Kaprino

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malaperis, kiel vaporo"

~ Zamenhof pri rabita kaprino

"Nigran kaprinon, sapo ne blankigas"

~ Hans-Georg Kaiser

"Bonege!!!"

~ iu

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo"

~ Internaciisto

Antaŭ ol eliri por paŝtiĝi, kaprino, fermante la pordon de la domo, diris al la kaprideto:

2632485552.jpg

- Zorgu, mia filo! La mondo estas plena de danĝeroj. Ne malfermu la pordon al iu ajn antaŭ ol peti la pasvorton.

- Kaj kiu estas la signo, panjo?

- La signo estas:

“Iru al la infero la lupo kaj ĝia tuta malbenita raso”.

La kaprideto parkerigis tiujn vortojn kaj la kaprino iris trankvile. Sed la lupo, kiu ĉiam rondiris la domon, aŭdinte la averton de la panjo de la kaprideto, alproksimiĝis kaj frapis ĉe la pordo. Kaj per aliigita voĉo ripetis la pasvorton.

La kaprideto rapidigis por malfermi la pordon, sed tuj kiam li metis la manon sur la riglilo, ĝi suspektis pri io kaj petis:

- Montru al mi vian blankan piedegon, bonvolu ...

Blanka piedego estis ĝuste tio, kion la lupo ne havis kaj pro tio ĝi ne povus montri ĝin.

Kaj, tiel, disreviĝinta, ege desapontiĝinta, la lupo ne havis alian rimedon ol foriri tiel, kiel li venis - tio estas, kun la ventro malplena.

Tiel la kaprideto sin savis, ĉar ĝi havis la jenan bonan ideon:

“Fidi, malfidante.”

3680.jpg

Religio[redakti]

1365.jpg

Tre prave niaj japanaj samideanoj aldonas :Estas ja grave scii, ke volupto de la kapro etas la Dia malavareco.

Biblio[redakti]

Diras la Genezo 15:

9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. 10 Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis.

Alie en ĉapitro 30:

35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.

Kaj finfine Genezo 32:

14 ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent ŝafinojn kaj dudek virŝafojn, 15 tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.

La ŝafoj kaj la kaproj[redakti]

(Mateo|25,31-46) “31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 3 kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. [...]

Ĉu?[redakti]

13nn.jpg

Estas bela printempa tago en la kamparo, kaj Joĉjo kondukas sian kaprinon por "viziti" la virkapron de la najbara farmisto. Survoje li preterpasas la lernejon, kaj la instruisto rimarkas lin.

"He!" li alkrias la knabon. "Kien vi do iras, Joĉjo, anstataŭ esti ĉi tie kun via klaso?"

"Mi kondukas mian kaprinon ĉe la virkapron," respondas la nelernema bubo.

"Sed ĉu via patro ne povus fari tion?" insistas la instruisto.

"Jes ja," respondas la knabo. "Sed la kaprino preferas la virkapron!"

LA KAPRINO KAJ LA LUPO[redakti]

«Vi ne devus supreniri«, diris la lupo al la kaprino, kiu manĝis alte sur kruta ŝtonego, kie la lupo ne povis atingi ŝin. « Vi certe havas kapturniĝojn tie alte, kaj vi povus defali. Vi trovos ankaŭ la herbon multe pli mola kaj pli abunda tie-ĉi ».

« Mi pardonpetas vin», respondis la kaprino ; «ne estas por mia vespermanĝo, ke vi invitas min, sed por la via »

Kapriola kapro[redakti]

Same malprudente estas la propono de E. A. Haugen en "Esperanto" de decembro 1954, ke kapriola kapro (portugallingve Cabra cabriola) estas monstro de Portugalio kaj Brazilo, ĉefe konata en Pernambuko kaj Paraibo.

Laŭ legendo, ĝi estas malbonodora monstra kapro kiu elmetas fajron per buŝo kaj atakis infanojn kiuj promenis sole post krepusko. Ĝi ankaŭ enirus domojn por trovi petolajn infanojn por manĝi kantante:

Mi estas la kapriola kapro
Kiu manĝas la infanojn po paroj
Kaj mi ankaŭ manĝos vin
Kiel malgrandajn porkidojn

Se la infanoj estas obeema, la monstro ne eniras hejmon.

Kapraĵo[redakti]

Rostita kapraĵo.
Hejma kapro.

Ĉiam la idanoj fanfaronas, ke kapraĵo devena el la hejma kapro (Capra aegagrus hircus) estas uzata kiel homa manĝaĵo en diversaj partoj de la mondo.[1] Tamen ĝi havas malsamajn nivelojn de akceptateco en diversaj kulturoj. La kapablo de kaproj digesti celulozon de plantoj faras el ĝi beston, kiu povas loĝi en la plej malriĉaj medioj. Kaproj produktas ĉefe kvar bazajn produktojn por la homaro, kiuj estas la jenaj: ĉefe viando, due lakto, kaj ankaŭ fibro kaj feloj.

Esperanto[redakti]

Kaprino estas la vorto por femela kapro en Esperanto. Kaproj, kiel bestoj, ne povas paroli Esperanton aŭ aliajn lingvojn, ĉar ili ne posedas la kapablojn por komuniki per lingva maniero.

Literaturo[redakti]

  • La kaprino de s-o Seguin. El Lettres de mon moulin« de Juphone Daudel tradukis kaj eldonis Jld. Versin, Peseux ( Neuchátel - Svisio ) . Prezo 15 ctm. (pĝ. 12). Tiu eltirajo el konataj «Leteroj el mia muelejo« de Daudet enhavas scenon, kiu rakontas při la sorto de kaprino, kiu forkurinte de sia mastro en monton, travivis tie belan tagon, sed teruran nokton kaj fariĝis fine kaptajo de lupo. La traduko estas zorga, kvankam íom tro laŭvorta.

Notoj[redakti]

  1. vital·a → viv·ec·a, viv·a