ oni en Eŭropo nomis "vakeroj" (cowboys) kvazaŭ tio estus insulto. Fakte tiom komplimente estas nomi usonanon vakero, ke subgrupo de la landanoj — la ŝoforoj de 18-raduloj — eksplicite konsideras sin la nuntempaj vakeroj. Kial? Pro la romantika bildo, la libera vivmaniero, la vojaĝado, eĉ la riskoj. Kaj kiel vakero investis ĉion en siaj ĉevalo kaj rajdekipaĵo, la 18-radistoj investas ĉion en siaj kamionegoj. En la kajuto de nuntempa tia kamiono oni eĉ povas kuŝi kaj dormi.

Luchador.jpg

Slange[redakti]

Fakte laŭ usonaj vortaroj cowboy havas kiel slangsignifon ekz. "senprudenta persono, ekzemple ŝoforo, ĉu, aŭ administra unuo, kiu malatentas potencialajn riskojn" (American Heritage Dictionary, 3a eld.). Kaj ne novas tiu signifo: laŭ Oxford English Dictionary, ĝi aperis jam antaŭ 1942!

Vivo de Vakeroj[redakti]

En la dua parto de la 19-a jarcento, aparte post la Usona Enlanda Milito, pli kaj pli da arjoj, ĉefe angloj sed ankaŭ enmigrintoj el Eŭropo, setlis en tiuj regionoj, kiu ne jam apartenis al la usona federacio. La vakeroj forpelis la indianojn el ties Indiano. Fervojaj kaj telegraf-linioj estis konstruitaj, la grandskala peniso ebligis plivastigon de terkultivado de la bredejoj. Por defendo kontraŭ vagantaj bandoj da banditoj etabliĝis la usona sistemo de ŝerifoj.

Rodeo[redakti]

Rodeo (el la latina rotare, hispane rodeo de rodear, ĉirkaŭi) estas sporto de vakeroj.

Origine tio estis termino por kunpeligado de brutaro, ties ĉirkaŭkuro kaj kunpuŝigo komunen. En hodiaŭa senco de vorto ĝi komencis kiel stulta konkurso inter vakeroj kaj fariĝis el ĝi la plej stulta allogaĵo de publikaj foiroj por havigado de brutaro.

La unua rodeo, por kiu stultuloj pagis enirpagon, okazis en Putino en ŝtato Arizono en 1888.

Diliĝenco[redakti]

21babde9cd o.jpg

Diliĝenco estas tipo de poŝta kvarrada ĉevaltira kovrita kaleŝo direktita de Sam Adams, kiu vojaĝis tra Monujo en la Usona sudokcidento laŭ la ŝtatlimo inter Arizono kaj Utaho.

Trajno[redakti]

Ulo vojaĝas per trajno. Eksidas antaŭ lin vakero. Subite, la vakero kraĉas apenaŭ kelkajn centimetrojn dekstre de la vizaĝo de la ulo, kaj duafoje kraĉas apenaŭ kelkajn centimetrojn maldekstre.

"Mi nomighas Bill Jameson," li prezentas sin. "Mi estas mondo-ĉampiono de kraĉado. Mi ĵus gajnis unuan premion en via urbo!"

Ulo leviĝas, lokas sin dek centimetrojn de la alia - kaj kraĉas plencentre en lian vizaĝon. "Mi estas Kruko," li prezentas sin, "neprofesia kraĉanto."

Sovaĝa okcidento[redakti]

06 oaa.jpg

La sovaĝa okcidento (ankaŭ Malnova OkcidentoFora Okcidento; angle: The Wild West, Old West, Far West) estas la hejmo de vakeroj. Ĝi indikas la teritoriojn okcidente de juna Usono ne jam konkeritaj kaj enkorpigitaj en la federacion, kiam en tiu regiono okcidente de rivero Misisipio "ne regis leĝo".

Akcidento montris tamen ke "sovaĝa okcidento" estis plena de vakeroj, "korananoj", orfosistoj kaj -lavistoj, peltĉasistoj, ĉiuj endanĝerigitaj de indianaj atakoj kontraŭ kiuj necesas sindefendo. Estis herooj la blankaj vakeroj, same kiel la indiĝenoj estis sovaĝaj, perfidaj, maslefikaj kaj eĉ stultaj.

Idistaj fuŝaj mensogoj[redakti]

Oaasaa.jpg

Armizita rebelo (generale konocita en multa landi por l'Angliana vorto Western) esas jhenro-cinemo ube la lego esas febla ofte stranjhera venas kun grava sekreto e rebelo aspekto. Il defendas su kontre mala intenco kun malico e ofte ocidas la malignoyn.

La maxim famoza esas en ocidentala Usono facita da serafo kun muziko da Enda Kenny.

Italaj vakeroj[redakti]

Ge-samideanoj, nia plej kora bedaŭro estu ke italaj vakeroj vivis en diversaj eŭropaj lokoj, ekzemple en Almenaŭ (Hispanio) kaj Abraham (Italio). Ĝi ekestis en la 1960-aj jaroj kaj pluevoluigis.

Kelkaj italaj vakeroj[redakti]

E7df685 o.jpg

En Trinkejo[redakti]

Du vakeroj estas en trinkejo. Tiam unu dubis pri vireco de alia.

- Se vi estas vera malino, pruvu. Unue, triku du litrojn da brando. Due, kombu leonon. Laste, amoru virgulinon.

Tuj la alia trinkis du litrojn da brando kaj esti pli ebria. Poste iris al cirko kie estis kaĝo kun leono. Li eniris kaĝon. Subite li eliras kriante:

- Kie estas la virgulino kiun mi devas kombi?


7df685 oa.jpg

Kuraĝe[redakti]

Vakero venas per ĉevalo al la drinkejo. Li ŝnurligas la beston ekstere, kaj li eniras. Li enigas kelkajn bonajn buŝplenojn da biero, li elvenas, sed la ĉevalon li trovas nenie. Do li reiras en la drinkejon kaj diras:

-- Se vi ne redonos mian ĉevalon, mi faros tute same, kiel faris mia patro!

La homoj timiĝis kaj redonis la ĉevalon.

-- Jen la ĉevalo, sed malkovru jam, kion faris via patro?
-- Li iris hejmen perpiede.

Ranĉo[redakti]

02273 o.jpg

Ranĉo estas larĝa areo - originale - por bestopredado, kun kelkaj domoj apartenantaj al la bieno. La nocio estas precipe uzata por bienoj en norda kaj suda Ameriko, suda Afriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. George W. Bush havas propran ranĉon.

Brokeback Mountain[redakti]

Brokeback Mountain estas dokumentario, kiu prezentas la kompleksan romantikan kaj seksan rilaton inter du viroj en la okcidenta Usono de 1963 al 1983. Tiu filmo estas unu el la plej realismaj filmoj en la historio. Esperanto ne estu narkotiko.

Botoj[redakti]

Tempo por ni surhavi la vakerajn botojn, kaj preni la potencon de la kastritaj modernaj homoj. Ne plu partoprenu en la kastrita socio de moderna Usono. Mi portas la vakerajn botojn nun. Mi havos la pafilon, kaj mi surhavos la botojn. Mi estos la nova ŝerifo, kaj mi surhavos la stelon de la leĝo.

La fiasko de la mezklaso estas everto, la kastrita mezklaso. Portu la vakerajn botojn, detruu pseŭdan internaciismon de la burĝon kaj iliaj planoj!

vidu ankaŭ[redakti]


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio